Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 025a


De vicgrafo de Valmono al markizino Mertejo


Jen la prihieraŭa raporto.


Je la dekunua mi aliris sinjorinon de Rozmondo ; en ŝia ĉeesto mi povis viziti la pseŭdan malsanan, ankoraŭ enlitan. Lacegaj aperis ŝiaj okuloj ; mi esperas, ke ŝi dormis tiel malbone, kiel mi. Mi kaptis iun momenton, kiam sinjorino de Rozmondo estis for, por transdoni mian leteron ; ŝi malakceptis ĝin, sed mi lasis ĝin sur la lito, kaj haste alproksimigis la seĝon de mia olda onklino, kiu volis sidi apud sia kara filino ; do tiu ĉi nepre devis kaŝi la koverton por eviti skandalon. Mallerte ŝi aludis pri probabla febreto. Laŭdante miajn medicinajn konojn, sinjorino de Rozmondo petis, ke mi palpu ŝian pulson. Mia bela do havis la duoblan ĉagrenon etendi sian brakon al mi kaj antaŭvidi sian mensogeton malkovrota. Mi tiam premis ŝian manon en unu mia, dum mi per la alia karesis ŝian grasetan kaj freŝan brakon ; la maliceta persono tute ne reagis kaj mi konsekvence diris, lasante ŝin : "forestas eĉ la plej eta emocio." Mi opiniis, ke ŝiaj okuloj tutcerte severas ; por ŝin puni, mi ne rigardis ŝin. Post tempo, ŝi diris, ke ŝi deziras ekstari, kaj ni foriris. Ŝi venis vespermanĝi, kun malgaja mieno, dirante, ke ŝi ne promenos ; maniero por sciigi, ke mi ne havos okazon de konversacio kun ŝi. Mi sentis, ke tiam mi devas vespiri kaj ĵeti suferantan rigardon ; sendube ŝi antaŭvidis tion, ĉar nur en tiu momento mi povis renkonti ŝiajn okulojn. Kvankam virta, ŝi ankaŭ kapablas virinecajn ruzetojn. Mi aranĝis la eblon de demando, ĉu ŝi bonvolas instrui min pri mia sorto kaj iom mire mi aŭdis la respondon : Jes, sinjoro, mi skribis al vi. Mi urĝe deziris ricevi tiun leteron ; sed ĉu ankoraŭ pro ruzo, ĉu pro mallerto aŭ timemo, ŝi transdonis ĝin nur vespere antaŭ sia retiriĝo. Mi kunsendas ĝin kun la malneto de la mia ; legu kaj juĝu, kiel aŭdace ŝi malvere asertas, ke ŝi ne sentas amon ; mi certas pri la malo ; poste ŝi riproĉos, ke mi malfidelas al ŝi ; sed antaŭe, ŝi ne hezitas mensogi al mi ! Vidu bela amikino, kiel la plej lerta viro apenaŭ kapablas egali la plej senartifikan virinon. Mi tamen devos ŝajnigi, ke mi kredas tiun babilaĉon, kaj elmontri senesperiĝon por valorigi ŝian rolon de virtulino ! Ĉu mia venĝo kontraŭ tia fifaro ne estas rajto ?.... Ha ! paciencon... Sed adiaŭ. Mi devas ankoraŭ multon skribi.


Nu, leginte ĝin, resendu la leteron de tiu senkora ; ŝi eble poste konsideros kara tiun bagatelon ; mi volas disponi pri ĝi.


Mi nenion diru pri knabino Volanĝo ; ni priparolos tion tuj en la unua tago de nia revido.


El la kastelo de... la 22an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio