Eldoniĝis, fine de aprilo, monumenta verko 900-paĝa, nomata
"Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado".
Ĝi enhavas ĉirkaŭ. 3000 kapvortojn-nomojn de anarkiistoj japanaj kaj alilandaj, kaj aliaj influintaj al la japana movado. La eldonejo estas komerca eldonejo Paru-Shuppan.
La verko estas japanlingva sed ĝi portas ankaŭ Esperantan titolon kaj la antaŭparolo estas dulingva Japana-Esperanta.
En ĝia redakta komitato laboris interalie du SAT-membroj-L.L-anoj, k-doj Tomiita Atusi kaj Tezuka Tosio.
Inter la 3000 kapvortoj inkluziviĝas, krom la japanaj anarkiistaj pioniroj, Osugi Sakae, Kotoku Shusui, ankaŭ SAT-anoj : Hukuda Kunitaro (la unua SAT-ano japana), Aisaka Tadasi, Yamaga Taizi, Mukai Kou (forpasinta 2003) ; alilandaj esperantistoj kaj aliaj : Sifu, Bakin, Lusin ; Eroŝenko, Lanti, Zamenhof, George Orwell kaj Han Riner, ktp.
La nomoj SAT kaj Esperanto aperas plurfoje.