Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

La DELTO de DANUBO

Geografiaj aspektoj

Danubo09

La Delto de Danubo troviĝas ĉe la kruciĝo de la 45-a paralelo de norda latitudo kun la 29-a meridiano de orienta longitudo. La surfaco de tiu areo mezuras 5.640 kvadratajn kilometrojn, el kiuj al Rumanio apartenas 4.340 km kaj al Ukrajno 1.300 km. Proksimume 80% de la rumana Delto - t.e. 3.660 km - troviĝas sub la nivelo de la Nigra Maro kaj nur 16% - proksimume 680 km - estas neinundeblaj.

Danubo10

Ĝis la punkto kie ĝi enverŝiĝas en la Nigran Maron (formante la Delton), Danubo trafluas 2.860 km, kolektante sian akvaron (120 alfluantojn) el baseno de 805.300 kvadrataj kilometroj, trapasante ok landojn.

La unua granda disiĝo de la riverakvoj okazas ĉe Ceatalul Chiliei (en la turka lingvo : ceatal (ĉatal) = disduiĝo), kie Danubo dividiĝas en du brakojn : Chilia (Kilia) kaj Tulcea (Tulĉea). Ĉi tie la meza elflukvanto de Danubo estas 6.300 kubaj metroj/sekundo, sed atingas kelkfoje, printempe, 17.000 kubajn metrojn/sek.

Danubo11

La brako Chilia - kiu transprenas 63% de la riverakvokvanto - havas ĉirkaŭ 117 km kaj enmariĝas per sia propra delto ; ĝia larĝeco estas inter 300 kaj 700m ; la plej granda profundeco en la Delto (34 m) registriĝas en tiu ĉi brako, fronte al la loĝloko Plauru (Plaŭru). Ĉiujare Danubo kunportas tra la brako Chilia 48.400.000 tunojn da aluvioj.

Danubo12

La brako Tulcea disduiĝas, siavice, post 17 km, proksime de Mila (mejlo) 43, dividante sin en la brakojn Sulina kaj Sfântu Gheorghe (Sankta Georgo). La brakon Sulina - akso de la Delto - oni fosis kaj dragis inter la jaroj 1880 - 1903, rektigante la "grandan M" (buklon de la maljuna Danubo), por malfermi ĝin al la navigado de marŝipoj. Ĝia nuna longeco : 62,5 km. 15% de la elflukvanto de Danubo (antaŭ Ceatalul Chiliei) fluas tra la brako Sulina, transportante ĉiujare 5.800.000 tunojn da aluvioj.

La brako Sfântu Gheorghe estas meandra ; ĝi havas 113 km-an longecon kaj enmariĝas tra du enfluejoj, fronte al la insulo Sacalin. 22% de la Danuba volumeno fluas tra tiu ĉi brako, kune kun 16.500.00 tunoj da aluvioj.

Danubo13

La Delto de Danubo troviĝas inter la tri brakoj : Sfântu Gheorge, Sulina kaj Chilia, sed fakte ĝi etendiĝas suden de la brako Sfantu Gheorghe, enhavante ankaŭ la nordan parton de la laguna komplekso Razelm - Sinoe.

En la Danuba Delto troviĝas la plej kompakta fragmitejo sur la Terglobo : 400.000 hektaroj, kio favorigas la vivon de unu el la plej riĉa ornitologia faŭno en la mondo : preskaŭ 300 specoj de birdoj vivas ĉi tie sezone aŭ tutjare. Okaze de "nombrado" farita helpe de aviadiloj oni kalkulis ĉirkaŭ 4.000.000 da ekzempleroj.

Danubo14

La Nigra Maro kaj la lagetoj inter la brakoj de Danubo havas moderigan influon sur la klimato de la Delto. La someroj estas malvarmetaj kaj la vintroj pli mildaj (nur 20 tagojn jare sub 0 gradoj) ol en la najbaraj regionoj, kie regas stepa klimato. La precipitaĵoj estas malpli abundaj ol en la resto de la lando : 450 kubajn metrojn sub la jara mezkvanto. Kompense, la sunbrilaj tagoj estas pli multnombraj kaj oni registras la plej malgrandan gradon de nebuleco en Rumanio. De Tulĉea al Sulina la ofteco de la ventoj kreskas, la senventaj tagoj estas ege maloftaj (8% en Sulina). Dum la lastaj centjaroj, Danubo glaciiĝis 70 fojon, meznombre 38 tagojn jare.

Danubo15

La flaŭro de la Delto enhavas ĉirkaŭ 1150 specojn de plantoj. La fragmitoj kaj la salikoj bordas la lagetojn kaj la kanalojn. Sur kvietaj akvospacoj brilas nimfeoj blankaj aŭ flavaj (Nymphaea alba ; Nymphaea luteum). La floroj de la unua estas vestitaj per kvar brilverdetaj sepaloj ; ĝiaj petaloj estas senmakule blankaj, kun orkoloraj stamenoj en la centro. La floroj de la nimfeo malfermiĝas je la 6-7-a horo matene kaj fermiĝas je la 4-5-a horo posttagmeze.

Danubo16

La ĉefa riĉaĵo de la Delto, de ekonomia vidpunkto, estas la fiŝoj. La specialistoj identigis ĉi tie ĉirkaŭ 120 specojn, inter kiuj tre gravaj estas la migraj fiŝoj, kiel la alozo de Danubo (Alozo pontica), kiu venas printempe en grupoj, por reproduktiĝi, poste la acipenseroj, kapteblaj ĉe la buŝoj de la rivero aŭ sur ĝiaj brakoj.

Danubo17

Kaj kiom da aliaj kaŝaĵoj estas en la akvoj de Danubo, sur la sablodunoj, en la susura fragmitaro aŭ en la arbaroj Letea kaj Caraorman, sub la alta ĉielo de la Danuba Delto !

Restas al vi veni, vidi kaj malkrovi ilin. Momente, kun la mapo antaŭ vi, revu, revadu...

Vidu ankaŭ : Delto de Danubo, survoje al trezoroj

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio