Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 002a


De Markizino de Mertejo al Vicgrafo de Valmono, en Kastelo de...


Revenu, kara Vicgrafo, revenu ; pri kio vi okupiĝas, pri kio vi povas interesiĝi ĉe maljuna onklino, kiu jam faris vin sia nepra heredonto ? Ekvojaĝu tuj, mi bezonas vin. Min trafis bonega ideo kaj mi ŝatus komisii al vi ties plenumon. Tiuj kelkaj vortoj sufiĉu ; la granda honoro de tiu elekto tuj ĵetu vin al miaj genuoj por fervore aŭskulti miajn ordonojn ; sed vi trouzas mian komplezon, eĉ nun kiam vi ne plu uzas mian favoron ; inter eterna malamo aŭ troa indulgo mi por via ŝanco inklinas je bonfaremo al vi. Mi do konsentas informi vin pri mia projekto ; sed antaŭĵuru, kiel fidela kavaliro, ke vi entreprenos nenian aventuron antaŭ ol tutfini ĉi tiun. Ĝi estas inda de heroo ; vi servos kaj amon kaj venĝon ; fine ĝi estos plia friponaĵo raportinda en viaj memoraĵoj, ja, viaj memoraĵoj ; kiel vi scias, mi nepre volas, ke ili estonte aperu kaj mi pretas redakti ilin. Sed ni lasu tion, kaj revenu al nia nuna tasko.


Sinjorino de Volanĝo baldaŭ edzinigos sian filinon ; tio estas ankoraŭ sekreto, kiun ŝi konfidis al mi hieraŭ. Kaj kiun ŝi elektis kiel bofilon, laŭ vi ? Grafon de Ĵerkuro ! La penso fariĝi la kuzino de Ĵerkuro boligas min pro kolero ! Nu, vi ankoraŭ ne divenis kial ? Ho ! vi plumbokapa ! ĉu vi pardonis al li la aventuron de la intendant-edzino ? Kaj ĉu mi mem ne rajtas ankoraŭ pli riproĉi lin ? respondu, vi monstro ! Sed mi kvietiĝas, ĉar la espero de baldaŭa venĝo trankviligas mian koron [1].


Ĵerkuro centfoje tedis vin, kiel min, per siaj deklaroj pri la necesa plej zorga elekto de edzino, kaj per sia stulta arogo, ke li evitos la neeviteblan edzan sorton. Vi konas lian mokindan preferon por la edukado en monaĥinejoj, kaj lian ankoraŭ pli ridindan antaŭjuĝon favore al la virtemo de blondulinoj. Fakte mi vetus, ke malgraŭ la sesdekmilpunda rento de knabino Volanĝo li rifuzus ŝin, se ŝi estus bruna, aŭ ne edukita en monaĥinejo. Ni do pruvu al li, ke li estas nur bruto ; ĉiel li nepre iam havos kornojn [2] ; ne ĝenas min la atendado ; sed plaĉus al mi, ke li surkapus ilin ek de la komenco de sia edza vivo. Kiel ni amuziĝus, la nuptomorgaŭon, aŭdante lian fanfaronadon, ĉar li certe fanfaronos ! Post via fieduko de tiu knabineto, Ĵerkuro nepre fariĝus la plej fama mokato de Parizo.


Cetere la heroino de tiu nova romano meritas vian tutan zorgon : beleta, nur dekkvinjara, ŝi estas rozburĝono, certe nekredeble naiva kaj senafekta ; sed vi, viroj, ŝatas tion ; plie, ŝia sopirema rigardo vere multon promesas ; fine, ĉar mi insistas, vi ne povas eskapi : vi danku kaj obeu.


Tiun leteron vi ricevos morgaŭ matene. Mi postulas, ke morgaŭ vespere je la sepa vi estu apud mi. Mi akceptos neniun ĝis la oka, eĉ ne la nunan reganton de mia koro ; lia kapo estas tro modesta por tiel granda afero. Kiel vi vidas, amo ne blindigas min. Je la oka vi estos libera, kaj vi revenos je la deka noktomanĝi [3] en ĉeesto de la belulino, ĉar mi invitis la patrinon kaj la filinon. Adiaŭ, jam tagmezo pasis ; tempo estas, ke mi okupiĝu pri aliaj personoj, ol vi. [1]


El Parizo, la 4an de Aŭgusto 17**.


[1Grafo de Ĵerkuro forlasis Markizinon de Mertejo por la intendant-edzino de… kiu mem forlasis por li Vicgrafon de Valmono ; tiam la du forlasitoj ligis sin reciproke (NdA).

[2Simbolo de kokriteco en tiu kulturo (NdT).

[3En tiu tempo, altklasanoj tagmanĝis je la dek-unua, vespermanĝis je la dek-sepa aŭ la dek-oka, noktomanĝis je la dudek-dua kaj kelkfoje krome dum la nokto post reveno de balo aŭ teatro.

[1Grafo de Ĵerkuro forlasis Markizinon de Mertejo por la intendant-edzino de… kiu mem forlasis por li Vicgrafon de Valmono ; tiam la du forlasitoj ligis sin reciproke (NdA).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio