sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Kolektivo por enmigrantoj de FNTC CGT (Francio)

MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !



Deklaro de la kolektivo por enmigrantoj
de FNTC CGT (Tutlanda Federacio de la Laboristoj de
Konstruindustrio de la Franca Ĝenerala Konfederacio
de la Laboro). La tradukinto mem partoprenis en la kunveno, kie la deklaro estis ellaborita kaj decidita.


La Federacia Plenumkomisiono, kunveninta la 19-an
de januaro 2005 en Chorges (05) (ŝorĵ), ricevis
grandan plimulton da opinioj malfavoraj al la
konstitucia traktato, danĝera por la tuta
laboristaro. Debatoj okazis ĉe la nivelo de la
departementoj, komunikante al la federacio la kolosajn
maltrankvilojn de la salajruloj pri la publikaj servoj
kaj pri la laborprotekta leĝaro.


En la nuna momento, multe pli grave ol doni
voĉdoninstrukcion, ŝajnas al ni necese daŭrigi la
debatojn, samtempe reasertante la bezonon konstrui
vere socian Eŭropon, harmoniigante supren la sociajn
akiritaĵojn kaj konigante ĉiujn danĝerajn
elementojn de tia projekto de konstitucio.


Tiusence ni vokas la salajrulojn al manifestacio en
Bruselo la 19-an de marto 2005.


La diverseco de niaj sindikatanoj estas realaĵo,
kiun ni konsideras kun respekto. Ĉies afero estas
esprimi sian vidpunkton je ĉiuj niveloj de la necesa
debato pri temo, kiu ne povas lasi iun el ni
indiferenta, ĉar ni ĉiuj devas fronti la profundajn
ŝanĝojn ligitajn al la eŭropa konstruo, kiun ili
devige anticipas.


La direktivo tiel nomita "de Bolkestein", laŭ la
nomo de la nederlanda komisaro pri konkurenco, Frits
Bolkestein, kiu proponis ĝin, estas (en franca
lingvo) teksto de 81 paĝoj. Ĝi havos leĝan forton
en la tuta Eŭropa Unuiĝo, kiam ĝi estos alprenita,
kaj ĝi superos la naciajn leĝojn en ĉiuj siaj
terenoj de apliko. Ĝi starigas, anticipante ĝin,
juran ponton inter la projektata Eŭropa konstitucio,
kiu jam praktike funkcias, kaj ĜAKS (Ĝenerala Akordo pri la
Komerco de la Servoj), persista sed plifortikigita
sekvantaĵo de MAI (Multflanka Akordo pri
Investado), forlasita de MOK (Monda Organizo de la Komerco) antaŭ
kelkaj jaroj sub la premo de la publika opinio.


"Por forigi la barojn al la libera cirkulado de la
servoj, la propono antaŭvidas :



- la principon de la devena lando, laŭ kiu la
liveranto submetiĝas nur al la leĝo de la lando, en
kiu ĝi estas establita kaj la Membroŝtatoj ne devas
redukti la servojn liveratajn de liveranto establita
en alia Membroŝtato. Tiun principon akompanas
esceptoj ĝeneralaj, transiraj aŭ por individuaj
kazoj ; ili estos iom post iom forigitaj antaŭ 2010.
- la rajton por la ricevantoj uzi servojn de aliaj
Membroŝtatoj sen malhelpo per reduktaj rimedoj
starigitaj de ilia propra lando aŭ per diskriminaciaj
kondutoj de publikaj instancoj aŭ privataj
operaciantoj
" ...


Ekzemploj de koncernaj servoj : distribuo, dungaj,
atestaj, laboratoriaj, konstruaj, domvendaj, kuracaj,
metiejaj, turismaj agentejoj, regularigitaj profesioj,
ktp. "Malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj"
ĝenerale, "viktimoj" de "juraj riskoj", kiuj
konsistigas "bremson super la tuta eŭropa ekonomio
kaj super ĝia efikkapablo rilate al kresko,
konkurkapablo kaj kreado de laborpostenoj
",
"ekstermezuraj proceduroj por la forkomando de la
laboruloj
".


Tio estas :



- Por ĉiuj salajruloj, la ebleco de surloka
translandiĝo : ne plu necesos forlasi la patrolandon
por ĝui eksterlandan malfavoran leĝaron.
- Por la enmigrintoj, la perspektivo retrovi, en la
akceptanta lando, kondiĉojn de salajro, laboro kaj
vivo almenaŭ same malfavorajn, kiel estas tiuj, kiujn
ili povus ĝui en sia devenlando.
- Por la eŭropaj laboruloj, la samajn.
- Samtempe, la garantio pri la disvolviĝo de subprema
sistemo same sistema kiel detalema, klarvorte
antaŭvidita en la projekto de konstitucia traktato,
kiu reduktas la "esencajn" funkciojn de la ŝtato al
la tribunaloj, la polico kaj la armeo, kies misio
estas porti la subpremadon kien ajn en la mondon. Ni
ne forgesu, en tiu sfero, kiel en ĉiaj okazoj oni
krimigas la sindikatan aktivecon, similigitan al
ostaĝkaptado, vandalismo, terorismo.


Ekzistas nenia malakordo inter la postuloj de MEDEF
(Tutlanda organizo de francaj mastroj), la decidoj de
la franca registaro, la projekto de Eŭropa
konstitucio kaj la tutmonda disvolviĝo de la plej
senbrida kapitalismo. Evidente, nenio iam ajn povos
malebligi la praktikadon de la sindikata aktiveco por
la defendo de la rajtoj kaj interesoj de la
salajruloj, sed la konstitucia traktato faros ĝin pli
malfacila.


tradukis Petro Levi

Sama rubriko :


puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Revon havas mi

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce Victor PORI Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

::: Ĉiuj :::



Supren