Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 006a


De Vicgrafo de Valmono al Markizino de Mertejo


Ne ekzistas do virino, kiu ne trouzas sian regan povon super viro ! Vi mem, kiun mi tiel ofte nomis mia indulga amikino, ne plu estas tia, kaj ne hezitas trafi min, celante la personon, al kiu mi kore inklinas ! Laŭ kiaj trajtoj vi aŭdacas pentri sinjorinon de Turvelo ! Viro jam pagus tian senbridan ofendon per sia morto ! Ĉiun alian virinon ol vin mi regalus per tre malica fifaro. Mi petegas, neniam plu elprovu min tiel akre ; mi sendube ne kapablus elteni. Pro amiksento, se vi volas kalumnii tiun virinon, atendu ĝis mi posedos ŝin. Ĉu vi ne scias, ke nur volupto rajtas malblindigi Eroson ?


Sed kion mi diras ? Ĉu sinjorino de Turvelo bezonas krei iluzion ? Ne ; por esti adorinda, ŝi nur senafekte kondutu. Ŝian tualeton vi mallaŭdas, ja prave : ĉia galanterio malfavoras ŝin ; ĉia kaŝanta vesto malutilas al ŝi ; nur kiam ŝi estas malzorge senornama ŝi vere ravas. Danke al peza varmo, kiu premas nin, negliĝo el simpla tolo lasas min vidi ŝian flekseblan kaj rondan talion. Unu sola muslino kovras ŝian bruston ; miaj deflankaj sed akraj rigardoj jam ekkaptis tiujn ĉarmegajn formojn. Laŭ vi, ŝia vizaĝo havas nenian esprimpovon. Nu, kion ŝi esprimus, en tiuj momentoj, kiam nenio parolas al ŝia koro ? Ja ŝi ne havas tiun koketulinan mensogan rigardon, kiu nin kelkfoje allogas, sed ĉiam trompas. Ŝi ne scipovas maski malplenan frazon per prilaborita rideto ; kvankam ŝi havas la plej belan dentaron en la mondo, ŝi ridas nur pri tio, kio amuzas ŝin. Sed dum petolado, kian naivan kaj sinceran gajon ŝi ellasas ! Dum almozado al mizerulo, kian puran ĝojon kaj kompateman bonecon montras ŝia rigardo ! Precipe ĝuinde estas vidi, ĉe plej eta laŭda aŭ flateta vorto mia, la aperon sur ŝia anĝela vizaĝo de kortuŝe sincera embaraso ! Ĉar ŝi estas pia kaj pruda, vi juĝas ŝin malvarma kaj senanima ; mi tute male opinias. Kiel mirige sentema ŝi estas, por ami edzon daŭre forestantan ! Kian pli fortan pruvon de tiu sentemo oni povus deziri ? Tamen mi sciis trovi alian.


Mi tiel direktis promenadon, ke ni trafis transsaltotan fosaĵon ; kvankam tre lerta, ŝi tamen estas timema ; vi komprenas, ke prudulino hezitas fari la decidan paŝon ; ŝi devis konfidi sin al mi. Mi tenis en miaj brakoj tiun humilan virinon. La pasopreparo kaj la transpasigo de mia maljuna onklino jam ridegis la petolan piulinon ; sed tuj post mia elpreno niaj brakoj interplektiĝis dank’al lerta ŝajna mallertaĵo mia. Mi premis ŝian bruston al la mia kaj en tiu momento mi sentis pli rapida la batadon de ŝia koro. Ĉarma ruĝiĝo koloris ŝian vizaĝon kaj ŝia embaraseto nedubeble montris al mi, ke tiu koro batis pro amo, ne pro timo [1]. Same kiel vi, mia onklino eraris kaj diris : “la infano timis” ; sed la delikata naivo de la infano malebligis mensogon kaj ŝi simplanime respondis : “Ho ! ne, sed…” Tiu sola diro estis klarigo. De tiam, milda espero anstataŭis mian kruelan necertecon. Posedos mi tiun virinon ; aŭdacos mi rabi ŝin el la profananta edzo, eĉ el la Dio adorata de ŝi. Kiel delice estos fariĝi sinsekve la kaŭzo kaj la foriganto de ŝiaj veoj ! For ! for de mi la ideon detrui ŝiajn despotajn antaŭjuĝojn ! Ili pliigos mian feliĉon kaj gloron. Ŝi kredu je virto, sed oferu la sian al mi ; ŝiaj pekoj teruru, sed ne bremsu ŝin ; nur en mia brakumo ŝi povu venki kaj forgesi la mil timojn, kiuj ŝancelos ŝin. Nur tiam mi konsentos, ke ŝi diros : “Mi adoras vin”, ĉar nur ŝi inter ĉiuj virinoj estos inda je tiu konfeso. Mi vere estos la dio preferata de ŝi.


Ni sinceru ; en niaj kutimaj amrilatoj, tiel malvarmaj kiel facilaj, ni nomas feliĉo, tion kio estas apenaŭ plezuro. Mi konfesu, ke mi kredis mian koron velka ; kapabla nur je sensaĵoj, mi lamentis pri tro frua maljuniĝo. Sinjorino de Turvelo retrovigis al mi la ĉarmajn iluziojn de la junaĝo. Apud ŝi, mi ne bezonas ĝui por feliĉi. Nur unu afero maltrankviligas min : la tempo necesa por tiu aventuro, ĉar mi volas nenion lasi al hazardo. Mi ne povas decidiĝi reuzi kontraŭ ŝi rememoratajn sukcesajn aŭdacojn. Por mia kompleta feliĉo ŝi devas mem cedi ; tion atingi ne estas bagatelo.


Mi estas certa, ke vi admiros mian singardemon. Mi ankoraŭ ne diris la vorton amo ; sed jam alvenis al intereso kaj konfido. Por kiel eble malplej trompi ŝin, kaj precipe por preventi eventualajn klaĉojn, mi rakontis al ŝi, ŝajne akuzante min mem, kelkajn el miaj plej konataj aventuroj. Vi ridus, vidante kiel naive ŝi predikas al mi. Ŝi memdire volas min konverti. Ŝi ne konjektas la prezon pagotan por tiu entrepreno. Ŝi tute ne imagas ke, pledante por la malfeliĉaj virinoj senhonorigitaj de mi, kiel ŝi diras, ŝi antaŭpledas sian propran aferon. Tiu ideo trafis min hieraŭ dum unu el ŝiaj admonoj kaj mi ne kapablis rifuzi al mi la plezuron de interrompo, por certigi al ŝi, ke ŝi parolas kiel profeto. Adiaŭ, mia tre bela amikino ; konstatu, ke mia famo ne senrimede ruiniĝis.

P.S. Nu, ĉu tiu kompatinda Kavaliro mortigis sin pro aflikto ? Vere, vi centoble pli friponas, ol mi, kaj vi humiligus min, se mi havus iom da memŝato.


El la kastelo de… la 9an de Aŭgusto 17**.


[1Nekonata cito (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio