Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 040a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Al mia senkompatulino ne sufiĉas rifuzi respondi, eĉ akcepti miajn leterojn : nun ŝi volas deturni miajn okulojn, postulante mian foriron. Ankoraŭ pli granda surprizo por vi : al tia rigoro mi konsentas. Vi certe tuj riproĉos min. Nu, mi kaptis la okazon obei, pro du motivoj : unue, ĉar kiu ordonas, tiu partoprenas ; due, ĉar tiu iluzia aŭtoritato, kiun ni ŝajne konsentas al virinoj, estas unu el la plej efikaj kaptiloj kontraŭ ili. Cetere ŝia lerteco, por eviti izolan kunestadon kun mi, fariĝis danĝera kaj mi nepre devis eltiriĝi : pro mia necesa silento en publiko pri mia amo, estis risko, ke ŝi kutimiĝos tiel restadi senemocia kune kun mi ; vi scias, kiom malfacile estas eliri el tia situacio.


Cetere vi divenas, ke mi ne senkondiĉe obeis ; mi eĉ metis konsenton fakte neakcepteblan, tiel por laŭplaĉe lojali aŭ malfideli al mia vorto, kiel por daŭrigi skriban aŭ parolan interrilaton, nun kiam mia bela kontentas pri mi kaj bezonas, ke mi kontentos pri ŝi. Krome mi estas sufiĉe lerta por eltiri kompenson de mia eventuala rezigno al ŝia cetere neatingebla pretendo.

Praviginte miajn farojn per tiu longa antaŭklarigado, mi komencas la kronikon de la du lastaj tagoj, al kiu mi pruve aldonos kopion de ŝia letero kaj de mia respondo. Konsentu, ke malofte historiistoj estas tiel precizaj, kiel mi.


Vi memoras la antaŭhieraŭan efikon de mia matena letero el Diĵono ; la resto de la tago estis ŝtormeca. La bela piulino aperis nur ĉe la vespermanĝo, kun preteksto de forta kapdoloro, envere celanta kaŝi unu el tiuj plej akraj virinaj malkontentoj. Ŝia vizaĝa esprimo estis tute alia ; ŝia mildeco, kiun vi konas, ŝanĝiĝis al ribelema mieno donanta al ŝi novan ĉarmon. Mi ja promesas al mi uzi tiun kapablon en la estonto kaj kelkfoje ŝanĝi tiun amantinon mildan en amantinon ribeleman.


Mi antaŭvidis tedan posttagmezon ; evite al tiu enuo, mi pretekstis skribotajn leterojn kaj retiriĝis en mian ĉambron. Mi revenis ĉirkaŭ la sesa ; sinjorino de Rosemonde proponis promenadon ; ĉiuj konsentis ; sed ĉe la enkaleŝiĝo, la ŝajna malsanulino, per diableca elturniĝo, eble por venĝe puni mian posttagmezan foreston, siavice asertis pliiĝon de sia doloro kaj senkompate lasis min izola kun mia maljuna onklino. Eble miaj malbenoj kontraŭ tiu diablino sukcesis : ĉe nia reveno ŝi jam estis en lito.


Ĉe la morgaŭa matenmanĝo, ŝi fariĝis tute alia virino. Revenis ŝia natura mildeco, kaj mi opiniis min pardonita. Tuj post la manĝofino, la milda persono leviĝis kun laca mieno kaj eniris la parkon ; kiel vi imagas, mi sekvis ŝin, kaj alpaŝinte diris :


- Kial tiu promenada deziro ?
- Mi multe skribis, ĉi-matene, kaj mia kapo iom malviglas.
- Ĉu mi estas sufiĉe feliĉa, por kulpi pri tia laco ?
- Ja al vi mi skribis, ŝi respondis, sed mi hezitas doni la leteron. Ĝi entenas peton, kaj vi ne kutimigis min esperi pri la sukceso de miaj petoj.
- Ha ! mi ĵuras, ke se eblas...
- Nenio pli facila, ŝi interrompis ; vi jam devus ĝin konsenti pro ĝia pravo ; sed mi pretas akcepti vian konsenton kiel korfavoron. Tiel dirinte, ŝi prezentis sian leteron ; ĝin prenante, mi ankaŭ prenis ŝian manon, kiun ŝi retiris, sed sen kolero, pli ĝene, ol lerte.
- La varmo estas pli arda, ol mi imagis, ni revenu, ŝi diris, kaj reprenis la vojon al kastelo.


Mi vane klopodis persvadi ŝin daŭrigi la promenadon, kaj la timo, ke oni povas nin observi, limigis min al sengesta elokvento. Ŝi nenion aldiris, kaj mi komprenis, ke tiu ŝajna promenado estis nur preteksto por transdoni la leteron. Ŝi reiris al sia ĉambro tuj poste, kaj mi same faris por legi la skribaĵon. Vi bonvolu fari same, kaj legi ankaŭ mian respondon, antaŭ ol daŭrigi...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio