Per la terminoj "nova dekstrularo" kaj "novdekstra" oni celas
(en Eŭropo – dum en Norda Ameriko oni uzas la saman terminon alisence)
politike dekstrajn grupojn kaj tendencojn, kiujn karakterizas :
– metapolitika strategio de longdaŭre konceptita laboro por
modifi la bazajn politikajn ideojn kaj la valorsistemon en iu socio, kontraste
kun aktualpolitika laboro en kampanjoj kaj partiaj luktoj,
– intelektuleco, kiu rezultigas afinecon kun universitate kleraj,
opiniokreaj, unuavice junaj sociaj medioj,
– modernigitaj lingvouzo kaj publika bildo, tute aparte senigitaj
je trajtoj, kiuj dekomence forpuŝus membrojn de la celata medio,
– malfermeco por dialogo kun maldekstruloj, precipe kun la
vojserĉantaj en krizaj fazoj de la maldekstra politiko,
– "maldekstra-dekstra" aliro, kiu senantaŭjuĝe plukas kaj
utiligas unuopajn maldekstrajn kaj ŝajnmaldekstrajn ideojn por tiel sintezi
politikan orientiĝon, kiu, kvankam kerne reakcia, ŝajnigas kreive
transcendi la distingon inter "maldekstra" kaj "dekstra" (kiun oni
kutime deklaras malaktualiĝinta).
La nova dekstrularo datiĝas de la malfruaj 60-aj jaroj, do ĝia
noveco estas relativa. Kelkrilate ĝi konscie daŭrigas la politikan
tradicion de la germana t.n. Konservativa Revolucio, politika movado,
kiu en la 20-aj kaj 30-aj jaroj antaŭlaboris por akceptigi la faŝismon en
burĝaj-intelektaj rondoj, kiuj ja ne sentis sin dekomence altiritaj al
la plebecaj nazioj.
Ĉi tiu politika tendenco havis sian postmilitan lulilon ĉefe en
Francio (kie unue vaste uziĝis ankaŭ la termino "nova dekstrularo").
Fine de la 60-aj jaroj radikalaj dekstruloj en Francio komencis rekoni, ke
la klasika partipolitika vojo al la politika regpovo ne plu alportas
menciindajn sukcesojn. Baldaŭ ili trovis novan strategion : kelkaj
protagonistoj rememoris pri la tezoj de la itala komunisma pensanto
Antonio Gramsci, kiu diris, ke la vojo al la politika regpovo en la plej
evoluintaj landoj kondukas tra la "metapolitiko". Per tio li celis la strebadon al
"kultura hegemonio" per monopoligo por si de unuopaj temkompleksoj kaj
aktiviĝo sur la kultura scenejo de iu lando, ekzemple per la fondo de
kulturaj revuoj kaj la iniciato de teoria diskurso pri la ĝusta
politika
vojo.
La celo ne estis agadi en la politiko de la aktuala tago aŭ
atingi
bonajn rezultojn okaze de elektoj, sed remuldi mentalecojn kaj
disvastigi
novan valorsistemon, kies politika realigo eĉ ne estis ilia afero.
En marto de 1968 estis fondita la gazeto Nouvelle École. En
januaro de 1969 sekvis en Nico la fondo de la organizaĵo Groupement de Recherche et d’Etude pour la Civilisation européenne [1] (GRECE), en kiu gvide rolas
de tiu tempo la ĉefteoriisto Alain de Benoist. Ĝi estis konceptita kiel
diskutforumo de la nova dekstrularo. Ĝia laŭstatuta celo estas
plenumi metapolitikajn studojn. GRECE havis jam en 1983 laŭ siaj propraj
indikoj ĉirkaŭ 3000 membrojn, organizitajn en 30 lokaj kaj regionaj grupoj.
Aldoniĝas rondoj de subtenantoj, kiuj rekrutas el inter ĵurnalistoj,
artistoj kaj sciencistoj. Oni fondis eldonejojn.
GRECE eldonas diversajn periodaĵojn, al kiuj apartenas la teoria
gazeto Nouvelle École, kiu de 1974 ricevas dotaĵojn de la Académie
Française. Ĝin subtenis diverstendencaj dekstraj aŭtoroj [2], ankaŭ el la rasisma kaj faŝisma spektro. Pliaj gazetoj estas Eléments – La Revue de la nouvelle droite, la recenzorevuo Panorama des idées actuelles, Études et Recherches kaj la membrogazeto Le Lien. La legantaro de Nouvelle École
ekzemple estas laŭ opiniosondo inter legantoj en la plimulto juna kaj
universitate klera.
Fine de la 90-aj jaroj okazis grava skismo en la franca
novdekstrularo. Anoj de pli dura linio disiĝis de tiuj, kiuj kun de
Benoist
deziris malfermiĝon al la komunumismo [3] Jam pli frue apartiĝis de
GRECE
frakcio, kiu forlasis la vojon de metapolitiko por agadi unue en la
franca
ekstremdekstra Front National, poste en la partio MNR, kiu skisme
disiĝis
de ĝi.
La institucio GRECE kaj ĝiaj eldonaĵoj servis kiel modeloj por
la
novdekstraj grupoj, kiuj baldaŭ fondiĝis en aliaj okcidenteŭropaj
landoj.
En Germanio ili donis impulson al similaj rondoj, kiuj jam pli frue
estiĝis
ĉirkaŭ periodaĵoj kiel Nation Europa kaj Junges Forum, sed restis
multe
malpli grandaj ol la francaj grupoj. Fine de la 70-aj jaroj formiĝis
en
Germanio interalie tendencoj nacirevolucia kaj etnoplurisma (ĉirkaŭ
la
gazeto Wir selbst). Pli grandan popularecon akiris la en 1986 fondita
semajna ĵurnalo Junge Freiheit [4]. Novdekstraj grupoj aktivas jam
delonge
en Italio, Hispanio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. Analogan rolon
de
"pensfabriko" kiel GRECE celas plenumi institucioj kiel la
Thule-Seminar en
Germanio kaj Voorpost en Nederlando. Ekde la 90aj jaroj simile agadas
grupoj
en kelkaj orienteŭropaj landoj.
La rusia eŭrazia "naci-bolŝevisma" movado de Aleksander Dugin,
kiu
komence de la 90aj jaroj fortiĝis parte per la financa kaj ideologia
asisto
de okcidenteŭropaj novdekstruloj (de Benoist, Steuckers), dum la
lastaj
jaroj fariĝis mem sukcesa eksportanto de la eŭraziismo, je kiu
kreskanta
nombro de ekstremdekstraj grupoj en okcidentaj landoj orientiĝas.
Ne ĉiam facilas fari ĝeneraligojn pri la konceptoj de la nova
dekstrularo. Ĝi estas loze organizita medio pli ol movado, kaj ĝi ne
alstrebas ideologian unuecon. Eblas diri, ke multaj el ĝiaj ideologoj
tezas
la ekziston de krizo en la Okcidento, al kies simptomoj apartenas manko
de
orientiĝo, disfalo de valoroj, krimeco. Ili proponas alternative al la
"makdonaldizo" de Eŭropo kiel senradika kultursatelito de Usono la
retrospektivon al la propraj radikoj. Rekrutante por siaj celoj i.a.
teoriulojn de la intermilita Konservativa Revolucio, antaŭe preskaŭ
forgesitajn, kaj modernajn natursciencistojn, ili ellaboris
starpunktojn,
kiujn oni povas resumi jene :
1. Ideojn pri la egaleco de la homoj la nova dekstrularo malakceptas.
Ĝi
estas kontraŭegalisma. Oni foje argumentas en ĉi tiu kazo per
socibiologiaj argumentoj, kiuj baziĝas sur teorioj de genetika
determino.
Tiumaniere, hierarkia strukturo ene de popolo kaj socio regata de
elitoj,
praviĝas kvazaŭnature.
2. Oni taksas, ke la liberala impulso de la franca revolucio spronis la
individuan strebadon al feliĉo, kiu manifestiĝas hodiaŭ per la
kapitalismema negocista animstato de la homoj. La homo estas degradita
al
konsumanto. Ĉi tie la ideologio de la nova dekstrularo forte
diferencas de
tiu, kiun propagandas aktivaj politikistoj de establitaj dekstraj
partioj.
Ĉe la nova dekstrularo troveblas do fortaj elementoj de
kontraŭkapitalismo.
3. Oni deziras la remalkovron de la laŭdire komuna hindeŭropa
pasinteco de
la eŭropanoj, de la paganaj keltaj-ĝermanaj kultoj kaj la politeismo,
kiujn la kristanismo subigis. La judan monoteismon oni figuras kiel
fonton
de totalismo, klarigante, ke la diversaj diinoj kaj dioj estis
enkorpiĝoj
de apartaj ideomondoj kaj unu bazo de tolerado. Oni malakceptas kaj la
kristanan kaj la marksisman mondrigardojn, kiuj premisas suprenirantan
evoluon al fina celo. Reprezentantoj de la nova dekstrularo preferas
ciklan
mondrigardon, kiu orientiĝas je la ĉiamaj flusoj kaj malflusoj en la
naturo. La nova dekstrularo direktas sin kontraŭ la juda-kristana
tradicio,
per kio ĝia ideologio forte diferencas de la tradicia dekstra.
4. La nova dekstrularo servigas al sia mondrigardo la etologion [5]. La
agresado laŭ tiu estas normala socia maniero de sinesprimo, kaj el tio
ili
derivas kritikon de la koncepto de homaj rajtoj, kiu evoluis sub influo
de
kristanismo kaj liberalismo.
5. Kiel antidoton kontraŭ la fenomenoj de disfalo oni rekomendas la
retrospektivon al la jam ekzistantaj valortradicioj kaj mitoj, kiuj
devas
esti rehonoritaj. Laŭ tiu vidpunkto, la mitoj fingromontras al la
historiaj
devenoj kaj estas esprimoj de kolektiva volo. Tiel la nova dekstrularo
estas
kontraŭklerisma. Interesa tiurilate estas la politike motivita kulto
de J.
