Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 027a


De Cecilo Volanĝo al markizino de Mertejo


Dio ! kiel vi bonas al mi, sinjorino ! kiel vi sentis, ke estos pli facile por mi skribi, ol paroli ! ja malfacilaj estas al mi paroloj ; sed vi estas mia amikino, ĉu ne ? mia tiel bona amikino ! Mi do provos kuraĝi ; mi tiom bezonas vin kaj viajn konsilojn ! Ja en aflikto mi estas ; al mi ŝajnas, ke ĉiuj divenas mian pensadon ; precipe kiam li ĉeestas, mi tuj ruĝiĝas, kiam oni rigardas min. Hieraŭ vi vidis min plori : mi volis paroli al vi, sed io malhelpis min, mi ne scias kial ; kiam vi demandis min, miaj larmoj malgraŭvole ekfluis. Mi kapablis eĉ ne unu vorton. Sen via ĉeesto, Panjo ekvidus tion : kio okazus al mi tiam ? Jen kiel pasas mia vivo, precipe de kvar tagoj !


Tiun tagon, jes sinjorino, mi konfesu, tiun tagon kavaliro Dansnio skribis al mi. Mi asertas, ke kiam mi trovis lian leteron, mi ne sciis, pri kio temas. Tamen mi ne mensogu : mi ja sentis multe da plezuro, legante ĝin ; vidu, mi preferus afliktiĝi dum mia tuta vivo, ol ne esti ricevinta tiun leteron. Sed mi ja sciis, ke mi ne devas tion konsenti ; male kredu, ke mi diris al li mian ĉagrenon pro lia sendo. Li respondis, ke li ne povis malhelpi sin, kaj tion mi ne pridubas. Mi komence ne volis respondi, sed ne povis rezisti. Ho ! mi skribis nur unu fojon, kaj grandparte por peti, ke li ĉesu ; tamen li daŭrigas ; ĉar mi ne respondas, li malgajas ; mi bone vidas tion, kaj tio pliigas mian aflikton ; mi ne plu scias, kion fari nek kiel elturniĝi ; kiom kompatinda mi estas !


Diru, mi petas, sinjorino : ĉu estus malbone respondi al li de tempo al tempo ? nur ĝis li sufiĉe regos sin por ĉesi ? Tiam ni povos reveni al nia antaŭa rilato. Se tio daŭros, mi ne scias, kio okazos al mi. Legante lian lastan leteron, kiom mi senĉese ploris ! Mi estas certa, ke se mi ankoraŭ ne respondos, ni ambaŭ multe afliktiĝos.


Mi kunsendos lian leteron, aŭ kopion, ke vi juĝu ; vi ja vidos, ke li petas nenion malbonan. Tamen se vi trovos, ke mi ne devas, mi promesas, ke mi malhelpos min skribi ; sed mi opinias, ke vi pensos kiel mi, ke en tio estas nenia malbono.


Mi profitu la okazon por fari alian demandon, sinjorino. Oni diris al mi, ke malbone estas enamiĝi. Sed kial ? La kaŭzo de mia demando estas, ke kavaliro Dansnio male asertas, ke preskaŭ ĉiu persono amas iun. Se tio veras, mi ne vidas, kial mi estus la sola kiu ne rajtus. Aŭ ĉu nur fraŭlinoj ne devas ? Mi aŭdis Panjon diri, ke S­ino D... amas S­ron M... kaj ŝi ne montris malŝatemon al ili ; tamen mi certas, ke ŝi kolerus kontraŭ mi, se ŝi divenus mian amikemon al s-ro Dansnio. Kiel infanon Panjo plu konsideras min ; neniel ŝi instruas min. Mi pensis, ke ŝi eligis min el la monaĥinejo por edzinigi min ; sed nun ŝajnas al mi, ke mi eraris. Cetere mi tute ne interesiĝas je tio, sciu ; tamen vi estas intima amikino de Panjo kaj eble konas ŝian intencon ; ĉikaze mi esperas, ke vi konsentos informi min.


Jen tro longa letero, sinjorino ; sed ĉar vi konsentis al skribado mia, mi profitas por ĉion konfesi, kaj fidas je via amiksento.


Mi havas la honoron vin saluti.


El Parizo, la 23an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio