OKK de la 91-a kongreso de SAT kunlabore kun la Turisma Organizo de Kragujevac planas kelkajn promen- kaj bus-ekskursojn duontagajn kaj tuttagajn tra Kragujevac kaj al proksimaj lokoj en centra Serbio (la regiono Åœumadija kaj valo de la rivero Morava). Promenekskursoj tra la kongresurbo gvidos al la loko de ekesto de Kragujevac, la ? la pontoj super Lepenica, tra malnovaj urbopartoj, apud la unua relvojo en Kragujevac kaj videbligos la unuan metilernejon, la komplekson de Arme-teknika instituto, "La girlandon de Milo ?" t.e. lokon de iama kortego de duko Miloš Obrenović (Milo ? Obrenoviĉ), Malnovan pre ?ejon, Malnovan Parlamentejon, Restadejon de duko Mihailo Obrenović, la unuajn en Serbio Gimnazion kaj Teatron, kaj aliajn arkitekture interesajn kaj historie gravajn konstrua ?ojn el la 19–a jarcento, kiam interkruci ?is resta ?oj de turk-balkana arkitekturo, tradicia popola konstruarto kaj modernaj arkitekturaj influoj el E ?ropo. Estos vizititaj anka ? Monumento al pereintaj Åœumadianoj, Granda parko kaj Memorparko Šumarice (Åœumarice) oma ?a al naziaj viktimoj el la Dua mondmilito.
Eksterurbaj busekskursoj gvidos al perloj de mezepokaj pre ?ejaj arkitekturo kaj mura pentroarto de Serbio, inter kiuj elstaras la monakejo Manasija el la 15-a jarcento, la plej brila verko de la Morava Skolo de la mezepoka serba konstruarto. En ?i funkciis la fama manskriba metiejo "Skolo de Resava", fonto de transskriboj de verkoj kaj tradukoj kiuj riĉigis la serban kulturon. Pli novtempa, el la dua jardeko de la pasinta jarcento, estas la kvinkupola pre ?ejo-ma ?zoleo de la dinastio Krađorđević (Kara ?or ?eviĉ) konstruita en bizanca stilo sur la monto Oplenac en urbeto Topola. Ĝi estas siaspeca antologio de mezepoka serba fresko-arto kun mozaikaj kopioj de 725 freskoj el 60 serbaj monakejoj kaj pre ?ejoj. La mozaikoj konsistas el 40 milionoj da kubetoj en 15.000 nuancoj. En luksa kripto trovi ?as tomboj de 25 apartenantoj de la dinastio.
Inter la vizitotaj naturaj bela ?oj elstaras la Kaverno de Resava a ?a 80 milionojn da jaroj kaj akvofalo "Veliki Buk" ("Granda Bruo"), amba ? proksime de la monakejo Manasija, vizitotaj dum la sama ekskurso. La Kaverno de Resava konsistas el pluraj haloj, koridoroj kaj kanaloj ornamitaj per mirindaj stalagmitoj kaj stalaktitoj, galerioj, kolonoj, guto ?tonaj kurtenoj kaj ?toni ?intaj akvofaloj.
La ekskursaj tagman ?oj estos aran ?itaj en etnostilaj restoracioj a ? vila ?a etnotradicia familidomo kun tipa menuo de serba gastronomio. Vingustumado en re ?aj vinkeloj de Topola anka ? estas planita.
Kiel kutime, unu kongresa tago estos plene ekskursa tago, sed iuj ekskursoj estos ripetitaj anka ? en aliaj tagoj dum la semajno.
Detalaj priskriboj de unuopaj ekskursoj, kun prezofertoj, estas haveblaj ĉi-tie :
https://docs.google.com/document/d/1uMYoF3oq5r0yShyzE_jo9ccBIDrU9kApQ5Z2FpePjYk/edit
Ekskursa mendilo estas alirebla ĉe la jena adreso :
https://goo.gl/forms/V3e2bWz2UfgQEzXz1
Radojica Petroviĉ, el la kongresa OKK
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.