R. R. Tolkien renkontebla en italaj novdekstraj rondoj.
6. La nova dekstrularo proklamas la "rajton de diferenco", per kio ĝi
pravigas ĉefe la etnan diferenciĝon de la popoloj. Ofte el la rajto
fariĝas devo de diferencado. Ekstremaj varioj de ĉi tiu ideologio,
kiun
esploristoj ofte nomas diferencismo, eĉ egaligas la miksiĝon de
popoloj
(la "fandpoton") al "etnocido". La franca esploristo de rasismo
Pierre-André
Taguieff difinis la diferencismon kiel "vidmanieron pri la homaro, kiu
prioritatigas la diferencojn inter la grupoj (rasoj, etnoj, popoloj,
nacioj,
civilizoj) kaj tendencas esencigi la kolektivajn identecojn" kaj
"doktrinon
bazitan sur radikala kultura relativismo, kiu premisas la
nekunmezureblecon
de la kulturoj (aŭ de grupaj mentalecoj) kaj ilian enfermitecon en si
mem".
Multaj novdekstruloj mem nomas sian diferencisman doktrinon
etnoplurismo. La diferencismo rezultigas afinecojn kun kaj partoprenon
en
politikaj fenomenoj kiel etnismo kaj "liberiga naciismo".
Jen punkto, ĉe kiu la vojoj de la novdekstruloj kaj la
esperantistoj
kruciĝas. La akcepto de etnismo kiel ideologia akompanaĵo de la
esperantismo okazis kaj plu daŭras parte pro la aktiva kunhelpo de
movadproksimaj personoj kiel Guy Héraud kaj Yvo Peeters, kiuj aktivas
en
novdekstraj medioj.
7. Multaj novdekstraj konceptoj bildigas la eŭropajn popolojn kiel
viktimojn de kultura imperiismo, kies agantoj estas "eksterteritoriaj
potencoj". Oni atakas precipe la usonajn kulturajn influojn kiel
faktorojn,
kiuj inhibas la disvolviĝon de la "identeco" de eŭropaj popoloj. Ĉi
tiuj
ideoj foje ligiĝas kun ideologio de "tria vojo" inter komunismo kaj
ekonomi-liberala kapitalismo. Ankaŭ ideoj de ĉi tiu kategorio ĝuas
la
subtenon de multaj esperantistoj.
Novdekstruloj restas identigeblaj kiel dekstruloj – malgraŭ la
ne
ĉiam "tipe" dekstraj ideaj enhavoj kaj stilo de publika elpaŝado –
pro la
subkuŝanta kontraŭegalisma kaj kontraŭuniversalisma idea fundamento.
Necesas diferencigi inter la novdekstrismo kaj la
– dekstra popolismo kaj faŝismo, kiuj estas partipolitike
orientitaj
kaj kutime emfaze neintelektulecaj, kiel ankaŭ la
– tradiciorientita konservativismo (malnovaj dekstraj partioj,
kristanaj integristoj kaj fundamentistoj k.s.)
Novdekstruloj ofte nestas en la "griza zono" inter
ekstremdekstrismo
kaj la establita dekstrularo, sed kun la specialaĵo, ke ilia
mondrigardo
kelkloke interkovriĝas kun tiu de iuj maldekstruloj. Ĝuste tio
ebligas la
de ili praktikatan strategion de la "transversa fronto", per kiu ili
celas
alianciĝi kun maldekstruloj tie, kie ideologiaj interkovriĝoj
ekzistas.
Observebla tio estas en la tutmondiĝo-kritika movado, kiel jam pli
frue ĉe
aferoj kiel la "liberiga naciismo". Ankaŭ la Esperanto-movado sporade
iĝis
objekto de la strategio !
el Sennacieca Revuo 2002-2003
[1] Esplor- kaj Studgrupo por la Eŭropa Civilizacio
[2] En la patronkomitato de Nouvelle École agadas prof. Guy Héraud,
grava advokato de la etnofederaciismo, kiu grave kontribuis al la disvolvo de
la tezo pri la "sava" potencialo de Esperanto rilate al etnaj kulturoj kaj
lingvoj.
[3] komunumismo : politika tendenco, kiu opozicie al la liberalismo
valorigas
komunumojn, la komunuman apartenon de individuoj kaj la komunan bonon,
dum
ĝi malpli emfazas la individuajn rajtojn.
[4] Al Junge Freiheit [Juna Libereco] regule kontribuas prof. Yvo
Peeters,
alia advokato de etnofederaciismo, kiu havas regulan kontakton kun la
Esperanto-movado
[5] etologio : scienco, kiu esploras la konduton de bestoj ;
esplordirekto en
la zoopsikologio ; kelkfoje oni eltiras el ĝi ankaŭ konkludojn, kiuj
koncernas la homojn
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.