Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 034a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Vi belege parolas, bela amikino mia ; sed kial vi tiel klopodas pruvi tion, kion ĉiuj scias ? Parolo pli ol skribado faciligas progreson en amo ; jen laŭ mi la tuta resumo de via letero. Kompreneble ! Tio estas aboco en arto de delogado. Mi tamen rimarku, ke vi konsentas nur unu escepton al tiu principo, kiu fakte entenas du. Al senspertaj junulinoj, kiuj skribas pro timemo kaj kapitulacas pro nescio, indas aldoni la intelektulinojn, allasantajn sin al skribado pro memŝato ; tiu vantemo kondukos ilin en kaptilon. Ekzemple mi ja certas, ke grafino de B...kiu senhezite respondis al mia unua letero, tiam ne havis pli da amo al mi, ol mi al ŝi ; ŝi kredis nur trafi okazon brili je sia avantaĝo.


Kio ajn estas, advokato rebatus al vi, ke tiu principo ne konvenas al mia afero, ĉar male al via supozo, mi ne povas elekti inter skribi kaj paroli. Depost l’ afero de la 19a de Aŭgusto, firma en sia defenda sinteno tiu senkompata virino evitas renkonti min, kun lerteco superanta mian ruzon. Se tio daŭros, mi vere devos serioze pristudi la retrovon de mia avantaĝo ; nenian malvenkon mi toleros kontraŭ ŝi. Eĉ miaj leteroj kaŭzas militeton ; ne nur ŝi ne respondas, sed ŝi eĉ rifuzas ricevi ilin. Ĉiu postulas novan ruzon, kiu ne ĉiufoje sukcesas.


Vi memoras, kiel facile mi transdonis la unuan ; la dua ne postulis pli da zorgo : petite redoni ŝian propran leteron, mi anstataŭe transdonis la mian ; ŝi suspektis nenion. Sed pro la kolereto de la trompo, pro kaprico aŭ eĉ pro virto (fine mi eble devos kredi je ĝi !) ŝi obstine rifuzis la trian. Sekve mi tiam poste kaŭzis al ŝi embarason, kiu, laŭ mia espero, pune korektos ŝin por la estonto.


Mi ne miris pri ŝia rifuzo de mia letero, kiun mi simple prezentis al ŝi. Tio signifus ian konsenton, kaj mi antaŭvidis pli longan rezistadon. Post tiu provo, farita por ne preterpasi l’ okazon, mi metis mian skribon en koverton, kaj elektante la tempon de ŝia tualeto, pro la ĉeesto de s-ino de Rozmondo kaj de la ĉambristino, mi sendis ĝin pere de mia servisto, ordonante al li diri, ke temas pri "la petita dokumento". Mi prave divenis, ke pro la skandalo de eventuala malakcepto ŝi ne povos rifuzi. Mia akravida ambasadoro, komisiita observi ŝian mienon, vidis nur iom da ruĝiĝo kaj pli da embaraso, ol da kolero.


Mi do ĝojis, esperante ke ŝi konservos mian leteron, aŭ ke ŝi troviĝos sola kun mi por ĝin redoni, tiel okazigante eblecon de interparolo. Sed proksimume unu horon poste, iu servisto ŝia eniris mian ĉambron, transdonante el sia mastrino pakon aliforman, ol la mia, kun ŝia tiel ŝatata skribmaniero sur la koverto. Mi haste malfermas : mia letero ! ne malsigelita, sed duige faldita. Mi atribuas tiun diablecan ruzon al la timo, ke mi estos malpli skrupula ol ŝi, rilate skandalon.


Vi konas min ; mi ne bezonas pentri mian koleron ; mi tamen devis retrovi mian memregon kaj inventi novan rimedon. Jen la sola trovita.


Ĉiumatene servisto iras al la poŝtejo, je tri kvaronoj de mejlo, por preni la leterojn, uzante keston similan al kvestujo, kies unuan ŝlosilon havas la poŝtestro kaj la duan s-ino de Rozmondo. Ĉiu laŭplaĉe enmetas siajn leterojn ; oni vespere portas ilin al la poŝtejo kaj matene prenas la alvenintajn. Ĉiuj servistoj, domaj aŭ fremdaj, sinsekve plenumas tiun taskon. Ne estis la vico de la mia, sed li proponis sin, pretekste ke li havas ion farotan apude.


Mi verkis mian leteron, ŝanĝante mian skribon sur la koverto, kaj taŭge imitante la stampon de Diĵono. Mi elektis ĉi tiun urbon, ĉar mi trovis pli amuze skribi el la sama loko, kiel la edzo, kiam mi postulas la samajn favorojn ; cetere ankaŭ ĉar ŝi la tutan tagon ripetis sian deziron ricevi leterojn el Diĵono. Ŝajnis al mi prave kontentigi ŝin.


Post tiu antaŭzorgo, estis facile aldoni tiun leteron al la aliaj. Tiu elturno havis plie la avantaĝon, ke mi ĉeestis la ricevadon, ĉar oni ĉi tie kutimas kuniĝi por matenmanĝi kaj atendi la ricevon de la leteroj, antaŭ ol disiĝi. Fine alvenis tiuj korespondaĵoj.


Sinjorino de Rozmondo malfermis la skatolon. "Jen el Diĵono" ŝi diris, donante la leteron al sinjorino de Turvelo. "Ne estas la skribo de mia edzo", la bela respondis per maltrankvila voĉo, kaj vigle rompis la sigelon. Unuavide ŝi komprenis, kaj aperis tia ŝanĝego sur ŝia vizaĝo, ke sinjorino de Rozmondo rimarkis ĝin kaj diris :


— Kio okazas ?


Ankaŭ mi proksimiĝis, dirante :


— Ĉu tiu letero estas tiel terura ?


La timema piulino ne aŭdacis levi la okulojn kaj por eliri el embaraso silente ŝajnigis tralegi, kvankam ŝi apenaŭ kapablis. Mi ĝuadis ŝian konfuzon, kaj por mia plezuro iom incitis ŝin :


— Via pli trankvila mieno esperigas, ke tiu letero kaŭzas al vi pli da miro, ol da sufero.


Tiam la kolero inspiris ŝin pli bone, ol prudento farus :


— Ĝi entenas ofendojn al mi, kaj mi miras, ke oni aŭdacis ilin skribi.


— Kiu do aŭdacis tion ? interrompis s-ino de Rozmondo.


— Subskribita ĝi ne estas, respondis la bela incitita ; sed kaj la leteron kaj l’ aŭtoron mi egale malestimas. Oni bonvolu de nun ne plu elvoki ĝin.


Tion dirinte, ŝi disŝiris l’ aŭdacan sendaĵon, ŝovis la pecojn en sian poŝon, ekstaris kaj eliris.


Malgraŭ tiu kolero, mia letero tamen trafis ŝin ; mi certas, ke pro scivolo ŝi komplete legis ĝin.


Estus tro longe pridetali la reston de la tago. Mi aldonas la malneton de miaj du leteroj, ke vi estu tiel informita, kiel mi. Vi alkutimiĝu al deĉifrado de miaj malnetoj, se vi deziras koni mian korespondadon : mi rifuzas morti pro enuo, rekopiante ĝin. Adiaŭ, mia bela amikino.


El...la 25an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio