sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Komunumo de Parizo en 1871

Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

elfrancigis Petro Levi



(Jean-Patrick Annequin, La Châtre, Indre ; "La Commune",
Bulteno de la Asocio de la Amikoj de la Komunumo
de Parizo - 1871
 ;
2006 Automne-Hiver numero 29 ;
elfrancigis Petro Levi.)



La Komunumo de Parizo de 1871 estas la referenco en la historio de
la laborista movado por la formo de registaro alprenita kaj la
estigitaj promesoj. Por realigi la tiel deziratan socian kaj
demokratan Respublikon, ĝi elpensis novaĵojn sur la tereno de la
laborista demokratio kaj organizado. Oni estas vere konvinkita, ke la
principoj proklamitaj de la Komunumo de Parizo estas ankoraŭ hodiaŭ
aktualaj - kaj tiaj ili estas pli ol iam ajn -, ĉar ĝia skizo de
vere nova, egaleca kaj frateca socio restas konkreta utopio :
fundamente estas, ke oni havu klaran konscion de tiuj grandaj
principoj, kiuj ne povis koruptiĝi, sed ke oni apliku ilin en la
spirito dezirita de la Komunumanoj. Ni restu simple ĉe la du grandaj
unuaj urĝaj taskoj, kiujn la Komunumo de Parizo difinis al si.

Unue, instali la rektan demokration. Tiu de la komunumanoj ripozis
sur la imperativa kaj nuligebla mandato. Tiu formo de rekta
demokratio havas nenion komunan kun ia ajn partoprena demokratio, kiu
metas la civitanojn antaŭ falsan agliberecon kaj neniel donas al ili
la rimedon denunci la mandatajn perfidojn : ne ekzistas demokratio,
krom tiu, kiu kontrolas la povon, kaj la popolo estas la demokratio.
Tia estis la senco de la alvoko de la 23a de marto 1871, kiu postulis
la emancipon de la laboristoj. Ankoraŭ pli hodiaŭ, la imperativa
kaj nuligebla mandato esas necesa kaj ĉia rekta demokratio estas konceptebla nur kun tiu kondiĉo, ke konstante la ricevintoj de
mandatoj publike respondas al la demandoj de la donintoj, aŭ pli
koncize la demokratio ne bezonas kvalifikon.

Poste disvolvi la laboristan mastrumadon. La Komunumo situis,
certe, en la kadro de la naskiĝanta kapitalismo, sed kapitalismo kun
bone markitaj karakterizoj, kiu nur estis la bazo de la nuna
tutmondiĝinta kapitalismo. La interklasa kontraŭstaro, kiun la
membroj de la Unua Internacio tiel bone perceptis, estas tute certe
la nuna realo : organizo, kiu havas konstantan, perforteman,
senanimstatan klaskonscion, estas ja MEDEF (franca mastra movado).
Nenio povas ligi laboriston al mastro, hieraŭ kiel hodiaŭ, kaj la
laborista klaso en la vasta senco de la vorto memkompreneble
kontraŭas la "reformojn" volitajn de sinsekvaj registaroj, ne pro
nostalgio pri pasinteco aŭ nekapableco evolui (ankaŭ laboristo ja
pensas) sed simple ĉar tiuj "reformoj" kontraŭas la interesojn de
la laborista klaso kaj detruas fundamentajn sociajn akiritaĵojn :
laborista klaso, kiu plu apogas sin sur strikoj (la Internacio
komprenis tion) por defendi sian laboron kaj sian rajton, sed kiun jam
de jaroj regule perfidas multaj sindikataj responduloj aŭ forlasas
politikaj tiel nomataj "progresistaj" gvidistoj. La sindikata tiel
politika kiel financa sendependeco estas nepra, ĉar ĉia subordigo
pereigus la sindikatismon : la laboristaj federaciaj ĉambroj de 1871
estis la ekzemplo mem de la laborista mobilizo kaj de la
sendependeco. La rifuzo de ĉia formo de asocio kapitalo/laboro estis
la forta principo de la Internaciistoj kaj Komunumanoj, ĉar tia
asocio ĉiam nur havis unu saman finan celon : fari, ke la laboristoj
kunmastrumu la kapitalisman profiton. Léo Fränkel (leo frenkel),
voĉdonelektita kiel gvidanto de labordelegitaro, asertis dum unu el
la multaj kunsidoj de la Komunumo, ke "oni devas apliki ĉian justan
socian decidon ... sen la zorgo konsulti la mastrojn". La Komunumanoj
ne havis la tempon finstarigi la laboristajn kooperativajn societojn
kun funkciado antipoda de la kunmastrumado mastroj/laboristoj, kiun
oni nun volus instali. Kio nun okazas en Argentino kaj Brazilo, kun
tio, ke la laboristoj okupas fabrikojn kaj refunkciigas ilin,
pasiigus la Internaciistojn, kiuj serĉis novan manieron produkti kaj
konsumi : la ekzemplo de la specifa funkciado de la fabriko Zanon pri
tio estas simbolo. Ni repensu pri la laborista registaro de la
Komunumo kaj ĝiaj envojigoj. Kian diferencon prezentas la nuna
kunteksto ? Nenian ! Ĉu nun ne plu estas subprematoj kaj subpremantoj,
profitantoj, kiuj plu ekspluatas la laboranton ? Pensi la malon estas
konduki la laboristan movadon al absoluta senelirejo. La Komunumo
certe konsistis el multaj tendencoj, sed la deklaro de la 19a de
aprilo 1871 idealigis la komunuman strukturon kiel bazon de la rekta
demokratio. Ĝi hodiaŭ estas ankoraŭ pli celkonforma ĉar ĝi
estas strukturo de maksimuma proksimeco, sed oni provas malaperigi
ĝin pretekste de struktursimpligo : ankaŭ la Federacio de Komunumoj,
pri kiu la Komunumanoj tiom revis, estas nia defendinda heredaĵo,
kaj ĝi restas tute moderna. Fideleco al la idealoj de la Komunumo
neprigas, ke oni portu ilin hodiaŭ tiaj, kiaj ili estis proponitaj
en 1871 : ili estas plene aktualaj, realistaj kaj realigeblaj nur se
oni pensas kun certeco, ke la kapitalismo kontraŭas la kolektivan
feliĉon, sed ke tiu feliĉo plu restas nova ideo.


El Sennaciulo, februaro 2007

Sama rubriko :


puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Revon havas mi

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce Victor PORI Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

::: Ĉiuj :::



Supren