Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino
puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon
puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco
puce Demokratio, ne dispartigo
puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo
puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO
puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj
puce La naciismo en Palestino
puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika
puce La rajto de Israelo esti rasisma
puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo

Ankoraŭfoje pri laikeco (respondo de tri sennaciistoj al la ge-Weiss)


"La 80a Kongreso de SAT (…) insiste petas intervenon de UNO por rapide krei Palestinan Ŝtaton. Tio estas ununura solvo por starigi daŭran Pacon en Mez-Oriento".


… Jen kion la gek-doj Weiss intencas proponi por la fina deklaracio de nia venonta kongreso (vd. S-ulon n-ro 2, februaro 2007).


Ni tute ne kontraŭas la prezentadon de tiu mocio, tial ke ni esperas ke ĝi estigos interesan debaton inter la kongresanoj. Ni jam asertas, ke ni vigle esperas ĝian malakcepton kaj proponos tion. Kial ?


La multiĝado de naciŝtatoj : jen granda nuntempa historia tendenco, de almenaŭ unu jarcento kaj duono. Kiam regresis la grandaj historiaj imperioj, kontinentaj aŭ koloniaj, tiam naskiĝis naciŝtatoj pli kaj pli multnombraj. Tion ni klare vidis post la Unua Mondmilito (kun la disfalo de aŭstra-hungara kaj otomana imperioj) kaj post la Dua (kun la malkoloniada movado kaj pli freŝdate kun la disfalo de Sovetunio kaj Jugoslavio). Tiu naci-ŝtata multiĝo tiom severas, ke hodiaŭ ĝi finiĝas per tutmonda malordego, kaĉo, kiun ĉiuj ni bone konas.


La multnaciaj universalaj imperioj sin kredis centre de la mondo. Male al tio, la naci-ŝtatoj bone scias, ke en la internacia areno, ili devas alfronti aliajn naci-ŝtatojn, kies politiko estas tiom egoisma kiom ilia. Tiu ludo finiĝas, devige, per gajnantoj kaj perdantoj. Krome, por esti forta, naci-ŝtato bezonas kiel eble plej grandan homogenecon, etnan, religian. La dispartigo de la planedo en naci-ŝtatojn okazigis multajn etnajn purigadojn, kaj sekve parceligon de la homaro. La traktato de Laŭzano (1922), sekve de kiu Grekio kaj Turkio interŝanĝis ne nur teritoriojn sed ankaŭ popolojn, estas bonega ekzemplo de tiu historia tendenco, kiu favoras la militon de ĉiuj (naci-ŝtatoj) kontraŭ ĉiuj (aliaj).


Male al tiu granda dispartiga historia fenomeno, oni povas observi iun pli etan tendencon, kontraŭan. Tiu ĉi direktiĝas al pli grandaj politikaj entoj, ankaŭ pli diversaj, do al maldispeciĝo. Tion, oni povis observi al fondo de Sovetunio en 1917, aŭ al reunuiĝo de Germanio en 1990, ankoraŭ al konstruado de Eŭropa Unuiĝo… Ambaŭ eŭropan kaj palestinan problemojn, ni, sennaciuloj k.a. progresemuloj (sennaciistoj ankoraŭ pli), devas zorge observi ĉar ili transpasas la malnovan solvon de la naci-ŝtato.


Kiel sennaciistoj, ni tute ne povas, iel ajn, subteni la dispartigan historian movadon, kaj sekve la proponon de la ge-Weiss (kiu, envere, finiĝus per kreado, ne de moderna naci-ŝtato, sed de ia sudafrika "bantustano"). Tio estus kuraĝigi tiujn senfinajn militojn, tiujn civilizaciajn k.a. internaciajn koliziojn. Rilate Palestinon, ni firme subtenas la agadon de la asocio por ununura ŝtato en Palestino-Israelo, de kiu du el ni (Bresler kaj Kessous, respektive de juda kaj islama devenoj) aniĝas kaj kies antaŭparolon de statuto, ni reproduktas ĉi-poste.


Lucien Bresler (35474), Djémil Kessous (35360), Gary Mickle (35083)


N.B. Samkiel ĝia antaŭparolo (kiu sekvas), la jena tria artikolo de la statuto de tiu asocio klare montras ke tiu estonta ŝtato povos esti nur laika :


La justica kaj la jura sistemoj devas esti bazitaj sur la principo de apartigo de la religio disde la ŝtato. Tio implicas la abolon de ĉiuj religiaj tribunaloj kaj leĝoj, precipe en la kampo de la familia juro, la kreon de civilaj tribunaloj, la alprenon de familia juro, kiu respektas la principon de nediskriminacio, la kreon de civila registro kaj la establon de devige civila geedziĝo kun la ebleco de posta religia ceremonio.


ANTAŬPAROLOde la Asocio por Ununura Ŝtato en Palestino-Israelo


De pli ol duonjarcento, morto, sufero kaj detruo ruinigis teritorion de Palestino kiel ĝin difinis por la Brita Mandato la Konsilantaro de Ligo de Nacioj en 1922 (ĉi-poste : Palestino/Israelo).


La proponitaj solvoj por la konflikto en Palestino/Isrealo fiaskis, ĉar ili fondiĝis sur la dispartigo de tero, kiu ne povas esti dispartigata sen krei aliajn maljustecojn. La teritoria malgrandeco, la intermikso de loĝantaroj kaj iliaj interdependoj ekskluzivas la starigon de du ŝtatoj, kies religiaj apartenaĵoj kaŭzus neeviteteble diskriminaciojn kaj eternajn konfliktojn.


Konsiderante tiujn faktojn, la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo (ĉi-poste : la Asocio) estas konvinkita, ke kreo de ununura demokrata ŝtato estas la sola vivipova longedaŭra solvo de la konflikto. Starigo de unueca ŝtato en Palestino/Israelo efektiviĝus per la kunfandiĝo de ambaŭ leĝaj realaĵoj, ŝtato Israelo kaj Palestina Aŭtonoma Aŭtoritato, en unusola konstitucia kaj demokrata institucio, kiu certigus al ĉiuj siaj civitanoj egalajn rajtojn kaj devojn, sen ia ajn diskriminacio bazita sur la religio, sekso, nacieco, etneco aŭ lingvo. Poste, tiu ŝtato povus fariĝi la modelo kaj la kerno de pli granda politika ento inkluzivanta aliajn proksimorientajn kaj nordafrikajn landojn.


P.S. La asocion fondis Dr Sami Aldeeb, juristo, origine kristana palestinano kiu estas nuntempe svislandano. Ĝi arigas homojn de ĉiuj religioj aŭ ateistojn : ne nur israelanojn kaj palestinanojn sed ankaŭ eŭropanojn, kiuj venas de diversaj landoj, ankaŭ usonanojn kaj kanadanojn. Ni invitas niajn samideanojn aliĝi al tiu asocio kaj partopreni en ties debatoj. Ĉi sekve TTT-paĝo de la asocio (en kiu eblas legi la tutan statuton en la angla) kaj la adreso de ĝia forumo.


http://www.one-democratic-state.org/
one-democratic-state@yahoogroups.com


El Sennaciulo, marto 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio