Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 033a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Ĉar vi timas sukcesi, kara vicgrafo, ĉar via projekto estas armiĝi kontraŭ vi mem, ĉar vi preferas batali, ol venki, kion mi aldiru ? Via konduto ja estas ĉefverko de singardo ; se ne, ĝi povus esti kulmino de stulteco ; por diri la veron, mi timas, ke vi iluziiĝas.


Mi ne riproĉas, ke vi ne profitis la momenton ; unuflanke, ne evidentas, ke gi alvenis ; aliflanke, mi sufiĉe scias, ke malgraŭ la onidiroj, netrafitan okazon oni retrovas ; male tro rapida alpaŝo estas definitiva fuŝado.


Sed via eraro inda de lernanto estas, ke vi ne hezitis skribi. Nun mi vete asertas, ke oni ne povas antaŭvidi, kien tiu letero kondukos vin. Ĉu eble vi esperas pruvi al tiu virino, ke ŝi devas cedi ? Cedo estas rezulto de sento, ne de demonstrado ; por atingi ĝin, vi mildigu ŝian koron, kaj ne prirezonu ŝian menson ; cetere je kio utilus perletera mildigo de ŝia koro, se vi ne ĉeestus por profiti ĝin ? Eĉ se viaj belaj frazoj vekus amebrion, ĉu vi aroge kredus ĝin sufiĉe potenca por konduki ŝin al konsento ? Ĉu tuja posta rezonado ne retenus ŝin ? Pensu do pri la tempo necesa por skribi leteron, por portigi ĝin ; poste imagu, ĉu rigora piulino konsentos dum sufiĉe longa tempo al faro, kiun ŝi senĉese strebas rifuzi. Tia letero povas sukcesi ĉe junulinoj, kiuj skribas mi amas vin, ne sciante, ke ili tiel konfesas mi cedas. Sed la virta kaj kontestema sinjorino de Turvelo ŝajne bonege konas la signifon de vortoj. Tiel, malgraŭ via avantaĝo super ŝi en via konversacio, ŝi venkas vin en sia letero. Plie, sciu : pro la nura kaŭzo, ke oni disputas, oni ne konsentas cedi ; oni serĉadas pravigojn kaj sekve ilin trovas kaj diras ; poste oni algluiĝas al ili, ne tiom pro ilia valideco, kiom pro onia rifuzo al opiniŝanĝo.


Plie, mi miras, ke vi ne rimarkis tion : nenio estas en amo pli malfacila, ol skribi ion, kion nia koro fakte ne sentas. Mi intencas diri : skribi kun verŝajneco. La samajn vortojn oni uzas, sed ne taŭge ordigas ; aŭ, pli trafe dirite, oni ĝuste ordigas ilin, sed tio malprosperas. Relegu vian leteron ; en ĝi regas ordo perfidanta vin je ĉiu frazo. Mi konsentas, ke via prezidant-edzino estas tro sensperta por ekvidi tion : sed tamen la rezulto malbonas. Tio estas la plejofta misflanko de romanoj ; l’ aŭtoro sin skurĝas por varmiĝi, sed la leganto restas malvarma. Heloizo [1] estas la sola escepto ; tio laŭ mi pruvas, malgraŭ la talento de la verkinto, ke ĝia fundo estas reala. Kiam oni parolas, estas malsama afero ; pro kutima ekzercado la voĉo fariĝas sentema ; facilaj larmoj estas gravaj helpantoj : ili kredigas mildeco la okulan esprimon de deziro ; fine la nelogiko de la paroloj pli facile donas tiun impreson de malordo kaj konfuzo, kiu estas la vera elokventeco de amo ; precipe la ĉeesto de l’ amato malhelpas nian rezonadon kaj nin kondukas al cedo.


Ŝi petas, ke vi ne plu skribu : kredu min, vicgrafo, profite obeu por ripari vian mispaŝon, kaj atendu la okazon paroli. Sciu, tiu virino estas pli rezistema, ol mi imagis. Ŝi bone defendas sin ; nur perfidas ŝin la longo de ŝia letero kaj en la lasta frazo la preteksto, kiun ŝi donas al vi, por nova renkonto.


Io tamen ŝajnas kuraĝiga por via estonta sukceso : ŝi uzas tro da fortoj por rezisti kontraŭ viaj vortoj ; ne plu restos sufiĉe al ŝi kontraŭ viaj agoj.
Mi ĉi-kune resendas viajn du leterojn ; se vi konsentos al prudento, ili estos la lastaj ĝis la sukceso. Se la horo ne estus tiel malfrua, mi parolus pri la rapidaj progresoj de knabino Volanĝo, kiuj tre kontentigas min. Mi kredas, ke mi atingos la celon antaŭ vi ; tio feliĉigu vin. Por ĉi-vespere, adiaŭ.


El... la 24an de Aŭgusto 17**.


[1Juliino aŭ la Nova Heloizo, de J-J. Rousseau (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio