Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 032a


De sinjorino de Volanĝo al prezidant-edzino de Turvelo


Vi do deziras, sinjorino, ke mi kredu je la virto de s-ro de Valmono ! Mi konfesas, ke mi ne kapablas konsenti ; estas al mi tiel malfacile konsideri lin virta laŭ unu sola raporto via, kiel taksi malvirta agnoskitan honestulon je la unua misfaro. Perfekta la homaro ne estas, tiel en bono, kiel en malbono. Fiulo havas kelkajn virtojn, kiel bonulo kelkajn malvirtojn. Tiun veron ni taksu des pli kredinda, ke ĝi pravigas nian indulgon, tiel al la bonulo, kiun ĝi detenas de memfiero, kiel al la maliculo, kiun ĝi ŝirmas kontraŭ malespero. Sed vi eble opinias, ke ĝuste nun mi tute mispraktikas la indulgon, kiun mi predikas ; la kaŭzo estas, ke ĝi fariĝas danĝera, se ĝi samniveligas la virtulon kaj la fiulon.


Mi ne aŭdacos detale ekzameni la motivaron de s-ro de Valmono ; mi konsente kredas ĝin laŭdinda, kiel lian agon ; ĉu tamen li ne pasigis sian vivon trudante konsternon, skandalon kaj malhonoron al honestaj familioj ? Eble aŭskultu la voĉon de la kompatindulo helpita de li ; sed tio ne surdigu vin al la krioj de cent antaŭaj viktimoj. Eĉ se li nur estus, kiel vi diras, ekzemplo de la danĝero de misrilatoj, ĉu li tamen ne restas mem unu el tiuj danĝeroj ? Vi kredas lin kapabla je reveno al virto ; nu bone ; ni supozu tiun miraklon okazinta. Ĉu lia restanta misfamo ne devus gvidi vian sintenon ? Nur Dio rajtas absolvi post pento, ĉar Dio legas en koroj ; sed ni, homoj, povas juĝi nur laŭ agoj. Neniu misfarinto perdinta l’ estimon de la homoj, rajtas riproĉi pri ilia sekva malfido, kiu faras tiun estimon tiel malfacile retrovebla. Precipe pripensu, juna amikino, ke kelkfoje sufiĉas, por perdi publikan bonfamon, ke oni ŝajnigas konsideri ĝin negrava. Unue la homoj pensas, ke tiu ne facilanime forlasas bonan famon, kiu rajtas je ĝi ; poste, ke tiu baldaŭ stumblos, kiu ne plu firme tenas tian sekuran manrelon. Tia taksus vin la bona societo, se vi amike rilatus kun s-ro de Valmono, eĉ plej senpeke.


Timigite de via tre varma pledo favore lin, mi urĝe antaŭrezistas viajn argumentojn. Vi citas sinjorinon de Mertejo, al kiu oni pardonis ŝian amikiĝon kun li ; vi krome rimarkigas, ke mi akceptas lin hejmen ; vi diras, ke tute ne forpelata de honestuloj, li estas akceptata, eĉ petata, de la tiel nomita bonedukita mondumo. Ĉion mi certe kapablas rebati.


Sinjorino de Mertejo, certe tre estiminda, havas unu solan mison : ŝi tro fidas siajn proprajn fortojn ; lerta rajdanto, ŝi ŝatas galopi inter rokoj kaj abismoj, pravigata nur de sia sukcesa kondukado ; laŭdinda, ŝi tamen ne estas imitinda ; ŝi mem tion konfesas kaj konsentas. Kun sperto kaj tempopaso, ŝi pli rigoras ; mi senhezite asertas, ke ŝi samopinius kun mi.


Rilate min, mi ne kapablas pravigi mian akceptadon de s-ro Valmono pli, ol aliaj personoj. Ke oni lin ja ĉie akceptas, tio estas unu el tiuj mil nelogikaĵoj regantaj la societon ; dum nia tuta vivo, kiel vi scias, ni tiujn erarojn rimarkas, prilamentas kaj tamen akceptas. El granda familio, riĉega, mondume tre plaĉa, s-ro de Valmont frue komprenis, ke por alte rangi en tiu societo, sufiĉas egale lerte laŭdi kaj primoki. Neniu superas lin en tiu duobla talento ; per unu li plaĉas, per la alia li timigas. Oni ne estimas, sed tamen flatas lin. Tiel li regas, en societo pli singarda, ol kuraĝa, kiu preferas lin timi, ol alfronti.


Sed nek sinjorino de Mertejo mem, nek iu ajn alia virino aŭdacus restadi preskaŭ intime kun tia viro en kampara kastelo. Vin, la plej prudentan, la plej modestan el ni, trafis tia nekredebla senpripensaÏo ; pardonu la vorton : amiksento naskis ĝin. Mia bela amikino, via virto mem perfidas vin, pro ĝia falsa sekureco. Pripensu : juĝos vin frivoluloj, kiuj ne kredos je virto, ne posedata de ili mem ; kaj juĝos vin maliculoj, kiuj afektos ne kredi je ĝi, por puni vin, ĉar vi tamen virta estas. Konsideru, ke vi estas faranta aŭdacon, kiun eĉ kelkaj viroj ne riskus. Inter junuloj, s-ro Valmono jam tro misfamiĝis kiel orakolo ; tamen la plej prudentaj el ili preferas ne ŝajni tro intimaj kun li, dum vi tion ne timas ! Ha ! mi petegas, revenu... se ne pro mia rezonado, revenu pro nia amikeco ; pro ĝi mi insistas ; ĝi nepre sukcesu konvinki vin. Vi trovas mian peton severa : mi arde deziras, ke ĝi estu senutila ; sed prefere vi riproĉu pro troa amiksento, ol vi lamentu pro troa senzorgo.


El... la 24an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio