Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 023a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi haltis je mia reveno en la kastelon ; mi reprenu mian rakonton.
Post apenaŭ tempeto por rapida tualetado mi iris al la salono, kie mia damo estis brodanta, dum la loka pastro estis leganta gazeton al mia olda onklino. Mi eksidis apud la brodilo. Rigardoj ankoraŭ pli mildaj ol kutime, preskaŭ karesaj, rapide montris, ke la servisto jam informis pri sia tasko. Fakte l’ aminda scivolino ne povis pli longe konservi la ŝtelitan sekreton ; ŝi senhezite interrompis la respektindan pastron, kies parolfluo monotonis kiel en priparoĥa anoncado por diri :


Ankaŭ mi scias ion anoncindan !


Kaj ŝi rakontis mian faron kun justeco, kiu atestis pri la precizeco de la historiisto. Vi divenas, kiel arte mi aperigis mian plenan modestecon ; sed kiu povus bremsi virinon, kiu nekonscie laŭdas sian amaton ? Mi do lasis ŝin fari kvazaŭ panegiron al sanktulo ; mi dume esperplene observadis ĉiujn promesojn de l’amo : ŝiajn rigardojn viglajn, ŝiajn gestojn pli liberajn, kaj precipe la ŝanĝon de ŝia voĉtono, kiu malkaŝis la emocion de l¹ animo. Tuj ĉe la fino de ŝia parolado, s-ino de Rozmondo ordonis :


Venu, mia nevo, venu, ke mi brakumu vin.


Mi tuj eksentis, ke la bela predikantino ne povos malpermesi la ricevon de sekva sama brakumado ; ŝi provis paŝi malantaŭen, sed rapide troviĝis en mia brakpremo, senforta por rezisti, male apenaŭ kapabla stari. Ju pli mi observadas tiun virinon, des pli dezirinda mi trovas ŝin. Rapide ŝi revenis al sia tasko kaj por ĉies okuloj ŝajnis plubrodi ; sed mi ja ekvidis, ke pro manaj tremoj ŝi tute ne kapablas daŭrigi.


Post la manĝo, la sinjorinoj volis viziti la mizerulojn tiel pie helpitajn kaj mi akompanis ilin. Mi ŝparas al vi la tedon de tiu dua sceno de laŭdoj kaj dankado. Mia koro, en urĝo pro delekta rememoro, rapidigis la revenon al la kastelo. Survoje, mia bela prezidant-edzino, pli revema ol kutime, tute silentis. Plene okupita pri la trovo de rimedoj por profiti l’ eventon, mi same silentis. Nur s-ino de Rozmondo paroladis kaj ricevadis respondojn nek oftajn nek longajn. Ni certe tedis ŝin ; tio estis mia projekto kaj ĝi sukcesis. Forlasinte la veturilon, ŝi aliris sian ĉambron kaj lasis nin en salono prekaŭ senluma ; tia milda mallumo favoras senaplombajn amantojn.
Facile mi kondukis l¹ interparolon tien, kien mi celis. La fervoro de l’aminda predikantino helpis al mi pli bone, ol mia lerto. Ŝi diris kun milda rigardo :


Kiel eblas tiel virte bonfari kaj tiel malvirte vivi ?


Mi meritas, mi respondis, nek tiun laŭdon, nek tiun mallaŭdon kaj mi ne komprenas, ke kun tia via menso vi ankoraŭ ne divenis. Mi ne rifuzu al vi mian konfidon, eĉ se ĝi malutilos al mi. La ŝlosilon de mia konduto vi trovos en mia karaktero bedaŭrinde tro senrigora. Meze de malvirtuloj, mi imitis ilin kaj eĉ fieris ilin superi. Ĉi tie same logite de l’ekzemplo de viaj virtoj mi provis imiti vin, tamen ne esperante vin egali. Nu ! mian hodiaŭan faron vi eble mallaŭdus se vi konus la veran motivon ! (Vi vidas, bela amikino, kiel proksima de la vero mi estis). Ne al mi tiuj mizeruloj ŝuldas la ricevitan helpon. Per tiu ŝajna bonfaro, mi nur celis aspekti plaĉa antaŭ viaj okuloj. Mi estis nur la senvalora pastro de adorata diaĵo.


Tiam ŝi volis interrompi min, sed mi ne lasis al ŝi la tempon :


En tiu nuna momento, mi aldonis, nur pro malkuraĝo mi ellasas mian sekreton, ĉar mi jam promesis al mi prisilenti kaj omaĝi al viaj virtoj kaj ĉarmoj nur per pura kaj eterne kaŝita submetiĝo. Sed mi estas nekapabla mensogi ; nun kiam mi staras antaŭ senpekulino, mi ne puninde malsinceru. Ne pensu, ke mi ofendas vin per ia krimeca espero. Malfeliĉa mi estos, tion mi scias. Sed mia sufero estos al mi kara ; ĝi pruvos al mi la eksceson de mia amo ; ĉe viaj piedoj, antaŭ via koro, mi demetos mian doloron. Tie mi ĉerpos novan forton por nova sufero ; tie mi trovos vian kompaton kaj mian konsolon en ĝi. Ho vi mia adorata ! aŭskultu, kompatu, helpu min !


Tiam mi genuiĝis antaŭ ŝi, premante ŝiajn manojn inter la miaj ; sed ŝi ektiris ilin por kaŝi siajn okulojn, ekplorante kun senespera esprimo : Ha ! malfeliĉa mi ! Feliĉe mi tiel arde aktoris, ke ploris ankaŭ mi, kaj repreninte ŝiajn manojn mi banis ilin per miaj larmoj. Tia zorgo ja necesis, ĉar ŝi estis tiel okupata de sia doloro, ke ŝi ne konstatus la mian sen tiu rimedo. Cetere tiel mi havis la avantaĝon de daŭra observado al tiu ĉarma vizaĝo, pli bela pro la potenca allogo de plorado. Ŝi tiom varmigis mian kapon kaj ŝancelis mian memregon, ke malfacile mi evitis tuj profiti la okazon.


Kiel malfortaj ni estas ! Kiel potencaj la cirkonstancoj ! Eĉ mi, en forgeso de miaj projektoj, riskis perdi per tro frua triumfo la ĉarmojn de longa konkero kaj la detalojn de malfacila venko. Sub premo de junula deziro, la venkonto de sinjorino de Turvelo riskis kroni sian klopodon per tia sengusta sukceso : nur unu virino plua. Ha ne ! Ŝi cedu, sed rezistinte ; ŝi kapitulacu, sed batalinte ; ŝi frandu la senton de sia malforto kaj devige konfesu sian falon. Nur hontinda ŝtelĉasisto embuske mortigas surprizitan cervon ; fiera ĉasisto senkaŝe perfortas ĝin. Mia projekto estas admirinda, ĉu ne ? Nu, mi eble nun estus bedaŭranta mian mispaŝon ; feliĉa hazardo venis apogi mian prudenton.


Ni aŭdas bruon ; iu alvenas. S-ino de Turvelo timante ekstaras, prenas kandelingon kaj iras for. Tuj kiam mi estas certa, ke temas nur pri servisto, mi sekvas ŝin. Post apenaŭ kelkaj paŝoj, mi aŭdas ŝin rapidigi sian iradon, ĉu pro rekono de mi, ĉu pro alia timo nepreciza ; kaj ŝi eniras, aŭ pli ĝuste sin ĵetas en sian ĉambron. Mi aliras, sed ŝi jam ŝlosis malantaŭ si. Mi tute ne frapis ; tio estus al ŝi okazo de tro facila rezisto. Mi havis la simplan kaj prosperan ideon rigardi tra la seruro : l’amindan virinon mi vidis, kun vangoj malsekaj de ploro ; surplanke genue ŝi staris, preĝante kun arda fervoro [1]. Kiun diaĵon ŝi aŭdacas alvoki ? Ĉu ekzistas iu dio sufiĉe potenca kontraŭ amo ? Vane ŝi nun petas eksteran helpon : ŝia sorto kuŝas en miaj manoj.


Opiniante, ke ne en unu tago elkreskis Kartago [2], mi retiriĝis al mia ĉambro kaj komencis skribi al vi. Mi esperis revidi ŝin ĉe la vespermanĝo, sed ŝi sciigis, ke pro malsaneto ŝi enlitas. Sinjorino de Rozmondo volis aliri ŝin, sed la lerta malsana pretekstis kapdoloron por rifuzi la viziton. Vi komprenas, ke post la manĝo la vesperumo estis mallonga : ankaŭ mi havis mian kapdoloron. Retiriĝinte, mi skribis al ŝi longan leteron, riproĉante ŝian rigoron, kaj mi enlitiĝis, pensante sendi ĝin morgaŭ matene. Mi malbone dormis, kiel vi konstatas per la dato de tiu mia letero. Ellitiĝinte, mi relegis mian epistolon, kaj trovis ĝin neperfekta : mi montris pli da ardo, ol da amo kaj pli da ĉagreno, ol da aflikto. Mi refaru ĝin, sed en pli kvieta humoro.


Mi ekvidas la tagiĝon kaj esperas, ke ĝia malvarmeto alportos al mi dormemon. Mi tuj enlitiĝos, kaj kia ajn estu la regpovo de tiu virino, mi promesas, ke mi ne plene okupiĝos pri ŝi, kaj konservos sufiĉan tempon por multe pensi pri vi. Adiaŭ, bela amikino.


El... la 21an de Aŭgusto, je la kvara matene.


[1Traduka omaĝo al Zamenhof (NdT)

[2Alia sama omaĝo tra la Proverbaro (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio