sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)



Deklaro de la fama greka komponisto Mikis Teodorakis pri la
kontraŭkomunisma memorando de la Konsilio de Eŭropo


Ateno, 22a de decembro 2005.

Teodorakis en 2004


La Konsilio de
Eŭropo decidis
ŝanĝi la historion.
Tiu volas distordi
ĝin, konfuzigante
la agresantojn kun
iliaj viktimoj, la
heroojn kun la
krimuloj, la liberigintojn
kun la
konkerintoj, la komunistojn kun la nazioj.


Ĝi konsideras, ke la plej gravaj malamikoj
de la naziismo, tio estas, la komunistoj,
estas krimuloj, kaj eĉ egaligas ilin al la
nazioj ! Kaj ĝi maltrankvilas kaj protestas
nun ĉar, dum la nazioj estis kondamnitaj
de la internacia komunumo, nenio okazis
ankoraŭ al la komunistoj. Tial, oni
proponas fari tiun kondamnon dum la
plena kunsido de la Konsilio de Eŭropo,
inter la 24-a kaj la 27-a de januaro.
La Konsilion maltrankviligas, ke « la
publika konscio kontraŭ la krimoj, farataj
de la komunismaj reĝimoj, estas tre
malforta »
. Kaj ankaŭ, ke « la komunistaj
partioj estas leĝaj kaj aktivaj en kelkaj
landoj kaj, foje, ili ne distanciĝis el tiuj
krimoj »
.


Alivorte, la Konsilio de Eŭropo antaŭanoncas la estontan persekutadon kontraŭ
la eŭropaj komunistoj, kiuj ne deklaris
sian penton pro tiuj krimoj, samkiel iam
tion postulis la ekzekutistoj de la Gestapo
kaj la torturistoj de Makronisos [1]


Eble morgaŭ ili decidos malleĝigi la
komunistajn partiojn kaj ekmalfermi la
pordon por revenigi la fantomojn de
Hitler kaj Himmler, kiuj, kiel sciite,
komencis siajn karierojn malpermesante
la komunistajn partiojn kaj enkarcerigante
la komunistojn en ekstermejojn.


Tiuj nazioj finfine dronis en la sango de
siaj propraj viktimoj, la 20 milionoj da
pereintoj de la komunisma Sovetio kaj la
centoj da miloj da komunistoj, kiuj oferis
sian vivon irante ĉekape de la naciaj
rezistomovadoj, kaj en Grekio kaj tra la
tuta Eŭropo.


Sed je tiuj klopodoj reinstaŭrigi la
metodojn kondamnitajn de la konscio de
la historio kaj la popoloj, tiuj « Gesinjoraj
Moŝtoj » de la Konsilio de Eŭropo malfruas,
ĉar jam preterpasis ilin la granda
frato, Usono, kiu masakras tutajn
popolojn per siaj hitleraj metodoj, kiel en
Irako, kiun ĝi transformis en ruinon dissemigitan
per usonaj malliberejoj, kie
ĉiutage miloj da senkulpaj viktimoj estas
abomene torturataj.


Fronte al tiu granda krimo kontraŭ la
homaro, kiu egaligas la hitleran torturkoncentrejon
kaj la modernan Guantanamon,
la Konsilio de Eŭropo havas
nenion direndan.


Kiel oni povas kredi, ke tiu konsilio zorgas
pri la homaj rajtoj, kiam en ĝia hejmo,
Eŭropo, oni permesas al la CIA-aviadiloj
transporti homojn senigitajn de tiuj rajtoj,
por torturi ilin en specialaj malliberejoj ?
Tiuj « civitanoj » ne povas esti akuzistoj.
En la Kortumo de Justico de la Historio,
kiu iam kondamnos la sennombrajn
krimojn de ilia granda frato en Vjetnamo
kaj Ĉilio, en Ameriko kaj Irako, ili mem
estos juĝataj pro la permeso aŭ komplico
en tiuj krimoj.


Bedaŭrinde, oni igas min paroli pli nome
de la mortintoj ol nome de la vivantoj.
Nome de miaj mortintaj komunistaj
kamaradoj, de tiuj kiuj pasis tra la
Gestapo, tra la ekstermejoj, tra la
ekzekutaj vojfosaĵoj, por renversi naziismon
kaj atingi la liberecon, restas al mi
nur unu vorto por direkti al tiuj « Gesinjoraj
Moŝtoj » : HONTU !


Mikis Teodorakis


el http://www.mikis-theodorakis.net


Tradukis : Pedro A. Hernandez Ubeda
kaj Tonjo del Barrio


Aperis rete sur la paĝoj de SATeH k papere en La Sago n°23, februaro 2006


[1Greka insulo, kien grekaj komunistoj
kaj rezistantoj estis deportitaj, kaj tie
torturitaj, kaj kie en 1949, en plena
kontraŭkomunisma deliro, la torturistoj
deartikigis la dekstran kruron de
Teodorakis, kaj dufoje viv-enterigis lin.

Sama rubriko :


puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Revon havas mi

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce Victor PORI Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

::: Ĉiuj :::



Supren