sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj


I. Donu prefere sciigojn pri la sano de la regnestro, pri la rikoltoj, pri progresoj de la komerco kaj industrio en Turkujo.

II. Ne publikigu iun ajn felietonon, kiu ne estis aprobita de Lia Ekscelenco la ministro de la publika instruado, la gardanto de la bonmoreco.

III. Ne presu tro longajn artikolojn, literaturajn aŭ sciencajn, kiuj okupus pli ol unu numeron. Evitu la vorton : "Daŭrigota".

IV. Zorge evitu la interpunkciojn de l’ divenado, ĉar ili maltrankviligas la spiritojn.

V. Tre zorge evitu ĉiajn personajn sciigojn ; kiam oni diras al vi, ke iu estro estas ŝtelisto aŭ mortigisto, neniam kredu al la parolantoj kaj silentu pri la afero.

VI. Estas malpermesite presi petskribojn de la privataj personoj kaj de l’ provincaj komunumoj, plendantaj pri la maljusteco de la estraro.

VII. Ne citu historiajn kaj geografiajn nomojn, neniam la nomon "Armenio".

VIII. Estas malpermesite sciigi ion pri atencoj kontraŭ alilandaj regnestroj kaj pri ribeloj en la eksterlando.

IX. Ne skribu en via ĵurnalo pri ĉi tiu regularo, por eviti nekonvenajn kritikojn.

La ĵurnaloj, bone memorante la okan paragrafon de l’ regularo jene rakontis pri la mortigo de la persa ŝaho, Nasr-ed-Dinh : "La ŝaho fartis malbone post la tagmezo. Li mortis kaj lia korpo estis transportita Teheranon."

La privataj leteroj ankaŭ ne estas sen kontrolo. Jen lia cirkulero al la poŝtaj oficistoj :

I. Ĉiujn suspektajn leterojn oni devas sendi en la palacon.

II. Observu la personojn, kiuj ofte ricevas leterojn en la poŝtaj oficejoj en Pera kaj Galata.

III. La leterojn devas ekzameni la poŝtestroj.

IV. Kontrolu tre zorge la leterojn "poŝterestante" ktp.

detajpis kaj aranĝis Hans-Georg Kaiser



Sama rubriko :


puce Marteno Lutero King : Revon havas mi

puce Ni certigu la malsukceson de ekstremdekstro la 7an de julio !

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo

puce Ziegler : Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce T-ĉemizo Internacia solidareco

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando

::: Ĉiuj :::



Supren