Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 048a


De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo


(Stampita de Parizo)


Post ŝtormeca nokto, dum kiu mi ne fermis okulojn, post senĉesa agitado de voranta ardo, post tuta disfalo de ĉiuj fortoj de mia animo, mi venas, sinjorino, peti ĉe vi trankvilon ege bezonatan, kvankam ĝin mi ne ankoraŭ esperas ĝui. Ja mia situacio, dum mi skribas, plene konigas al mi la nerezisteblan potencon de amo ; mi apenaŭ konservas sufiĉe da memrego por iom ordigi miajn pensojn ; jam mi antaŭvidas, ke tiun leteron mi devos interrompi antaŭ ĝia fino. Nu ! ĉu mi ne rajtas esperi, ke mian nunan konfuzon vi iam partoprenos ? Mi tamen aŭdacas pensi, ke se vi bone konus ĝin, vi ne tute indiferentus. Kredu min, sinjorino, la frida kvieteco, la dormo de l’ animo, kiu similas morton, ne vekas feliĉon ; nur la viglaj pasioj tion povas ; malgraŭ la turmentoj, kiujn mi suferas pro vi, mi certe prave asertas, ke en la nuna tempo mi estas pli feliĉa, ol vi. Vane pezas sur min via malesperiga rigoro ; mi tamen eskape tute allasas min al amo kaj forgesas en ĝia deliro la seneliron, kien vi emas peli min. Mi volas tiel venĝi kontraŭ la ekzilo, al kiu vi min kondamnis. Neniam mi havis tiom da plezuro, skribante al vi ; neniam mi sentis en tiu faro emocion tiel mildan kaj tamen tiel viglan. Ĉio ŝajnas pliigi mian fajron : l’ aero, kiun mi spiras, estas plena de volupto ; eĉ la tablo, sur kiu mi skribas, por la unua fojo konsekrita al tia uzo, iĝas por mi l’ altaro sankta de l’ amo. Ĉar sur ĝi mi skribis la ĵuron de eterna amo al vi, ĝi do plibeliĝos antaŭ miaj okuloj ! Pardonu, mi petegas, la konfuzon de mia ardo. Mi eble devus malpli allasi min al sensaj tumultoj, kiujn vi ne dividas. Sed nun mi devas forlasi vin dum tempo, por kvietigi ebriiĝon senhalte kreskantan, kaj min venkantan.


Mi revenas al vi, sinjorino, certe kun la sama kutima diligento. Tamen mian senton de feliĉo nun anstataŭas konscio de kruela manko. Sed kial paroli pri miaj sentoj, kiam mi vane provas vin konvinki ? Post tiom da senĉesaj klopodoj memfido kaj kuraĝo samtempe forlasas min. Ju pli intense mi memoras la plezurojn de amo, des pli akre mi sentas la bedaŭron de ties manko. Mi vidas saveblecon nur en via kompatemo nun ege bezonata kaj tamen apenaŭ esperata de via korfavoro ! Sed restas mia amo plej malofenda, plej respektema ; eĉ plej rigora virtulino ne devus timi ĝin ; sed mi ĉesu plilonge priskribi mian suferon. Certa ke vi, ties kaŭzo, ne partoprenas ĝin, mi ne trouzu vian komplezon ; ĝuste tion mi farus, se mi plu pentrus mian aflikton. Mi nur aŭdacas petegi respondon de vi ; neniam pridubu la sincerecon de miaj sentoj.


Skribita el P... datita : El Parizo, la 30an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio