Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 001a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo, en la Ursulina religia edukejo* [1] de…


Vi vidas, aminjo, ke mi plenumas mian promeson, ke ĉapoj kaj kvastoj ne prenas mian tutan tempon ; da ĝi restos ĉiam sufiĉe por vi. Mi tamen vidis hodiaŭ pli da vestaj ornamoj, ol dum la kvar jaroj, kiujn ni pasigis kune kaj mi certas, ke je mia venonta revizito al la edukejo la ĉagreno de la belfiera Tanvilo [2], kiun mi nepre iros saluti, estos multe pli granda, ol tiu, kiun ŝi intencis kaŭzi al ni ĉe siaj pompe brilaj alvenoj. Pri ĉio Panjo petis mian opinion ; ŝi multe malpli ol antaŭe traktas min kiel lernejaninon. Mi havas propran ĉambron, propran ĉambristinon kaj disponas pri kabineto ; mi estas skribanta al vi sur tre eleganta letermeblo, kies ŝlosilon mi ricevis, kaj en kiun mi povas enfermi ĉion dezireblan. Panjo nur postulis, ke mi prezentiĝu al ŝi ĉiumatene je ŝia leviĝo ; ke mi estu simple kombita por tagmanĝo, kiun ni ĉiam prenos solaj ; ke tiam ŝi ĉiutage indikos al mi la horon de mia posttagmeza realiro al ŝi. La ceteran tempon mi rajtas uzi laŭ mia plaĉo. Mi disponas miajn harpon, desegnilaron kaj librojn, kiel en la edukejo, sed feliĉe monaĥino Perpetuo ne ĉeestas por admoni min, kaj mi povus trankvile ripozadi tute senzorga : sed ĉar vi mankas, mia Sofio, por babili kaj petoli, mi preferas okupiĝi.


Ne estas ankloraŭ la kvina ; mi devos aliri Panjon nur je la sepa ; jen multe da tempo, se mi havus eventon rakontindan ! Sed ankoraŭ pri nenio mi estas informita ; sen la videblaj preparoj, sen la svarmo da kudristinoj, kiuj venas nur por mi, mi ne imagus, ke Panjo intencas edzinigi min kaj opinius, ke tio estas nur plia klaĉo de la senmalica Jozefino [3]. Tamen Panjo ofte diris, ke fraŭlino devas resti en religia edukejo ĝis la edziniĝo ; ĉar ŝi revenigis min hejmen, Jozefino sendube pravas.


Kaleŝo ĵus haltis antaŭ la porĉo kaj Panjo ordonis, ke mi venu tuj al ŝi. Ĉu eble la sinjoro ? Mi ne estas tualetita, mia mano tremas, mia koro batas. Mi demandis la ĉambristinon, ĉu ŝi scias, kiu ĵus venis :


--- Ja, s-ro C… ŝi diris, kaj ŝi ridis.
Ho ! mi kredas, ke li alvenis. Mi certe revenos rakonti la okazaĵon. jen almenaŭ lia nomo. Prokrasto ne decus. Adiaŭ, ĝis tempeto.


Kiel vi primokos vian kompatindan Cecilon ! Ho ! mi ja hontis ! Sed vi certe same fuŝkondutus. Enirinte, mi vidis sinjoron en nigra vesto staranta apud Panjo. Mi salutis lin kiel eble plej ĝentile, kaj restis nekapabla moviĝi. Imagu, kiel intense mi ekzamenadis lin ! Min salutinte, li diris al Panjo :


--- Sinjorino, jen ĉarma fraŭlino, kaj mi plej alte ŝatas la prezon de via favoro.


Je tiel rekta diro kaptis min tia tremado, ke mi jam ne povis stari ; mi eksidis en brakseĝon, ruĝa pro embaraso. Apenaŭ mi sidis, jen tiu viro genuiĝas ĉe miaj piedoj. Tiam via kompatinda Cecilo perdis la kapon ; mi estis, kiel poste rakontis Panjo, en timego. Mi ekstaris kun akuta krio… Memoru, kiel en la tago de la fulmotondro. Panjo ekridis, dirante :


--- Nu, kio okazas al vi ? eksidu, kaj etendu vian piedon al la sinjoro.


Ĉar, kara, estis la… ŝuisto ! Mi ne kapablas priskribi mian konfuzon ; feliĉe nur Panjo ĉeestis. Mi certe maldungos tiun ŝuiston post mia edziniĝo.


Konsentu, ke ni nun multon scias ! Adiaŭ. Estas preskaŭ la sesa, kaj la ĉambristino diris, ke mi nun devas tualeti.


Adiaŭ, mia kara Sofio ; mi plu amas vin kiel en la edukejo.


P.S. Mi ne scias, pere de kiu sendi tiun leteron ; mi do atendos la venon de Jozefino.


El Parizo, la 3an de Aŭgusto 17**.

NdA = noto de l’ aŭtoro ; NdT = noto de l’ tradukinto


[1Tiuj monaĥinejoj estis ankaŭ edukejoj por nobelaj junulinoj (NdT)

[2Internulino en la sama monaĥinejo (NdA)

[3Pordistino de la monaĥinejo (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio