De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo
Nu, fraŭlino, vi plu rifuzas respondi ! Nenio povas vin cedigi kaj ĉiu tago forpasas por mi en vana espero ! Kian amikecon vi konsentas inter ni ? ĝi eĉ ne kapablas sentigi al vi mian suferon ; ĝi lasas vin malvarma kaj kvieta, dum ardas en mi neestingebla fajro ; ne nur vian fidon, sed eĉ vian kompaton ĝi ne kapablas veki ! Do vi nenion faras por mildigi la doloron de via suferanta amiko ! Li petas nur unu vorton, kaj vi ĝin rifuzas kaj volas, ke li kontentiĝu per sento tiel malforta, ke vi eĉ rifuzas ripete aserti ĝian ekziston !
Vi hieraŭ diris, ke vi ne volas esti maldankema : ha ! kredu min, fraŭlino, kompensi amon per amikeco, tio estas ne nur ŝajnigi dankemon, sed tio estas timi eĉ montri tiun ŝajnon. Nu, mi ne plu parolu pri sento nur teda al vi, nur seninteresa al vi ; mi enŝlosu ĝin en mia koro, ĝis mi kapablos neniigi ĝin. Tio estos peniga klopodo ; mi sentas, ke mi bezonos mian tutan forton, devos uzi ĉiajn rimedojn : la plej kruela estos la daŭra pensado, ke via animo estas nesentema. Mi provos viziti vin malpli ofte, kaj jam estas serĉanta akcepteblan pretekston.
Ha ! perdi la mildan kutimon vidi vin ĉiutage ! Tion mi eterne bedaŭros ! Senfina malfeliĉo mia estos la rekompenso de tiu plej milda amo kaj tio estos via plenvola verko ! Mi sentas, ke neniam mi retrovos la feliĉon, kiun mi hodiaŭ perdas ; vi sola estis destinita al mia koro ; kun kia ĝojo, mi ĵurus vivi nur por vi ! Sed vi rifuzas respondi ; via silento klarigas, ke ankaŭ via koro mutas ; tio estas samtempe la plej certa pruvo de via indiferento kaj la plej kruela maniero esprimi ĝin.
Adiaŭ, fraŭlino ; mi jam ne aŭdacas esperi respondon ; amo sendus ĝin kun ĝojo, amikeco kun plezuro kaj eĉ kompato kun komplezo ; sed egale fremdaj al via koro estas komplezo, amikeco kaj amo.
El Parizo, la 23an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.