Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 022a


De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo


Vi certe estos ja kontenta, sinjorino, ekkoni pri s-ro de Valmono trajton en granda kontrasto kun tiuj jam priskribitaj al vi. Estas tiel penige misopinii pri iu ajn, tiel afliktige trovi malvirta homon, kiu male posedas belajn kvalitojn de virtulo ! Fine vi tiel ŝatas indulgon, ke mi plezurigos vin, donante al vi motivon rekonsideri tro malavantaĝan prijuĝon vian. Laŭ mi s-ro de Valmono rajtas esperi vian favoron, mi preskaŭ dirus vian justecon ; jen sur kio mi apogas mian aserton.


Li hodiaŭ matene eliris por promenado, kiu povus supozigi ian celon lian en la ĉirkaŭo, kiel vi opiniis ; mi konfesu, ke mi eble tro vigle prikonsentis. Feliĉe por li, kaj precipe por ni, ĉar tio savas nin de maljusta konsidero, mia servisto devis iri laŭ la sama direkto [1]. Tio kontentigis mian riproĉindan, sed feliĉe sukcesan deziron pri scio. La servisto raportis, ke s-ro de Valmono renkontis en la vilaĝo "..." malfeliĉan familion, kies mebloj esti vendotaj pro imposta nepagopovo ; li ne nur tuj pagis la ŝuldon, sed eĉ aldonis gravan donacon. Mia servisto ĉeestis tiun virtaĵon ; plie li aldiris, ke el interparolo kun la kamparanoj li eksciis, ke servisto priskribita kiel tiu de s-ro de Valmono, venis hieraŭ informiĝi pri eventualaj helpobezonaj vilaĝanoj. Se tiel estis, oni ne plu povas paroli pri okaza kompato de pasanto, sed pri antaŭdecidita projekto de bonkorulo, pri atentemo al bonfaro, kiu estas la plej grava virto de la plej belaj animoj. Nu, ĉu hazardo ĉu projekto, ĝi estas plej laŭdinda noblaĵo, kies rakonto kortuŝis min ĝis larmoj. Mi plie aldiru, ke kiam mi ekgratulis lin pri tiu faro, kiun li prisilentis, li komence neis ĝin ; poste li konsideris ĝin tute senvalora. Tiel lia modesteco duobligis lian meriton.


Nun diru, respektinda amikino, ĉu s-ro de Valmono estas nekuracebla senvirtulo ? Se li tia estas, kion diri pri bonmoruloj ? Ĉu malbonuloj tiel same kiel bonuloj kapablas ĝui la sanktan ĝojon de bonfaremo ? Ĉu Dio permesus, ke virtaj familianoj ricevus el fripono helpon, pro kiu ili devus danki la Dian Providencon ? Ĉu Dio povus toleri, ke puraj voĉoj dankopreĝu por malvirtulo ? Ne. Mi preferas opinii, ke kvankam longaj, eraroj ne estas eternaj, kaj mi ne povas kredi, ke bonfaranto samtempe estas malamiko de virto. S­ro de Valmono eble estas nur plia ekzemplo de la danĝero de senpripensaj rilatoj. Mi restas je tiu opinio, plaĉa al mi. Unuflanke ĝi restarigas lin en via konsidero ; aliflanke ĝi ankoraŭ pli valorigas por mi la tre karan amiksenton, kiu por eterne ligas min al vi.


Mi kun honoro salutas vin.


P.S. Ankaŭ mi kaj s-ino de Rozmondo tuj vizitos tiun honestan sed malfeliĉan familion, kaj aldonos monhelpon al tiu de s-ro de Valmono. Ni kunkondukos lin, tiel ke tiuj kompatinduloj revidu sian bonfaranton. Restas nenio alia farota : la ceteran bonon li jam plene faris.


El... la 20an de Aŭgusto 17**.


[1sinjorino de Turvelo ne volas konfesi sian ordonon de spionado (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio