Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 004a


De Vicgrafo de Valmono al Markizino de Mertejo, en Parizo.


Viaj ordonoj estas ĉarmaj, via diktomaniero ankoraŭ pli rava ; vi kapablus adorigi despotismon. Kiel vi scias, multfoje mi bedaŭris, ke mi ne plu estas via sklavo ; kvankam monstro laŭ vi, mi ĉiam plezure memoras la tempon, kiam vi honoris min per pli mildaj nomoj. Ofte mi deziras denove meriti ilin, kaj doni al ĉies okuloj ekzemplon de fideleco al vi. Sed pli grandaj celoj vokas nin ambaŭ ; konkeri estas nia destino, ni obeu ĝin ; eble je la fino de nia kariero ni denove renkontiĝos, ĉar, senofende, belega Markizino, vi akompanas min laŭ almenaŭ egala takto. Depost nia disiĝo, ni ambaŭ poaparte predikas amon ; en tiu misio por la feliĉo de la mondo ŝajnas al mi, ke vi konvertis pli da adeptoj, ol mi. Mi konas vian diligenton, vian ardan fervoron ; se Dio estus Eroso kaj juĝus nin laŭmerite, vi estus la sankta patronino de granda urbo, dum mi simpla sanktulo de modesta vilaĝo. Tiu stranga dirmaniero mirigas vin, ĉu ne ? Nu, de unu semajno mi ĝin uzadas ; kaj por perfektiĝi en ĝi, mi nepre devas malobei vin.


Ne koleru, kaj aŭskultu min. Al vi, gardanto de ĉiuj miaj kor-sekretoj, mi tuj konfidos la plej grandan projekton, kiun mi iam planis. Kion vi do proponis ? Delogi junulinon, kiu nenion vidis, nenion konas ; kiu estus kvazaŭ sendefende oferita al mi ; kiun la unua omaĝo tuj ebriigus ; kiun scivolo eble pli rapide venkus, ol amo. Dudek aliaj viroj kapablas tion, tiel facile kiel mi. Tute malsamas mia nuna entrepreno ; ĝia sukceso certigos al mi tiom da gloro kiom da plezuro. Eroso, kiu preparas mian kronon, hezitas inter mirto kaj laĵro [1] ; li sendube kunigos ambaŭ por honori mian triumfon. Eĉ vin, mian belan amikinon, trafos kvazaŭ religia respekto, kaj vi entuziasme diros : Jen la sola viro inda je mia korfavoro.


Vi konas prezidant-edzinon de Turvelo, ŝiajn piecon, aledzan amon, virtajn principojn. Jen mia atakata fortikaĵo ; jen malamiko inda je mi ; jen la celo trafota :


Se tamen la sukceso ne kronos min per gloro
Almenaŭ entrepreno min laŭdos per honoro [2]


Ni rajtas citi malbonajn versojn, kiam ilin verkis granda poeto.


Sciu do, ke la prezidanto troviĝas nun en Burgonjo pro granda proceso (mi esperas lin venki en alia speco de konflikto). Lia nekonsolebla edzino pasos ĉi tie la tutan tempon de tiu bedaŭrinda kvazaŭ-vidveco. Ĉiutaga meso, kelkaj vizitoj al lokaj mizeruloj, preĝoj de mateno al vespero, solecaj promenadoj, piaj konversacioj kun mia maljuna onklino kaj okaza malgaja visto estos ŝiaj nuraj distroj ; mi preparas pli plaĉajn momentojn por ŝi. Mia gardanĝelo kondukis min ĉi tien por ŝia kaj mia feliĉoj. Ho ! freneza mi, kiu estis bedaŭranta unu tagon da malfruo ŝajne perditan en ĝentilaĵoj. Nun kia puno, se oni devigus min reveni al Parizo ! Feliĉe visto bezonas kvar ludantojn ; ĉar ĉeestas nur la vilaĝa pastro, mia morto-spitema onklino insiste petis, ke mi oferu al ŝi kelkajn pliajn tagojn da restado. Ke mi konsentis, vi facile divenas. Vi ne imagas, kiel ŝi de tiam dorlotas min, kiel precipe ŝi trovas edifa mian ĉeeston ĉe siaj preĝoj kaj mesoj. Ŝi ne supozas, kian diaĵon mi tie adoras.


Jen do mi baraktas, jam de kvar tagoj, en arda pasio. Vi scias, kiel intense mi deziras, kiel potence mi frakasas la obstaklojn ; sed vi ne scias, kiom soleco pliigas amavidon. Ununura ideo regas min ; pri ŝi tage mi pensas, pri ŝi nokte mi sonĝas. Nur la posedo de tiu virino savos min el tiu mokindaĵo : enamiĝi al ŝi. Ho ! Kien kondukas nin kontraŭstarata deziro ! Ho ! Kiom mi deziras la ĝu-delicojn, por mia feliĉo sed precipe por mia kvietiĝo ! Kiel bonŝancaj ni estas, ke la virinoj tiel malbone rezistas ! Ni estus ĉe ili nur timemaj sklavoj. Mi en tiu momento sentas al la facilmoraj virinoj dankemon, kiu senpere ĵetas min al viaj piedoj. Mi tie sterniĝas por elpeti mian pardonon, kaj fini tiun tro longan leteron. Adiaŭ, mia tre bela amikino, ne havu venĝemon al mi.


El la kastelo de ... la 5an de Aŭgusto 17**.


[1En antikveco mirto simbolis amon, laŭro venkon (NdT)

[2El la Epistolo al la Kronprinco komence de la Fablaro de La Fontaine

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio