sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO

Por starigo de internacia puntribunalo por juĝi la israelajn militkrimojn, ĉefe en Gazao.



Ĉar nianome estis subskribita la Ĉarto de UNO en 1945...


Ĉar nianome la plano por dispartigo de Palestino estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UNO en 1947...


Ĉar nianome estis subskribita la Ĝeneva Konvencio en 1949...


Ĉar neniu el la rezolucioj de UNO pri Palestino, ankaŭ akceptitaj nianome, estis plenumitaj de la israela Ŝtato kaj ke ĝi, de sia fondiĝo, daŭre perfortas nepunite kaj pli kaj pli cinike la principojn de UNO kaj la internaciajn konvenciojn.


Ni, mondcivitanoj, nun devas memorigi al la internacia komunumo ĝiajn devigojn !


Ni solene petas


ke la Ĝenerala Asembleo de UNO uzu sian povon krei duarangajn instituciojn por starigi taŭgan puntribunalon ( laŭ la modelo de tiuj kreitaj de la Sekureca Konsilantaro pri eksa Jugoslavio kaj Ruando) kaj juĝi la krimojn de Israelo en Palestino.


Ni tuj postulas :



 La ĉesigon de ĉiuj misagoj kontraŭ la palestina popolo kaj ĝian internacian protekton ;



 La kompletan ĉesigon de la ekonomia blokado en la Gazaa regiono ;



 La devigan plenumon de la rezolucioj de UNO pri Palestino kaj de la rekomendoj de la internacia juro, se necese sub la premo de internaciaj punoj : diplomatiaj, ekonomiaj kaj juraj. Israelo estas ŝtato kiel la aliaj, havanta la samajn rajtojn kaj devojn.


Aparte ni petas la ĉesigon de ĉiu kunlabora interkonsento kun la israela Ŝtato dum ĝi ne respektos la rezoluciojn de UNO.


Por subskribi iru tien : http://www.france-palestine.org/article11097.html

Sama rubriko :


puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon

puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj

puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco

puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo

puce La rajto de Israelo esti rasisma

puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

puce La naciismo en Palestino

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino

puce Demokratio, ne dispartigo

puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO

puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika




Supren