Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 009a


De sinjorino de Volanĝo al prezidant-edzino de Turvelo


Neniam mi dubis, juna kaj bela amikino, pri via amikeco al mi kaj pri via sincera intereso al ĉio koncernanta min. Mi ne respondas al via respondo por klarigi tiun punkton espereble interkonsentitan definitive inter ni. Sed mi kredas, ke mi ne rajtas silenti pri vicgrafo de Valmono.


Mi konfesu : neniam mi konjektis, ke mi trovos tiun nomon en viaj leteroj. Fakte kio povas esti komuna inter vi kaj li ? Tiun viron vi ne konas ; kiel vi havus ideon pri la animo de diboĉulo ? Vi mencias lian naivan sinceron : ho ! ja ; tre nekutima certe estas la naiva sincero de Valmono. Kvankam ĉarma kaj alloga, li estas des pli perfida kaj danĝera ; neniam, ekde sia plej frua junaĝo, li diris vorton aŭ faris paŝon sen preciza projekto, kaj neniam liaj projektoj estis honestaj aŭ senkulpaj. Amikino, vi konas min ; vi scias, ke, el la virtoj alstrebataj de mi, indulgo estas la plej celata. Tial, se Valmono estus regata de impetaj pasioj, se, kiel mil aliaj samaĝuloj li estus pelata de junaĝa miskonduto, mi riproĉus lian sintenon, kompatus lian animon kaj silente atendus, ĝis fina pento redonus al li la estimon de la honestuloj. Sed tia ne estas Valmont ; lia konduto rekte rezultas el liaj fiprincipoj. Li scias taksi la abomenaĵojn, kiujn viro povas permesi al si sen risko de kompromitiĝo, kaj por sendanĝere esti malica kaj kruela, li elektis la virinojn kiel viktimojn. Eĉ se ne kalkuli, kiom da kompatindaj li delogis, kiom da ili li detruis !


En via vivo saĝa kaj izola, la famo de tiuj skandalaj aventuroj ne atingas vin. Mi povus pripentri tremigajn fifarojn liajn. Sed via rigardo, pura kiel via animo, estus makulita de tiaj bildoj. Ĉar Valmono neniam endanĝerigos vin, tiajn avertojn vi ne bezonas por via defendo. Mi nur aldonu, ke ĉiuj virinoj, pri kiuj li sukcese aŭ vane okupiĝis, havis motivon de riproĉo kontraŭ li ; la sola escepto al tiu ĝenerala regulo estas markizino de Mertejo ; nur ŝi kapablis rezisti al li kaj kateni lian malicon. Mi konfesas, ke tiu evento el ŝia vivo plej honorigas ŝin antaŭ miaj okuloj, kaj sufiĉis por la pardono de la tuta societo pri kelkaj mispaŝetoj ŝiaj, en la komenco de ŝia vidveco [1].


Ĉiel, bela amikino, miaj aĝo, sperto kaj precipe amiksento permesas al mi la jenan diron : en la mondumo la foreston de Valmono oni ekrimarkas ; se oni scios, ke li restadis kelkan tempon triulo inter sia onklino kaj vi, via reputacio kuŝos en lia buŝo ; tio estas la plej granda malfeliĉo, kiu povas trafi virinon. Mi do konsilas al vi instigi lian onklinon, ke ŝi ne retenu lin pli longe. Se li obstine restos, mi opinias, ke vi senhezite mem forlasu la lokon. Sed kial li restus ? Pri kio do li okupiĝas en tiu kamparloko ? Se vi spionigus liajn farojn, vi certe eltrovus, ke li rifuĝis en oportunejon por plenumi primedititan malbonan faron en la ĉirkaŭaĵo. Sed ĉar ne eblas rebonigi la malbonon, ni almenaŭ ŝirmu nin kontraŭ ĝi.


Adiaŭ, bela amikino ; la edziniĝo de mia filino estas iom malfruigita. Grafo de Ĵerkuro, kies alvenon ni esperis tre baldaŭa, sciigis al mi, ke lia regimento tuj enŝipiĝos al Korsiko ; ĉar ekzistas ankoraŭ risko de milito [2], li ne povos reveni antaŭ la vintro. Tio ĉagrenas min ; sed kompense mi esperas, ke vi ĉeestos la ceremonion ; via antaŭvidita foresto malagrablis al mi. Adiaŭ ; mi senafekte kaj sincere amikas al vi.


P.S. Rememorigu pri mi sinjorinon de Rosemonde, kiu daŭre meritas mian amemon.


El ... la 11an de Aŭgusto 17**.


[1La eraro de s-ino de Volanĝo montras, ke Valmono, kiel aliaj friponoj, kutime ne perfidas komplicojn (NdA).

[2En 1768 Francio tien sendis konkeran armeeton ; la Korsika sendependisto Paoli perdis la batalon de Ponte Novu en 1769. De tiam Korsiko estas Franca parto. Tiu indiko datas la epokon atribuitan al la romano (NdT).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio