Aliĝintoj
Bazaj praktikaj informoj
Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007
Kiel atingi la kongresejon ?
Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?
Loĝeblecoj
Provizora programoLa tranoktejo disponas pri diverstipaj ĉambroj, kun varia prezo kaj konfortonivelo. Pluraj ĉambroj estas taŭge ekipitaj por handikapuloj. Eblas loĝi teretaĝe laŭ peto, kaj la tranoktejo estas ekipita per liftoj.
Kategorio Ŝ (por ŝparemuloj) :
Ĉambroj provizitaj per kvar litoj kaj 2 lavŝtonoj. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro. Necesejo komuna al la tuta etaĝo. Por unu ĝis kvar personoj.
Kategorio M (por mezuloj kaj malekstremistoj)
Individuaj aŭ duopaj ĉambroj, kun duŝejo dividita kun la najbara ĉambro, kaj necesejo komuna al la tuta etaĝo.
Kategorio K (por komfortemuloj) :
Individuaj ĉambroj en iom pli moderna konstruaĵo. Necesejoj en ĉiu ĉambro. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro.
Kategorio L (por luksemuloj)
Simplaj sed vastaj ĉambroj (25m²) kun propra banejo, kaj kuirejeto. Por unu ĝis kvar personoj.
| Kategorio | Nombro de tranoktantoj | Prezo por unu persono k unu nokto |
|---|---|---|
| Ŝ | 1 | 13,50 € |
| Ŝ | 2 | 11,50€ |
| Ŝ | 3 aŭ 4 | 9 € |
| M | 1 | 14,50€ |
| M | 2 | 12,50€ |
| K | 1 | 16,50€ |
| L | 1 | 23€ |
| L | 2 | 17,25€ |
| L | 3 | 12,75€ |
| L | 4 | 11,75€ |
En ĉiuj ĉambroj troviĝos litotukoj, sed ne bantukoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.