Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 044a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Partoprenu mian ĝojon, bela amikino mia : mi estas amata, mi triumfis super tiu ribela koro ! Vane ĝi ankoraŭ sekretas ; mia sukcesa lerto senvualigis ĝin. Dank’al mia diligento, mi scias ĉion, kio interesas min ; ekde la nokto, de la feliĉa hieraŭa nokto, mi retrovas mian etoson ; mi revivas ; mi malkovris duoblan misteron : amo al mi kaj perfido kontraŭ mi ; pri amo mi ĝuos kaj kontraŭ perfido mi venĝos ; mi flugos de plezuro al plezuro. Tiu sola ideo vekas tian entuziasmon, ke mi malfacile regas min ; tamen memregon mi bezonas, por orde rakonti al vi la eventojn. Mi provu.
Hieraŭ, tuj post mia skribado al vi, mi ricevis leteron de mia anĝela piulino. Mi ĝin kunsendas ; vi vidos, ke ŝi kiel eble plej lerte laŭ sia kapablo, donas la eblon de korespondado, tamen urĝante mian foriron. Mi sentas, ke mi ne povas pli longe tion prokrasti sen risko de malutilo al mia entrepreno.


Tamen, en turmento pro la deziro koni ŝian avertinton kontraŭ mi, mi estis ankoraŭ necerta pri mia estonta konduto. Mi provis subaĉeti ŝian servistinon, ke ŝi vespere transdonu al mi la entenon de la poŝo de sia mastrino, relokante ĝin matene, vekante nenian suspekton. Sed eĉ kontraŭ dek luidoroj por tiu serveto, tiu afektulino, timema aŭ skrupula, lasis sin konvinki nek de mia elokvento nek de mia mono. Mi ankoraŭ estis admonanta ŝin, kiam aŭdiĝis la sonorilo por la vespermanĝo. Mi devis rezigni, kontraŭ la promeso de sekreto, promeso ne multe fidinda, kiel vi mem certe opinias.


Neniam mi estis pli kolera ; mi kompromitiĝis, kaj la tutan vesperon remaĉis tiun mian mispaŝon.


Maltrankvila en mia ĉambro, mi poste vokis mian serviston, ke li, kiel sukcesa amanto de tiu servistino atingu, ke tiu knabino plenigu mian peton, aŭ almenaŭ sekretu pri ĝi ; sed li, kutime optimisma, faris al mi tiun respondon, kies profundo mirigis min :


— Via sinjora moŝto certe scias pli bone ol mi, ke kuŝi kun knabino nur signifas agrabli al ŝi ; sed inter ĝuigi kaj obeigi inon, ofte granda estas la distanco.


La saĝo de l’ fripono kelkfoje min timigas [1].


Li pludiris :


— Mi tiom pli malfidas ĉi tiun, ke laŭ mia opinio, ŝi jam aliloke havas amanton, kaj mi ŝuldas mian sukceson nur al ŝia soleco en la kamparo ; sen mia sindono al via servo, sinjoro, mi certe nur unu fojon jam kuŝus kun ŝi.


(Vera trezoro, tiu knabo !).


— Pri la sekreto, li aldonis, ne utilas, ke ni havu ŝian promeson, ĉar ŝi riskos nenion, rompante ĝin ; male, reparoli pri ĝi estus nur montri ĝian gravecon, kaj instigi ŝin plaĉi al sia mastrino malkovrante ĝin.


Ju pli pravis liaj pripensoj, des pli kreskis mia embaraso. Sed ĉar mi bezonis lin, mi lasis la friponon plu klaĉi. Li klarigis, ke nur simpla vando disigas la ĉambron de la servistino kaj tiun de la mastrino ; do por eviti ĉian suspektan bruon, ili nokte kuniĝas en lia dormejo. Tuj fulmis plano en mia kapo ; li konsentis, ĝi sukcesis.


Mi atendis la duan matene kiel interkonsentite, kaj aliris lian ĉambron kandel¹-en-mane, laŭ la preteksto de plurfoja vana sonorila alvokado. Mia komplico brile rolis sceneton de surprizo, konfuziĝo kaj pardonpeto ; mi finis ĝin sendante lin al varmigado de akvo, kiun mi ŝajnigis bezoni, dum la skrupula ĉambristino estis des pli hontema, ke la fiulo, perfektigante mian taktikon, lasis ŝin en tuta senvesteco, kiun la sezona varmego eble klarigis sed tamen ne senkulpigis.


Komprenante, ke ju pli humiligita, des pli komplezema ŝi estos, mi toleris nek restariĝon nek revestiĝon ; ordoninte al mia servisto, ke li atendu min en mia ĉambro, mi eksidis apud ŝi sur la lito jam en granda senordo, kaj komencis mian palavron. Mi bezonis konservi mian superon al ŝi, kaj do gardis memregon indan eĉ de la Scipiona ĉasto [2] ; permesante al mi nenian plej etan misgeston, kiun tamen ŝia junaĝa beleco kaj la cirkonstanco povus esperigi al ŝi. Mi afere diskutis kun ŝi tiel kviete, kiel kun advokato !


Mia postulo estis, ke kontraŭ mia silento, morgaŭ je la sama horo nokta, ŝi prezentos la entenon de la poŝo de sia mastrino.


— Cetere, mi aldonis, mi proponis al vi dek luidorojn ; tio ankoraŭ valoras nun ; mi ne volas trouzi la situacion.


Ŝi konsentis pri ĉio, kiel vi imagas.


Sed ĉe mia retiriĝo mi ekvidis, ke mia servisto erare prenis mian kandelingon anstataŭ sian. Tio donis al mi ideon de amuziĝo. Mi petis ŝin akompane prilumi la vojon al mia ĉambro ; ŝi volis antaŭe almenaŭ parte revestiĝi, sed mi rebatis, ke post tiu evento ŝi povas senpudore rilati kun mi, kaj ŝi vole-nevole devis konsenti al tiu ludo kaj tia antaŭdefili [3], ĝis fine mi transdonis ŝin al ŝia milda amanto, permesante al la feliĉa paro reveni por kompensi la perditan tempon.


La mian mi pasigis dormante ; tuj post mia vekiĝo mi foriris al ĉasado preskaŭ la tutan tagon ; bela preteksto por ne respondi al mia bela amatino antaŭ la esplorado de ŝiaj leteroj, ebla nur la sekvontan nokton.


Je mia reveno, ŝi akceptis min malvarme, verŝajne iom ĉagrenita de mia nehasto por profiti la mallongan restantan tempon, tiom pli, ke ŝi skribis leteron pli mildan. Mi tion deduktas, ĉar ŝi iom akre respondis al sinjorino de Rozmondo plendetanta pri tiu longa foresto :


— Ha ! ni ne riproĉu al sinjoro de Valmono la solan plezuron ĝueblan por li ĉi tie.


Mi kontraŭplendis tiun maljustaĵon, profitante la okazon por aserti, ke mi tiom pli ŝatas la ĉeeston de la sinjorinoj, ke mi pro tio prokrastas la skribadon de grava letero. Mi pludiris, ke ne dorminte dum pluraj noktoj, mi volis provi, ĉu la laco realportus dormemon ; kaj miaj rigardoj sufiĉe elokventis pri la temo de mia letero kaj pri la kaŭzo de mia sendormo. Mi zorge prezentadis, dum la tuta vespero, melankolian mildecon kun sufiĉe bona sukceso, kaŝante mian senpaciencon ekscii la obstinan sekreton. Fine ni disiĝis, kaj post iom da tempo la fidela ĉambristino alportis la interkonsentitan prezon de mia diskreteco.


Tiun liveritan trezoron mi esploris kun mia zorgo konata de vi, ĉar mi devis poste nepre reordigi ĉion. Mi unue trafis du leterojn de l¹ edzo, kun nedigestebla detalaro pri procesoj kaj deklamaĉoj pri edza amo ; mi ĉion pacience legis : eĉ ne unu vorto pri mi. Mi malŝate reordigis ilin, sed pli kontentige trovis la pecojn de mia fama Diĵona letero zorge regluitaj. Feliĉe min trafis la kaprico relegi ĝin ; imagu mian ĝojon, kiam mi ekvidis la tre netan spuron de larmoj de mia adorinda piulino. Mi konfesu, ke mi cedis al junula impulso, kaj kisis tiun leteron kun impeto, pri kiu mi opiniis min ne plu kapabla. Daŭrigante, mi sinsekve retrovis ĉiujn miajn leterojn laŭ-date ordigitajn ; kaj, plej agrable, la unuan — kiun mi opiniis resendita — fidele rekopiita de ŝia mano, en trema kaj misa skribado, kiu sen ia dubo atestas la konfuzon de ŝia koro dum tiu tasko.


Ĝis tiam amo tute okupis min ; sed baldaŭ furiozo anstataŭis ĝin. Kiu, laŭ vi, volas ruinigi min ĉe tiu adorata virino ? Kiun furion vi supozas sufiĉe malica por teksi tian fifaron ? Nu, vi konas ŝin : estas via parencino, via amikino, sinjorino de Volanĝo. Vi ne imagus, kian teksaĵon da diraĉoj brodis pri mi tiu infera megero. Ŝi, nur ŝi konfuzis la trankvilon de tiu anĝelo ; pro ŝiaj konsiloj kaj malicaj avertoj mi estas devigata foriri ; al ŝi mi estas oferita. Ha ! nepre mi delogos ŝian filinon ; sed tio ne sufiĉos, mi pereigos ĉi-lastan ; ĉar la aĝo de tiu malbeninda olda virino êstas ŝirmo kontraŭ mi, mi trafos ŝin tra ŝia amata filino !


Ŝi do volas, ke mi revenu Parizen ! Ŝi devigas min ! Nu, mi revenos ; sed ŝi ĝemados pro tiu reveno. Mi bedaŭras, ke Dansnio estas la protagonisto de tiu aventuro ; li estas fundamente honesta, tio ĝenos nin ; tamen li enamiĝis, kaj mi ofte renkontas lin ; ni eble profitos tion. Nu, en mia kolero, mi forgesas rakonti al vi la hodiaŭajn eventojn. Jen.


Tiun matenon mi revidis mian senteman piulinon. Neniam mi trovis ŝin tiel bela. Estis antaŭvideble : la plej glora tempo de virina efekto, la sola en kiu ŝi povas krei tiun ebrion de l’ animo, ĉiam aludata sed malofte sentata, estas kiam ni certas pri ŝia amo, sed ne pri ŝia cedo ; precize tia estis mia kazo. Eble ankaŭ la ideo, ke mi ne plu havos la plezuron vidi ŝin, estis unu kaŭzo de tiu plibeliĝo. Fine, je l’ alveno de la leteraro, mi ricevis vian leteron de la 27a ; dum ĝia legado, mi ankoraŭ hezitis, ĉu plenumi mian promeson ; sed min trafis la rigardo de mia bela : neeblis rifuzi.


Mi do anoncis mian foriron. Post tempo, sinjorino de Rozmondo nin lasis solaj ; nur kvar paŝoj disigis nin ; sed tiam la timema ekstaris kun terura mieno :


— Lasu min, sinjoro, lasu min, pro Dio lasu min !


Tiu fervora peto, perfidanta ŝian emocion, pliardigis min. Jam mi staris kontraŭ ŝi, premante ŝiajn manojn kortuŝe kunmetitajn, kiam malamika demono revenigis sinjorinon de Rozmondo. La piulino, kun ja pravaj motivoj de timo, profitis tion por retiriĝi.


Mi tamen por akompano prezentis mian brakon, kiun ŝi akceptis ; pro tiu bonaŭgura mildeco, kiun ŝi delonge ne montris, mi rekomencis mian lamenton, provante premi ŝian manon. Ŝi volis retiri ĝin, sed je mia insisto konsentete rezignis, tamen respondante nek al mia gesto nek al mia diro. Je ŝia pordo, mi volis antaŭforire kisi tiun manon. Ŝi komence vigle defendis sin, sed fariĝis mallerta kaj malforta je mia "Pensu, ke mi foriras". Tuj post la kiso, ŝia mano retrovis la forton retiriĝi, kaj la bela eniris sian ĉambron, kie enestis ŝia ĉambristino. Jen la fino de mia rakonto.


Ĉar mi antaŭvidas, ke morgaŭ vi vizitados la marŝal-edzinon de... al kiu mi certe ne akompanos vin ; ĉar mi ankaŭ konjektas, ke ĉe nia unua revido ni havos multajn aferojn por trakti, interalie pri knabino Volanĝo, kiun mi ne forgesas, mi decidis antaŭsendi tiun leteron ; kvankam tre longan, mi ĝin sigelos nur ĉe la poŝta foriro, ĉar en la nuna situacio ĉio povas dependi de okazo, kaj mi vin forlasas por iri gvati ĝin.


P.S. Je la oka vespere :


Nenio nova ; neniu plej eta momento de alireblo ; eĉ male zorga evitado. Tamen almenaŭ tiom da malgajo, kiom permesas deco. Alia evento, eble ne senutila : sinjorino de Rozmondo petis min inviti sinjorinon de Volanĝo al kelkatempa kampara restado en ŝia kastelo.


Adiaŭ, bela amikino ; ĝis morgaŭ aŭ plej malfrue ĝis postmorgaŭ.


El... la 28an de Aŭgusto 17**.


[1En Metromanio, de Piron, epoka teatroverkisto (NdT)

[2Laŭ Tito Livio, Scipiono Afrika redonis virga kaptitan junulinon (NdT)

[3Kiel Jessica, en la Negocisto de Venecio :
"Ĉu prikandeli mian honton ?" [2, 6]. Tiun promenadetan scenon, troveblan en la manuskripto, la aŭtoro forigis el la eldono, probable timante akuzon de pornografio. Pli ol du jarcentojn poste, mi opinias, ke legantoj rajtas je ĝi (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio