Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 014a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo


Hieraŭ mi ne skribis al vi, kara Sofio ; sed ne kredu, ke la kaŭzo estas iu plezuro. Panjo malsanis, kaj dum la tuta tago mi apudestis ŝin. Vespere, kiam mi retiriĝis, ĉio estis al mi sengusta ; mi rapide enlitiĝis, por marki la finon de la tago, kiu neniam ŝajnis al mi tiel longa, mi ne scias kial ; mi tamen multe amas Panjon. Mi antaŭesperis ĉeesti la Operejon kun sinjorino de Mertejo ; kavaliro Dansnio devis nin akompani. Vi ja scias, ke tiujn du personojn mi preferas. Kiam venis la horo de tiu antaŭvidita vespero, mia koro kontraŭvole premiĝis. Nenio interesis min, kaj mi senhelpe ploris kaj ploris. Feliĉe Panjo jam estis en lito kaj ne povis vidi min. Mi ja certas, ke ankaŭ kavaliro Dansnio sentis ĉagrenon ; sed neeviteble la spektaklo kaj la societo distris lin ; estas tute alia afero.


Feliĉe Panjo hodiaŭ pli bone fartas, kaj akceptos sinjorinon de Mertejo, kavaliron Dansnio kaj alian personon ; sed ja malfrue. Daŭre sola, mi enuas. Estas ankoraŭ nur la dek-unua. Ja mi devas ludi harpon ; poste mia tualetado prenos sufiĉe multe da tempo, ĉar mi deziras belan hararanĝon por hodiaŭ vespere. Mi opinias, ke monaĥino Perpetuo pravas, ke oni fariĝas koketa, tuj kiam oni eniras la societon. De kelkaj tagoj mi pli forte deziras esti beleta, ol iam ajn. Tamen mi opinias, ke mi ne estas tia, kia mi volus ; cetere kontraŭ virinoj, kiuj uzas ruĵon, ni junulinoj multon perdas ; ekzemple mi vidas, ke ĉiuj viroj trovas, ke sinjorino de Mertejo estas pli bela, ol mi. Tio ne ĉagrenas min, ĉar ŝi tre amas min, kaj cetere asertas, ke kavaliro Dansnio trovas min pli bela, ol ŝin mem. Kiom sincera ŝi estas, ke ŝi tion konfesis ! Kaj tio eĉ ŝajne kontentigas ŝin. Malfacile kompreneble ; sendube la kaŭzo estas, ke ŝi multe min amas ! Kaj li ! Ho ! Ŝajnas, ke unusola rigardo mia al li sufiĉas al mia plibeliĝo. Mi senĉese rigardus lin, sen la timo renkonti liajn okulojn : ĉar ĉiufoje, kiam tio okazas, mi konfuziĝas kaj preskaŭ eksuferas ; sed tio ne gravas.


Adiaŭ, aminjo ; mi tuj ektualetos. Mi plu amas vin kiel kutime.


El Parizo, la 14an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio