Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 042a


De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo


Kvankam severega estas, sinjorino, via kondiĉaro, mi ne malkonsentas pri ĝi. Mi sentas, ke estus neeble al mi kontraŭi plej etan deziron vian. Cedinte pri tiu punkto, mi aŭdacas esperi, ke viavice vi permesos al mi kelke da petoj, multe pli facile konsenteblaj, ol la via, sed kiujn mi tamen volas atingi nur per mia tuta submetiĝo al via ordono.


La unua, al kiu vi pro justeco certe konsentos, estas nomi miajn akuzintojn ; ili tiom malutilas al mi, ke mi rajtas koni ilin ; la alia, kiun mi esperas de via indulgo, estas konsenti, ke mi kelkfoje prezentos al vi la omaĝon de mia amo, kiu de nun plene meritos vian tutan kompaton.


Pripensu, sinjorino, ke mi senhezite obeas vin, eĉ rekte kontraŭ mia propra feliĉo, ĉar mi persvadiĝis, ke vi forpelas min nur por ŝpari al vi la neeviteble malagrablan vidon de la viktimo de via maljusteco.


Konsentu, sinjorino, ke vi malpli timas la onidirojn de societo — tro respektema al vi por aŭdaci misjuĝi vin — ol la ĉeeston de viro, kiun vi pli facile povas puni, ol riproĉi. Vi forpelas min kiel malriĉulon, kiun oni evitas por ne devi almoze helpi lin.


Sed dum mia foresto pliigos mian turmentadon, ĉe kiu alia ol vi, mi povos lamenti ? De kiu alia persono povos mi esperi konsolon, kiu fariĝos tiel necesa ? Ĉu ĝin rifuzos vi, kiu mem kaŭzas mian suferon ?


Sendube vi ankaŭ ne miros, ke antaŭ ol foriri, mi nepre volas pravigi apud vi la senton, kiun vi inspiris. Cetere la kuraĝon por malaperi mi trovos nur aŭdante ties ordonon el via propra buŝo.


Tio duoble motivigas mian peton pri mallonga interparolo. Vane estus provi perleteran interrilaton : oni skribas volumojn da korespondado kaj ne kapablas klarigi tion, kion kvaronhoro da konversacio tuj komprenigas. Vi facile trovos taŭgan tempeton, ĉar malgraŭ mia deziro de obeo mi rememorigas, ke sinjorino de Rozmondo konas mian projekton de restado apud ŝi dum parto de l’ aŭtuno ; mi almenaŭ devos atendi iun ajn leteron por povi preteksti, ke iu afero postulas mian foriron.


Adiaŭ, sinjorino ; neniam tiu lasta vorto estis pli dolore skribata de mi, ol en la momento, kiam ĝi antaŭanoncas nian disiĝon. Se vi povus imagi, kiom suferiga estas al mi tiu ideo, vi estus kompatema pro l’ obeo mia. Almenaŭ ricevu kun pli da indulgo la omaĝon de amo nedubinde milda kaj respektema.


El... la 26an de Aŭgusto 17**.



Sekvo de la letero 40a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Nun ni rezonu, bela amikino. Vi sentas, kiel mi, ke la skrupulema, la senpeka sinjorino de Turvelo ne povas konsenti pri mia unua peto, kaj perfidi la konfidon de siaj amikinoj, nomante mian akuzinton ; tiel, ĉion promesinte je tiu kondiĉo, mi devontigis min je nenio. Sed vi ankaŭ sentas, ke tiu rifuzo fariĝos por mi preteksto por atingi mian finan celon ; per mia foriro, mi gajnas la eblon regule korespondi kun ŝi laŭ ŝia propra konsento ; cetere mi kalkulas je malmulto mian petitan rendevuon, kies celo nur estas prepari ŝin al akceptado de aliaj renkontoj, kiam ili estos vere utilaj.


Unu sola informo restas sciota antaŭ mia foriro : kiu estas mia malutilanto apud ŝi ? Mi antaŭopinias, ke temas pri ŝia pedanta edzo. Tion mi ŝatus ; la edza malamikeco ardigas la deziron de amanto ; krome, tio faciligus mian klopodon : post ŝia konsento pri skribado, kiu do jam estus ia trompo kontraŭ li, mi havus nenion plu por timi de tiu edzo.


Sed eble la malamiko estas intima konfidenculino ; mi nepre tiam devos ilin intermalamikigi ; sed tiucele antaŭ ĉio mi devas scii.


Hieraŭ mi opiniis, ke mi tuj sukcesos ; sed tiu virino nenion faras kiel la aliaj. Ni estis vizitantaj ŝin en ŝia ĉambro, kiam oni anoncis la manĝon. Ŝi estis finanta sian tualetadon, rapidante kaj senkulpiĝante. Tiam mi ekvidis la ŝlosilon lasitan sur la pordeto de ŝia skribomeblo. Mi ankaŭ scias, ke ŝi same lasas tiun de sia ĉambro. Mi havis tion en la kapo ĉetable, dum mi aŭdis ŝian ĉambristinon malsupreniri. Tuja decido : mi ŝajnigas nazosangadon, eliras kaj fluge kuras al la ŝranketo. Sed mi trovas ĉiujn tirkestojn malŝlositaj kaj malplenaj. Tamen oni ne havas la okazon bruligi paperaĵojn en tiu sezono. Kion ŝi faras el la ofte ricevataj leteroj ? Mi nenion preterlasis ; ĉio estis alirebla, sed mi vane ĉion esploris ; mi devis konsenti, ke ŝian altvaloran korespondaĵon ŝi konservas en siaj poŝoj.


Kiel elpreni ĝin ? de hieraŭ mi vane serĉas rimedon, en nevenkebla deziro. Mi bedaŭras, ke mi ne havas la talenton de elpoŝa ŝtelisto. Ĉu oni ne devus instrui ĝin al intrigemaj viroj ? Ĉu ne estus plaĉe elpoŝigi leteron aŭ portreton de rivalo, aŭ kompromitan dokumenton el la vesto de prudulino ? Niaj gepatroj ne zorgas pri nia edukado. Malgraŭ mia senĉesa cerbumado, mi nekapabla pri eltrovo nur konstatas mian senrimedan mallertecon.


Do mi revenis tablen en akra ĉagreno, nur iom mildigata far la intereso de mia bela piulino al mia ŝajnigita malsaneto. Mi trafe profitis la okazon por aserti, ke de kelka tempo mi suferas kirlon de konfuzoj, kiuj ŝancelas mian farton. Ĉar ŝi estas persvadita, ke ŝi mem kaŭzis tion, ĉu ŝi ne devus sincere zorgi pri ilia mildigo ? Sed kvankam pia, malkompatema ŝi estas ; ŝi rifuzas ĉian aman almozon ; do tiu rifuzo miaopinie pravigas mian intencon de ŝtelado. Sed adiaŭ ; babilante kun vi, mi nur havas tiujn malbenitajn leterojn en la kapo.


El... la 27an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio