Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 011a


De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo


Via severa letero kapablus veki mian timon, Sinjorino ; sed feliĉe mi trovas ĉi tie pli da motivoj de sekureco, ol da kaŭzoj de timo. Tiu danĝera s-ro de Valmono, teruro de ĉiuj virinoj, ŝajne delasis siajn mortigajn armilojn, antaŭ ol eniri tiun kastelon. Li montras nek ficelojn nek fiprojektojn ; ankaŭ lia bontoneco, agnoskata eĉ de liaj malamikoj, preskaŭ malaperis antaŭ ia infaneca senartifiko. Verŝajne tiun miraklon naskis la kampara atmosfero. Mi povas aserti, ke kvankam li ĉiam akompanas min kun videbla plezuro, li neniam eldiris unu vorton priaman aŭ unu el tiuj frazoj tamen banalaj eĉ ĉe viroj, ne kutimantaj je tiom da amsukcesoj. Neniam li devigas min al tiu singardo hodiaŭ necesa al ĉiu memrespekta virino por deteni la ĉirkaŭan viraron. Li scias ne trouzi la gajecon, kiun li vekas. Eble li estas iel laŭdema ; sed tiel delikate, ke li kapablus kutimigi eĉ modestulinon al laŭdo. Nu, se mi havus fraton, mi dezirus, ke li montriĝu tia, kia S-ro de Valmono ĉi tie. Eble multaj virinoj ŝatus pli preman galantecon, sed mi estas vere tre dankema al li, ke li juĝis min malsimila de la aliaj.


Tiu mia portreto sendube multe diferencas de la via ; tamen ambaŭ povas konveni laŭ la epoko. Li eĉ konsentas pri siaj multaj kulpoj, kiujn oni sendube ankaŭ troigis. Sed malofte mi renkontis viron, kiu parolas pri virtaj virinoj kun tia respekto, mi eĉ dirus kun tia entuziasmo. Laŭ via letero, almenaŭ lia konduto al Sinjorino de Mertejo pruvas, ke li ne mensogas. Li ja multe laŭdas ŝin, kun tia elokvento kaj tia elkoreco, ke ĝis la ricevo de via skribaĵo mi opiniis, ke ilia asertata amikeco fakte estas amo. Mi sentas min kulpa pri tiu mia tro rapida taksado, tiom pli, ke li ofte zorge pledis pri sia amiksento. Mi konfesas, ke mi konsideris lin nur ruza, dum li male estas honeste sincera. Eble mi eraras ; sed ŝajnas al mi, ke viro kapabla je tia sento al tiel estiminda virino ne povas esti eterne senpenta diboĉulo. Mi ne scias, ĉu ni ŝuldas lian ĉi-lokan bonan konduton al ia ficelo lia en la ĉirkaŭaĵo, kiel vi supozas. Ja troviĝas kelkaj agrablaj virinoj najbaraj ; sed li malmulte eliras, krom matene por ĉasi, laŭ lia aserto. Verdire li malofte revenas kun ĉasaĵo, sed prikulpigas sian mallerton. Cetere liaj eksteraj faroj ne interesas min ; mi deziras koni ilin nur por pravigi vian opinion aŭ la mian.


Via konsilo, ke mi provu mallongigi lian ĉi-lokan restadon ŝajnas malfacile sekvebla ; kiel trovi la aŭdacon peti de lia onklino, ke ŝi forsendu lin, tiom pli, ke lin ŝi multe amas ? Mi tamen promesas, ne pro bezono sed pro obeemo al vi, ke mi laŭokaze petos tion, ĉu de ŝi, ĉu de li mem. Koncerne min, s-ro de Turvelo scias, ke mi intencas ĉi tie atendi lian revenon ; li prave mirus pri mia eventuala facilanima ŝanĝo.


Jen, Sinjorino, klarigoj ja longaj ; sed mi ŝuldas al la vero favoran ateston pri s-ro de Valmono, kiu ŝajne multe bezonas ĝin antaŭ via rigardo. Mi tamen estas dankema por via amiksento, kiu inspiris viajn konsilojn. Al ĝi mi ankaŭ ŝuldas vian afablan klarigon pri la prokrasto de la edziniĝo de via filino. Mi tre dankas vin ; tamen mi volonte oferus la plezuron de mia ĉeesto apud vi en tiu okazo, al pli frua feliĉo por Fraŭlino de Volanĝo, kvankam ŝi certe neniam povos esti pli feliĉa, ol apud tia patrino kia vi, inda je ŝia tuta amemo kaj respekto. Mi partoprenas en tiuj du sentoj, kiuj ligas min al vi, kaj petas vin afable ricevi ilian esprimon.


Mi honore salutas vin.


El... la 13an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio