Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 015a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Vi ja bonkoras, ke vi ne forlasas min al mia kompatinda sorto. Mia vivo ĉi tie estas vere laciga, pro troa ripozo kaj sengusta monotoneco. Legante vian leteron kun la detaloj de via ĉarma tago, min dudekfoje pikis la tento preteksti aferon, alflugi viajn piedojn kaj favorpeti malfidelaĵon kontraŭ via kavaliro, kiu fine ne meritas sian feliĉon. Sciu, ke vi igis min ĵaluza ! Ne plu parolu pri eterna rompo inter ni ; mi malĵuras tion, deciditan en deliro ; ni ne indus tiun ĵuron, se ni devus respekti ĝin. Ha ! Kiel mi deziras iam venĝi min en viaj brakoj pro la ĉagreno, kiun senintence kaŭzis al mi la kavalira feliĉo ! Mi konfesas, ke mi indignas, kiam mi pensas, ke tiu viro, ne kalkulinte, ne klopodinte, blinde sekvante nur sian korinklinon, trovas feliĉon, kiun atingi mi mem ne povas. Ho ! mi nepre konfuzos tiun feliĉon... Promesu, ke mi konfuzos ĝin. Ĉu vi mem ne humiliĝas ? Vi intencas trompi lin, kaj li estas pli feliĉa ol vi. Dum vi kredas lin en via kaptilo, vi mem en la lia estas. Li trankvile dormas, dum vi vekas por liaj plezuroj. Kio pli sklaveca ?


Nu, bela amikino, tiel longe, kiel vi dividas vian favoron inter pluraj viroj, mi tute ne ĵaluzas ; mi vidas viajn amantojn kiel la heredintojn de Aleksandro, nekapablaj ope konservi tiun imperion, kiun li sola regis. Sed tute fordoni vin nur al unu ! Estu certa : mi ne toleros, ke alia viro estos tiel feliĉa kiel mi. Aŭ reprenu min, aŭ almenaŭ prenu alian ; ne perfidu per ekskluziva kaprico nian priĵuritan nerompeblan amikecon.


Mi jam havas sufiĉe da riproĉ-motivoj kontraŭ amo. Kiel vi konstatas, mi adoptas viajn ideojn kaj konfesas miajn erarojn. Fakte se enamiĝo estas la neebleco pluvivi sen la posedo de la dezirato, se ĝi estas la forofero de ĉiuj faroj kaj plezuroj por tiu celo, ja mi vere enamiĝis. Sed tio tute ne helpas min. Mi eĉ havas nenion novan dirotan al vi, krom tre pripensigan eventon, kiun juĝi favora aŭ kontraŭa mi ankoraŭ ne kapablas.


Mian komisiiston vi konas ; mi petis lin, plej lertan intriganton kaj veran komedian figuron, ke li drinksatigu ŝian servistaron kaj konkeru ŝian ĉambristinon. Tiu fripono, pli feliĉa ol mi, jam sukcesis. Li malkovris, ke sinjorino de Turvelo sekrete ordonis al iu sia servisto informiĝi pri mia konduto kaj eĉ kaŝe sekvadi min, observe al miaj matenaj promenadoj. Kion do ŝi celas ? Kaj vidu, kiel la plej humila virino aŭdacas farojn, kiujn ni mem apenaŭ riskus ! Mi ja ĵuras... Sed antaŭ, ol ekvenĝi min kontraŭ tiu virina ruzo, mi strebu turni ĝin al mia avantaĝo. ĝis nun tiuj suspektataj promenadoj havis nenian celon ; mi trovu iun. Tio meritas mian tutan atenton ; mi forlasas vin por pripensado. Adiaŭ, bela amikino mia.


Ankoraŭ el la kastelo de... la 15an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio