De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono
Kial, sinjoro, vi klopodas malpliigi mian dankemon al vi ? Kial vi nur duone konsentas obei min ? Kial vi kvazaŭ marĉande rifuzas honeste agi ? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi aprezas la koston de via cedo ? Vi postulas ne nur multon, sed ankaŭ neeblaĵon. Amikoj ja informis min pri vi, sed nur bonintence ; eĉ se ili eraris, ilia celo estis laŭdinda ; kompense vi proponas, ke mi, dankeme al tiu helpa intenco, malsekretu pri ilia nomo ! Mi jam malpravis, konfesinte al vi ilian averton ; vi nun tre akre sentigas tion al mi. Tiu mia simpla naivaĵo en societaj rilatoj fariĝus stultaĵo kondukonta min al fiago, se mi cedus al via postulo. Mi alvokas vin mem, vian propran honestecon : ĉu vi kredis min kapabla je tia faro ? Ĉu vi ne malpravis, proponante ĝin ? Jes, sen ia dubo. Mi estas certa, ke post pripenso, vi rezignos je tiu postulo via.
Via alia peto : korespondado inter ni, ne estas pli facile konsentebla ; se vi havas justan animon, vi ne protestos kontraŭ mi. Mi ne volas ofendi vin, sed pro via famo — almenaŭ parte meritita, laŭ via propra konsento — kiu honesta virino povus konfesi korespondadon kun vi ? kaj kiu honesta virino decidiĝus al faro, kiun ŝi sentas kaŝinda ?
Se mi almenaŭ estus certa, ke viaj leteroj estus neniam riproĉindaj ! se ilia ricevo ne kulpigus min mem je mia propra rigardo ! Tiam eble la deziro pruvi, ke min gvidas ne malamo sed prudento, helpus min pasi preter tiuj gravegaj konsideroj, kaj konsentigus min al tiu troa cedo mia : kelka akceptado de okazaj leteroj viaj. Se tion vi deziras tiel forte, kiel vi diras, vi pro dankemo al tiu mia nuna koncedo, facile submetiĝos al la sola kondiĉo, laŭ kiu mi povus konsenti : via foriro senprokrasta.
Permesu al mi rimarkigi, ke vi ĉi-matene ricevis leteron, kaj ne profitis la okazon por anonci vian promesitan foriron al s-ino de Rozmondo. Mi esperas, ke nun vi plenumos vian promeson. Mi precipe esperas, ke vi ne prokrastos tiun plenumon ĝis la interparolo, kiun vi petas de mi : pri tia interparolo mi nepre malkonsentas. Mi fine esperas, ke se vi ne cedos al mia ordono, kiun vi asertas necesa por obei, vi almenaŭ cedos al mia peto, kiun mi nun rediras. Adiaŭ, sinjoro.
El... la 27an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.