Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 050a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Ĉu do tiel, sinjoro, vi plenumas la kondiĉon, laŭ kiu mi konsentis ricevi kelkajn viajn leterojn ? Ĉu sen memriproĉo mi povas akcepti ilin, se vi senĉese parolas pri sento kontraŭa al ĉiuj miaj devoj, kaj al kiu mi ĉiel ne allasus min, eĉ se mi rajtus ?


Cetere se mi bezonus novajn motivojn por konservi mian savigan timon, mi certe povus trovi ilin en via lasta letero. Ĉar en la momento mem, kiam vi opinias apologii pri amo, ĉu vi male ne montras ties timindajn ŝtormojn ? Kiu dezirus feliĉon je kosto de prudentoperdo kaj nedaŭran plezuron je kosto de sekvonta bedaŭro, se ne de rimorso ?


Kvankam via kutimiĝo al tiu danĝera deliro certe malakrigas por vi ties efikon, vi mem konsentas, ke ĝi ofte superas vin, kaj vi la unua plendas pri via sekva konfuzo ; do kian teruran konsternon ĝi kaŭzus en koro naiva kaj sentema, ankoraŭ pli sklavigita pro la grandaj oferoj postulataj ?


Vi kredas, sinjoro, aŭ ŝajnas kredi, ke amo kondukas al feliĉo ; male mi estas tiel persvadita, ke ĝi malfeliĉigus min, ke mi volus neniam aŭdi ĝian nomon. Al mi ŝajnas, ke nur paroli pri ĝi malserenigas min ; do, tiel meminkline kiel laŭdeve mi petas vin ekde nun silenti pri amo.


Cetere al tiu peto vi certe nun ja facile povas konsenti. Post via reveno en Parizon, vi trovos sufiĉe da okazoj por forgesi senton, kiun eble naskis nur via kutimo okupiĝi pri tiaj aferoj, kaj kiun kreskigis nur la nenifaro de vivo en kamparo. Ĉu vi nun ne estas en tiu urbo, kie vi jam tiel indiferente vidis min ? Vi tie ne povas fari eĉ unu paŝon, ne renkontante vivantan ekzemplon de via ŝanĝemo ; vin ĉirkaŭas virinoj ĉiuj pli amindaj ol mi, kaj pli rajtohavaj je via intereso. Mi havas nek tiun vanecon riproĉatan al mia sekso, nek tiun falsan modestecon, kiu esence estas nur memfiero ; mi do sincere nun diras al vi, ke mi havas malmulte da ĉarmoj ; eĉ se mi posedus ĉiujn, ili ne sufiĉus por reteni vin. Do peti, ke vi forgesu min, estas nur peti tion, pri kio vi jam kutimas ; tion, kion vi certe farus post iom da tempo, eĉ se mi tiam dezirus la malon.


Tiu sola vero, ĉiam staranta antaŭ miaj okuloj, jam estus sufiĉe forta motivo por ne aŭskulti vin. Mil aliajn mi ankoraŭ havas ; sed rezignante longan diskutadon, mi ankoraŭfoje plupetas, ke vi jam ne parolu pri sento, kiun priaŭdi mi ne rajtas, kaj alrespondi mi eĉ malpli devas.


El... la 1an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio