Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Pri la atako de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999 kaj pri la milito kontraŭ Rusujo

Tutmonda Unio de la Liberpensuloj

Pri la atako de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999 kaj pri la milito kontraŭ Rusujo

Vladimir Kršljanin, el Belgrado, parolis antaŭ WUF tra video-interfaco.

elŝuti :



Zip - 7.6 kio, 0 x 0 pixels

Pri la atako de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999 kaj pri la milito kontraŭ Rusujo

wuf-vladimir-krsljanin

Vladimir Kršljanin, el Belgrado, parolis antaŭ WUF tra video-interfaco.
de Vladimir Kršljanin

Karaj kamaradoj kaj amikoj,

Hodiaŭ, ni ĉiuj partoprenas, vole-nevole, la batalon decidigan de la monda historio – la batalon por la nova mondo.

Estas esence scii ĉu la homa civilizado povas postvivi (kaj venki), ĉu la homaro malaperos sub la premo de krima oligarkia diktaturo. Por ni ĉiuj, nur la unua alternativo eblas.

La novan mondon regas Rusujo kaj Ĉinujo. Kompreneble temas pri socialisma mondo. Rusujo kaj Ĉinujo ĉiuaspekte invadis Okcidenton, sen koloniado nek milito, dum nur kelkaj jardekoj. Ili lernis, disvolvis kaj aplikis la plej valorajn realigaĵojn de la homa civilizado. Ili fariĝis emanaĵo de la homa kreivo, laŭ kolektiva procezo certe pli efika kadre de harmonia kunlaboro ol per konkurenco kaj sklavigado. Ilia precipa avantaĝo kuŝas en spiritaj kaj moralaj principoj, male al la krima sistemo kiu profitas de la homa malforto kaj tutmonde disigas konfliktojn. Ilia venko estas do totala kaj daŭra. La jarcenta kredo ke la socialisma socio estos supera pri ĉio fariĝas realeco antaŭ niaj okuloj.

La sola senespera reago de la okcidenta oligarkio estas la milito ! Tiel, ni jam estis konfrontitaj al du eŭropaj militoj – kontraŭ la Serboj en la 90-aj jaroj kaj kontraŭ la Rusoj nun.

La ĝeneralaj kondiĉoj de tiuj eŭropaj militoj estas ligitaj al la dejarcenta provo de Okcidento legitimi la malbonon kaj krei artefaritan ekvilibron inter la bono kaj la malbono. La konkretaj kondiĉoj de tiuj lastaj jardekoj estas ligitaj al teknologioj la plej evoluintaj kaj planitaj cele al la manipulado de la homa konscienco.
Kio estas tiel aparta ĉe la Rusoj kaj ĉe la Serboj (kaj pli freŝdate ĉe la Ĉinoj) por ke ili fariĝu la precipaj celoj de la kontraŭ-civilizado ? La amo, la solidareco, la kolektivemo, la komuna bono estas la fundamentaj principoj de la origina kristanismo kaj de la konfuceismo. Krome, ekzistas komuna sperto de la kontraŭfaŝisma batalo kaj de la konstruado de la socialismo. La ortodoksa kristanismo estas la plej proksima al la origina kristanismo. Ĝi ankaŭ entenas sperton pri kulturo, pri la nacio kaj pri la konstruo de Ŝtato. La ortodoksa koncepto de nacio estas multe pli malnova kaj spirita ol la okcidenta. La Serboj kaj la Rusoj estas la nacioj de la Testamento. Post la apero de iliaj eklezioj inter la XIII-a kaj la XV-a jarcentoj, la Serboj kaj la Rusoj sin difinis pli spirite (kaj morale) ol jure, genre, materiale aŭ teritorie. Krome, iliaj Ŝtatoj postsekvis la bizancan Imperion kiun la Okcidento provis detrui. La serba imperio en la Balkanio je la XIV-a jarcento riveliĝis historia momento transira, sed la rusa imperio/Sovetio/federacio de Rusujo plu restis la plej granda lando de la tutmonda historio ĝis nun. La Serboj kaj la Rusoj plu kunlaboris en ĉiuj dramaj momentoj de la eŭropa historio.

Resume, dum multaj jarcentoj, la mondo de la efektivaj homaj valoroj, kaj unuavice la ortodoksa mondo, fariĝis la plej granda defio de la oligarkia diktaturo kaj de la okcidenta kontraŭ-civilizado. La ekzisto mem de Rusujo (kaj de Serbujo, kaj de Ĉinujo) igas la okcidentan superregon neebla. Por la okcidentaj super-krimuloj, restas : aŭ ni regos la mondon, aŭ nenio ! Kaj ili pravas. Iliaj krimoj estas tiaj ke ili ne povas postvivi en vera jura sistemo. Memoru la milionojn da homoj mortigitaj dum la krozadoj, dum la koloniaj militoj, la atencojn de Usono kaj de NATO en Mez-Oriento, ĝis la nelgaj eŭropaj militoj kontraŭ la Serboj kaj la Rusoj. Sub la impulso de Usono, la Okcidento pasis de la stato de precipa malkonstruisto al tiu de trompisto.
La uzo de la faŝismo, de la terorismo, de la subigo kaj de la amasmedia milito, kunlige kun la reviziismo kaj kompromito de la internaciaj organizaĵoj kaj jur-sistemo, estis la metodoj aplikitaj de la Okcidento kontraŭ la Serboj okaze de la dispartigo de Jugoslavio kaj de la atenco de NATO en la 90-aj jaroj. Krome, ili jam alkutimigis Eŭropon ke ĝi agos kontraŭ si mem (sufiĉas memori pri la interrompo de la trafiko sur la Danubo per la detruo de pluraj pontoj). Tamen ni plu restis nevenkitaj, ĉar ni estis regataj de Slobodan Milošević – simbola homo de la kontraŭmondialismo, same kiel tion priskribis Alexandre Zinoviev. La politiko de Serbio sub Milosevic estis ĉiupunkte identa al la nuna politiko de Rusujo kaj de Ĉinujo – t.e. la politiko de la Nova Mondo. Tial ni ĉiam devus memori pri la serbaj heroismo kaj sukcesoj de tiu epoko kaj daŭre studi kaj promocii ilin. Cetere, ni devus konstante rememorigi al la tuta mondo, inkluzive de la Serboj mem, la gravecon de ilia rezistado, jam nomita « la dua batalo de Kosovo ». Tiucele, ni devus subteni la refortigitan agadon de la internacia Komitato Milosevic.

Tiel, la milito per prokuro en la eksa Ukrajnio estas la lasta senespera provo, per samaj metodoj, sed sen ajna ŝanco de sukceso, de la super-krimuloj por inversi la fluon de la historio. Kaj same kiel dum la Dua Mondmilito, ili oferis nin, nin Eŭropanojn, al siaj ne-homaj apetitoj. Estas nur du elirvojoj eblaj :
1) la venko de Rusujo (kaj de la Nova Mondo) ;
2) la detruo de la vivo sur Tero. Ŝajne estas la devo de ĉiuj prudentaj homoj, kaj ankaŭ nia devo, ni eŭropanoj, favorigi la unuan elirvojon kaj savi la homaron, kaj malhelpi la duan.

La plej granda kaj eble la sola tutmonda interkonsento en la historio de la homaro estis atingita por kondamni la faŝismon. La venko super la faŝismo fasonis la sistemon, ĝenerale valoran, de la internacia juro kaj de la internaciaj rilatoj.
Niaepoke, same kiel en la 90-aj jaroj, ni konstatas politikan konfrontadon inter du permanentaj membroj de la Sekur-konsilio de NATO – Rusujo kaj Ĉinujo, kiu volus konservi la sistemon fonditan el la venko super la faŝismo, kaj la tri aliaj – Usono, Britujo kaj Francujo, sine de kiuj parto de la reganta oligarkio malvalorigas la venkon super la faŝismo, kunlaboras kun la faŝistoj kaj provas daŭrigi la faŝisman militon kontraŭ Serbio kaj Rusujo. Tamen, estas grava diferenco inter la milito de la 90-aj kaj la hodiaŭa. Dum la unu eŭropa milito, en la eksa Jugoslavio, la Serboj sukcesis resti nevenkitaj fronte al NATO, nekompareble milite pli forta, des pli en la tiama unupolusismo. Dum la dua eŭropa milito en la malnova Ukrajnio, Rusujo venkos NATOn, en epoko de multpolusismo. Rusujo, Ĉinujo kaj la majoritato de la homaro neniigos la agresivan hegemonion de la Okcidento kaj punos ties krimojn.
Ni devas ankaŭ aktivi kontraŭ la reviziismo. La nuna milito klare montras ke la reviziismo estas ilo de la faŝistoj, de iliaj komplicoj kaj de iliaj komanditantoj, kaj gi ne estas pravigebla.

Ni do devas nin organizi, aktivi kaj bonvenigi la novan mondon – mondon justan, plurecan, diversan kaj multpolusan, fonditan laŭ la internacia juro, la egaleco, la solidareco, la socia justeco kaj vera demokratio. Tio estas la komuna estonteco de la homaro.

En la nova mondo, la majoritato de la homaro prosperas kaj starigas ligojn, dum la okcidenta oligarkio kiu tion rifuzas, ruinigas sin kaj la popolojn. La nova libera mondo amasigis spertojn pozitivajn el la tuta homaro. Sed estas sidlokoj por ĉiuj !
Ni invitas la okcidentajn popolojn, kiuj estas pli kaj pli ofte viktimoj de sia oligarkio, ke ili rekuniĝu kun la nova mondo kaj ni esperas por ili rapidan liberiĝon !
La nova mondo estas la forta kaj organizita subigo de la bono super la malbono !
Do, ni unuiĝu por rapida, totala kaj definitiva venko de la Nova Mondo super la faŝismo kaj la malhumanismo !

Ĝis la venko !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio