Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 026a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Certe, sinjoro, vi havus neniun leteron de mi, sen mia malsaĝa hieraŭa sinteno, kiu nun neprigas klarigon. Ja mi konfesas, ke mi ploris ; ke tiujn du vortojn, kiujn vi tiel zorge kolektis, eble eliris el mia buŝo. Vi ĉion rimarkis, larmojn kaj dirojn, do mi ĉion klarigu.


Ĉar mi kutime vekas nur virtajn sentojn, aŭdas nur nehontigajn parolojn, sekve priĝuas sekurecon, kiun mi malhumile kredas meritita, mi kapablas nek kaŝi nek kontraŭi miajn impresojn. Miro kaj embaraso pro via ago ; timo mia en situacio, kiu neniam devus okazi ; eble ankaŭ la netolerebla penso, ke vi konfuzas min kun la virinoj malestimataj de vi, kaj ke vi traktas min tiel nedece kiel ilin ; ĉiuj tiuj kaŭzoj kune fluigis miajn larmojn kaj igis min diri, ke mi estas malfeliĉa. Tiun esprimon, kiun vi trovas tiel forta, estus ankoraŭ nesufiĉa, se miaj ploroj kaj paroloj havus alian motivon, se anstataŭ malaprobi, mi konsentus al ofendaj sentoj viaj.


Sed sinjoro, mi estas for de tiu danĝero ; se ne, mi fuĝus cent mejlojn for de vi, mi priplorus en dezerto la malfeliĉon de via renkonto. Malgraŭ mia certeco, ke neniam mi amos vin, mi eble eĉ devus sekvi la konsilojn de miaj geamikoj kaj ne toleri vian apudecon.


Mia sola eraro estis kredi, ke vi respektos virinon virtan, kiu nur volis reciproke konsideri vin tia, kiu nur volis trakti vin kun justeco, eĉ defendi vin. Dume, vi malhonorigis min per viaj krimaj deziroj. Min vi ja ne konas, sinjoro ; se vi konus min, vi ne farus pravigon el via malpravo. Ke vi diris al mi paroladon neaŭdindan, tute ne rajtigas vin skribi leteron nelegindan ; kaj plie vi aŭdacas peti, ke mi diktu viajn parolojn kaj gvidu vian sintenon ! Nu, sinjoro, silenton kaj forgeson mi konsilas al vi ; obeu, kaj mian indulgon vi plenrajte akiros ; mi eble eĉ estos al vi dankema... Sed mi ne prenu tonon petan kontraŭ persono, kiu ne respektis min ; mi ne fidu al tiu, kiu troprofitis mian neriproĉindecon. Vi devigas min timi, eble malami vin ; tion mi tute ne celis ; mi konsideris vin nur la nevo de mia plej respektinda amikino ; mi levis la voĉon de amikeco kontraŭ la famo akuzanta vin. Vi ĉion detruis, kaj antaŭvideble konsentos nenion ripari.


Resume, sinjoro, mi deklaras, ke ofendas min via sento kaj malhonorigas min via konfeso ; sen viaparta silento « kiun mi rajtas esperi, eĉ postuli » mi anstataŭ respondi, devontigos min poreterne malaperi el via ĉeesto. Kun mia letero mi resendas la vian ; mi esperas, ke vi reciproke resendos ĉi tiun, ke nenio restu de evento bedaŭrinda, kies ekzisto devus neniiĝi. Mi estas kun honoro, via...


El... la 21an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio