De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo
Ankoraŭ hodiaŭ mi ne vidos vin, bela amikino ; jen miaj motivoj, kiujn vi akceptu, mi petas, kun indulgo.
Hieraŭ, anstataŭ direkte reveni, mi haltis ĉe grafino de... kies kastelo troviĝis apud mia vojo. Mi petis de ŝi vespermanĝon kaj alvenis Parizon nur ĉirkaŭ la sepa, kaj aliris la Operejon, kie mi esperis renkonti vin.
Post la fino, mi vizitis miajn konatinojn en la aktorejo, kaj retrovis mian eksamikinon Emilio meze de multaj ĉeestantoj, viroj kaj virinoj, kiujn ŝi jam invitis al vespermanĝo en P... Apenaŭ alveninte, mi estis ĉiesaplaŭde petita partopreni ; malalta dikventrulo, vera protagonisto de la festo, ankaŭ invitis min per fuŝfranca ĵargono el Nederlando, kaj mi konsentis.
Survoje mi eksciis, ke la vizitota domo estas la rekompenso al Emilio por ŝia konsento favore al tiu groteskulo, kaj ke tiu vespermanĝo estos kvazaŭ nuptofesteno. La barelulo ne povis kaŝi sian ĝojon pro la ĝuota feliĉo ; li montris tian kontenton, ke tio donis al mi la emon konfuzi ĝin ; kaj tion mi sukcesis.
La sola malfacilo estis konvinki Emilion, nedecidema pro la riĉeco de la domposedanto. Ŝi tamen konsentis, post kelka hezito, al mia projekto plenigi tiun bierujon per vino, tiel igante lin senpova por la tuta nokto.
Nia alta takso de Nederlandana drinkokapablo pelis nin al ĉiaj elpruvitaj rimedoj. Ni tiel bone sukcesis, ke jam ĉe la deserto li ne kapablis pluteni sian glason ; sed Emilio kaj mi senhalte drinkigis lin. Fine li falis subtablen, en tia stato, ke li ne malebriiĝos antaŭ semajnopaso. Ni do decidis resendi lin al Parizo ; ĉar li ne konservis sian veturilon, ni portigis lin en la mian, kaj mi restis ĉe lia loko. La ĉeestantaro komplimentis nin kaj retiriĝis, lasante min estro de l’ batalkampo. Pro tiu agrablaĵo, kaj eble ankaŭ pro mia longa retiriĝo, mi trovis Emilion tiel dezirinda, ke mi promesis al ŝi restadi ĝis la renaskiĝo de la Nederlandano.
Tiu mia komplezo al ŝi estas kompenso por ŝia ĵusa helpo : ŝi rolis kiel skribotablo dum leterskribado al mia bela piulino ; mi trovis amuza la sendon de letero el la lito, preskaŭ el la brakoj de la knabino, kun nura interrompo por kompleta malfidelaĵo. Tiun leteron, en kiu mi precize indikas miajn faron kaj sintenon, Emilio legis, kaj freneze ridis ; mi esperas, ke ankaŭ vi priridos.
Ĉar tiu letero estas stampota de Parizo, mi sendas ĝin malfermita al vi. Bonvolu ĝin legi, sigeli, kaj portigi al la poŝtejo. Tamen ne uzu vian sigelon, nek aman ŝildeton ; nur ian ajn markon. Adiaŭ, mia bela amikino.
Adiaŭ, tre bela sinjorino. Mi esperas de nia baldaŭa brakumado plezuron kapablan plene ĵaluzigi vian kavaliron.
P.S. Mi malfermas mian leteron : mi decidigis Emilion vizitadi la Italan Teatron ; mi profitos tiun tempon por aliri vin. Mi alvenos plej malfrue je la sesa ; se tio konvenos al vi, ni poste iros je la sepa al s-ino de Volanĝo. Mi dece ne prokrastu transdoni la inviton far s-ino de Rozmondo ; plie mi ĝoje revidos knabinon Volanĝo.
El P... la 30an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.