Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 23an de junio 2023 . Ĝis nun estas 2882 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | ArÄ¥ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Unua paÄ o

En la sama rubriko

puce Blanka libreto de laikeco
puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn Å afojn
puce Klerikokratio en Kroatio
puce Laikeco kaj neÅ­traleco rilate religiojn
puce Tereza Sabatje (Sabatier) : Laikeco kaj religioj en Francio
puce Travivita laikeco en Francio
puce Voldo Glazunov (7347) : Sanktulo eksigita

Voldo Glazunov (7347) : Sanktulo eksigita


Mi scias, ke oni kun intereso kaptas ĉiun sciigon pri religiaj aferoj en USSR. AnkoraÅ­ ne haltis leter-alfluo, en kiu sole oni min demandas : kial estas "pendigita" la episkopo de Voroneĵ, kial murditaj 100 (!) pastroj. Oni petis min respondi per " S-ulo", kion plezure mi faras.


Mi Ä uis legi "novaĵon" pri nia urbo en kelkaj gazetoj, kiujn alsendis bonvolemaj Gek-doj . . . el eksterlando ! Tiu "novaĵo" entenis ne unu elcenton da vero. Mi bedaÅ­ras devi seniluziigi sensaciemulojn : neniu episkopo en Voroneĵ estis pendigata, nek cent pastroj murdataj. BedaÅ­rinde nia urbo famiÄ is tra iama Rusio pro sia "sanktulo" Mitrofano. Äœuste nun proksimiÄ as la "respektinda" dato, kiam miloj da pilgrimoj el diversaj partoj de rusa Ortodoksio alvenus por honori lian memoron. Sed ĉi somere ili ne plu venos, ne plu sonoros sonorilegoj, ne plu okazos pompaj kruciroj tra stratoj de nia urbo. Kial ?


Bone nutritaj, dikventraj monaÄ¥oj de Voroneĵ-a virmonaÄ¥ejo en caraj tempoj anoncis, ke mortinta episkopo Mitrofano, la monaÄ¥ejestro, sanktiÄ is pro dia volo, k ke lia korpo konserviÄ os eterne sen putrado. De tiam radikiÄ is en kapoj de malkleraj popolamasoj (precipe kamparanoj) la kredo je sankta k neputrinta korpo de Mitrofano. Ĉiujare somere venis miloj Voroneĵ-on por kisi la randon de "sankta" ĉerko, elspezi lastajn monerojn por diservoj, oferi hejmefaritajn Å tofojn al pastroj, portantaj la ĉerkon dum kruciro. Tiaj pilgrimadoj daÅ­ris Ä is 1929. Ne necesas diri, ke la urba loÄ antaro, laboristaro, partio k liberpensuloj ege indignis kontraÅ­ la pastra mistifikego. Kaj ĉar ne estis eble fermi la katedralon k ĉesigi la Mitrofan-komedion, la urba aktivularo penis kapti la atenton de l’pilgrimoj per diversaj surstrataj aranÄ oj antaÅ­ la templo : oni kantis, teatroludis, sportis. Ofte grandaj homamasoj plezure ĉirkaÅ­is improvizitan scenejon k forgesis la preÄ ojn, rigardante gajajn "blu-ĉemizulojn" (aktorojn).


Sed lastvintre la publika indigno atingis apogeon : preskaÅ­ ne estis fabriko aÅ­ oficejo, kie oni ne protestus k postulus de l’landa plenumkomitato fermon al la Mitrofana katedralo k esploron de l’ĉerko. Fine la plenumkomitato sankciis organizadon de komisiono el vilaÄ anoj, laboristoj, profesoroj k pastroj por publika malfermo al la ĉerko, kiu dum dekoj da jaroj estis netuÅ ebla "sanktaĵo".


Mi neniam forgesos tiun frostan vintrotagon, kiam mi ekvidis grandan homamason, ĉe kies antaÅ­aĵo ruliÄ is Å arÄ aÅ­tomobilo. Sur Ä i staris la prezidanto de l’liberpensula landkomitato, tenante en manoj abomenan kranion k luksan silkokovrilon, broditan per orÅ nuroj.


— Jen neputrinta restaĵo de l’ sanktulo", li kriis emociite. - Jen abomenaj ostoj kunligitaj per simpla Å nuro de senhontaj trompuloj ! Jen estas vato, kiu servis anstataÅ­ delonge putrinta ventro !


Sekvis improvizita kunvenego. Mi aÅ­dis krii indignajn virinojn : Ha, ni malsaÄ uloj ! Kiun do ni adoris, por kio ni venadis ĉiusomere, difektante nudajn piedojn ? La amaso postulis entuziasme fermon ne nur al la katedralo, sed al ĉiuj enurbaj preÄ ejoj. La prezidanto, simpla laboristo, parolis de l’ aÅ­to . . . La religiuloj perdos baldaÅ­ lastajn poziciojn, li certigis, k la lab. potenco bone konas la abomenan rolon de l’religio en batalo kontraÅ­ USSR. Kaj li daÅ­rigis : - Nun, Gek-doj, Mitrofano okupos la sole konvenan lokon por li : en la muzeo ! Bruege aplaÅ­data, la aÅ­to forruliÄ is malrapide.


Tiel pereas la "sanktuloj", tiel oni "persekutas" la religion en Sovetio.


aperis en Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ­ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio