Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto de Konflikt-Komisiono 2011-2012
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2009 ĝis majo 2010
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
puce Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012
puce Rebataĵoj pri la agad-raporto 2010-2011

Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2009 ĝis majo 2010

Kiel pasintjare, ĉi tiu raporto estas sufiĉe ampleksa rilate raportindaĵojn. La prezo de tiu precizemo estas, ke eble estas mankoj kaj eraroj. Kamaradoj, kiuj konstatus ilin estas kore invititaj skribe antaŭredakti amendojn, kiujn eblos pridiskuti dum la SAT-Kongreso.

Plenum-Komitato

Eĉ pli ol pasintjare la Plenum-Komitato kunvenis rete kaj malpli ofte fizike, pro geografia diseco ĝiaj membroj. El organiza vidpunkto ne okazis grava ŝanĝo en la taskodispartigo.

Raporto de KonfliktKomisiono 2009-2010

Konsistas el k-doj Vincento Ĉarloto (Charlot), Petro Levi’ (Lévy) k Vito Markovo. Sekretarias Vito Markovo.
La KK ĝojas esti prizorginta neniun priraportindan konflikton dum ĉi periodo !

Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2009-2010

La konsisto de ĜK-aro nun tias :
Reprezentantoj de lokaj rondoj : k-doj Renata’ Ĉasardo-Kaŭbelo (Chassard-Caubel ; Aĝenio [Agenais]), Gbeglo Kofio (Koffi ; Togolando) kaj Andreo Vejso (Weiss ; Pireneoj), Jamasaki’ Seiko (Kokubunĝio [Kokubunzi]).
Reprezentanto de sideja urbo : k-do Vincento Ĉarloto
Konfliktkomisiono : Vincento Ĉarloto, Petro Levio k Vito Markovo
LEA-reprezentantoj : k-doj Karlo Burlot’ (Bourlot ; iLEA, itallingva), Nikolao Gudskovo (PREM, ruslingva), Tani’ Hirojukio (Hiroyuki ; SATeJ, japanlingva), Kani’ (SATeH, hispanlingva), Ron’ Linno (Lynn ; SATEB, anglalingva), Gari’ Miklo (Mickle ; LEA/G, germanlingva), Paz’ (SATeK, korelingva), Pello Persono (Persson ; SLEA, svedlingva), Serĝo Sir’ (SAT-Amikaro, franclingva).

ĜK-aro konstatas, ke PK regule kunvenas kaj akurate sendas siajn laborojn al ĜK-aro. Reage, la ĜK-aro komentas, konsilas, sugestas al la PK.

Raportis pri KK k ĜK-aro la sekretario : Vito Markovo

Administrado

La taskoj dispartiĝas kiel detale klarigite en la januara Sennaciulo (p39-40). Plej emfazinde estas, ke la laborŝarĝo de pluraj prizorgantoj estas tre alta, kaj ke pliaj helpantoj estus tre bonvenaj. La daŭra helpo de eks-PK-anoj JoBo kaj Kreŝo Barkoviĉ plurfoje montriĝis tre utila.

Adresaro

La ĝisdatigo kaj purigo de la membrosliparo multe progresis dum la jaro. Nova papera adresaro, multe pli ĝusta ol tiu de 2008, devus esti eldonita en aŭtuno 2010. La preparlaboroj estas iom pli longaj ol antaŭvidite pro klopodo aŭtomatigi la sistemon, sed kompence devus esti pli facile produkti ĝin dum venontaj jaroj.

Kasraporto

Ĝi aperos en la venonta numero.

Rilatoj kun LEA-oj kaj SAT-rondoj

LEA-oj ligitaj al SAT per la Gotenburga konvencio plu funkcias en Franclingvio (SAT-Amikaro, 685 membroj), Hispanlingvio (SATeH, 20 membroj), Anglalingvio (SATEB, 50 membroj), Svedio (SLEA, 50 membroj), Italio (ILEA) kaj Japanio (SATeJ). Krome k-doj varbas por SAT kadre de Arci-Esperanto en Italio, kaj en diversaj neformalaj rondoj en Germanio (LEA/G), Nederlandlingvio (Progresema Esperanto-Forumo) kaj Koreio (SATeK). Aparte menciinda estas la eldono, flanke de SATeH, de hispanlingva versio de la libro "Laboristaj Kronikoj" de k-do A. Marco Botella.

En junio 2009 oficiale malfondiĝis ASLE, iama LEAo en Aŭstrio, kiu delonge vegetis.

Dissendolistoj de SAT

Plu funkcias, kiel ĉefaj dissendolistoj la Iper-rondo de SAT, malfermita al ne-SAT-anoj (71 anoj), kaj SAT-diskuto (141 membroj), rezervita la SAT-anoj.

Landaj perantoj

SAT nun havas 33 perantojn, kaj 24 senperantajn landojn kiujn prizorgas gek-doj Weiss. En kelkaj kazoj la kontakto malfortiĝis lastatempe, kaj devas esti restarigita.

Sennaciulo - Sennacieca Revuo

Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo estas daŭre la solaj oficialaj informiloj de SAT pro fakto ke per ili kaj nur per ili ni povas atingi ĉiujn niajn membrojn. Jam plurajn jarojn Sennaciulo aperas nur ĉiun duan monaton kaj tio post decido de la SAT kongreso en Beogrado. Tamen, la kvanto da paĝoj kiujn la membroj ricevas plialtiĝis (antaŭe, estis 16 paĝoj monate, nun meznombre 18 paĝoj monate).

La laboro okazas fare de volontuloj. Redaktoskipo konsistante el 10 personoj (15-an de aprilo 2010) klopodas trovi verkantemulojn, kiuj volas kontribui al niaj revuoj. La skipanoj ankaŭ kaj precipe zorgas pri korektado de la tekstoj kiuj aperas en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

La skipo strebas atingi kiel eble plej altan nivelon rilate informadon, kulturon kaj sciencon. Ankaŭ la aspekto de la revuo estas prizorgata por atingi kiel eble plej profesian nivelon.

Gravas por diri, ke la redaktoskipo strebas kiel eble plej malmulte redakti tekstojn kaj se tamen nepras, la verkanto ĉiam scias kiujn ŝanĝojn/redaktadojn okazas antaŭ aperigo de la teksto. Kiam la statuto de SAT estas respektata, ne ekzistas ajna cenzuro kiu limigas liberecon de esprimo, nek en Sennaciulo, nek en Sennacieca Revuo.

Neniam en neniu kazo aperigas tekstojn kun rasisma tendenco aŭ kiuj atakas personojn aŭ asociojn.

Malgraŭ la fakto ke ofte la verkantoj estas aliaj personoj, la redaktoskipo klopodas prezenti unuformecon en prezento de la malsamaj tekstoj.
Konstrua kritiko ĉiam estas bonvena kaj oni sendu ĝin prefere al .
15-an de aprilo 2010

Por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo la respondeculo de la revuoj
Jakvo Schram

Gazet-administraĵoj kaj represoj

Sennaciulo havas nur 9 abonantojn, kiuj pagis por 2010. Ankoraŭ atendata estas repago de 5 abonintoj por 2009 kaj 4 por antaŭaj jaroj. Krome Sennaciulo estas sendita interŝanĝe aŭ varbocele la 54 gazetoj aŭ asocioj. Artikoloj el Sennaciulo aperis tradukite hungarlingve kaj franclingve.

Stagnadis ĉijare la disdonado de la kromekzempleroj, kaj la gvidrezolucia peto pri starigo de tradukreto por instigi al pli sistema tradukado de artikoloj ankoraŭ ne estas starigita.
Malmultaj ekzempleroj revenas al la sidejo, sed tamen venas tra aliaj kanaloj informoj pri neregula alveno de la gazeto ĉe iuj kamaradoj, subpozeble pro la mondskala malboniĝo de la kvalito de la poŝtaj servoj. Laŭeble ekzempleroj estas resenditaj al kamaradoj, kiuj akurate repagis siajn kotizojn, kiam venas informo pri la perdiĝo.

Elektronika PIV

Meze de aprilo estis subskribita kontrakto kun E@I por prizorgi la starigon de reta versio de PIV, kiu estos senpage alirebla en la reto, sed kun alvokoj al mondonacoj por subteno de la projekto. SAT konservos ĉiujn rajtojn pri la enhavo de PIV kaj plu zorgos pri ĝia ĝisdatigo, sub respondeco de Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux.

Retejo

La retejo de SAT enhavas 948 artikolojn je la 22a de aprilo, kaj ricevas meze 399 vizitojn tage. Malgraŭ signifa kresko de la vizitantonombro (estis 250 en 2009, kaj 150 en 2008), grava problemo restas la tro malgranda nombro de partoprenantoj en la ĝisdatigo de la retejo, kiu kaŭzas malfruon en aperigo de gravaj informoj kaj ne ebligas plene ekspluati la produktitan enretigeblan materialon, kiu grandkvante kuŝas en duonpreta formo en la privata spaco de la paĝaro.

Eldona fako kooperativa

Por la Milana kongreso la kooperativo eldonis 150-ekzemplere du pliajn librojn : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso kaj Plano B, kaj komence de 2010 diversajn glumarkojn, pinglojn kaj T-ĉemizojn. Krome, ambaŭ libroj eldonitaj 150-ekzemplere en 2008 (pri Gramsci kaj pri la Pariza Komunumo) jam elĉerpiĝis, kaj korektitaj versioj estas en preparo. Multaj aliaj projektoj estas envojigitaj laŭ diversnivela pretecostato, kaj plia grava projekto, pri kiu aperos aparte detala informo, estas la dokument-filmo pri Esperanto, financita per grava monprunto de SAT-Amikaro.

El praktika vidpunkto, la kooperativo nun funkcias ĉefe tra la reta diskutgrupo "SAT-EFK", kies adreso estas http://fr.groups.yahoo.com/group/SAT-EFK/. En ĝi membras 30 kamaradoj, kiuj konsistigas la eldon-komitaton, funkcianta laŭ reguloj plu precize difinendaj.

Plej urĝe solvenda problemo estas la ankoraŭ nesufiĉe bone strukturita disvendo-reto, kiu ebligas kontentigan vendon de modest-kvante eldonitaj libroj, sed montriĝas limiga por pli ambiciaj projektoj. La ekigo de la filmoprojekto, por kiu ni planas vendi mondskale 4000 DVD-ojn, devigos nin rapide organiziĝi por plibonigi ĉi tiun flankon de nia agado dum la venonta jaro.

Poresperanta fako

En aprilo 2010 membris en la PF 31 kamaradoj, el kiuj nur kelkaj aktive partoprenis la laboron de la Fako. Dum la SAT-kongreso 2009 en Milano la PF kunvenis dufoje, unuafoje en ĝenerala kunveno kaj duafoje por prilabori la pri-SAT-an Esperantlingvan informilon. Kadre de la PF plurfoje okazis interŝanĝoj pri specifaj informiloj kaj informcelaj tekstoj, interalie pri la kongresa artikolo, kiu tradukiĝis kaj rete aperis en 5 lingvoj, kaj pri la informilo pri SAT, kies prilaboro okazadas, sed kun malfruiĝo.

Gary Mickle

Muzika "fako"

Kvankam muzika fako ne havas formalan ekziston en SAT, pluraj kamaradoj aktive kaj regule partoprenas en diversaj kulturaj projektoj, kie muziko ludas ĉefan rolon.

Ĉefa projekto, pri kiu estis jam detale raportite en Sennaciulo, estis la surscenigo, sub gvido de k-dino Lévêque, de la "Ĝenerala Kanto" de Pablo Neruda kaj Mikis Teodorakis, kun kvindeko da gekantistoj kaj muzikistoj el diversaj francaj regionoj. Jam okazis du koncertoj (en Bureso kaj Hiliono) kaj tri aliaj estas planitaj (Kaiserslaŭterno, Manso, Havano).

Pluraj koncertoj, organizitaj kunlabore kun fakaj grupoj de ARCI, okazis dum la pasinta SAT-kongreso en Milano. Interalie ludis la muzikkgrupo "Rêverie", kun kiu daŭre kunlaboras k-do Fontana.

Daŭre okazas tutsemajna muzikstaĝo en la kulturcentro Kvinpetalo dum la somero, sub la gvido de ge-kdoj Markovo, kiu ebligas interalie riĉigi kaj diskonigi la repertuaron de laboristaj kantoj.

K-do Kim Henriksen estis la ĉefrespondeculo pri muziko kaj programo de la Kultura Esperanto Festivalo okazinta en Helsingoro inter la 7a kaj la 12a de julio 2009.

K-dino Lévêque organizis en oktobro "Muzikajn, Internaciajn, Renkontoj Esperantistaj por Gejunuloj Eŭropaj" inter la 24a kaj 31a de oktobro. Venonta eldono de ĉi tiu renkontiĝo okazos en Bulgario ĉi-somere.

Du esperantaj koncertoj okazis en la iama kooperativo kaj sidejo de SAT, "la Bellevilloise", en Parizo la 19an kaj 26an de septembro, kaj la Ketinia esperanto-grupo organizis koncerton apud Diĵono la 25an de aprilo 2010.

Frakcioj

Multlingva sindikata novaĵretejo LabourStart

Bedaurinde la laboro ĉe LabourStart suferis gravan problemon dum la pasintaj monatoj.
Mia fidela kunlaborantino Alwyn Kind mortis antaŭ kelkaj monatoj kaj nun mankas al ni fidela esperantisto kiu kapablas akurate traduki/resumi artikoletojn. Alwyn fidele tradukis minimume 3 artikoletojn ĉiusemajne dum jaroj (eble pli ol 10).
Mi mem ne volas aŭ eĉ ne kompetentas agi kiel redaktoro. Mi nur elektas la artikolojn el LabourStart kaj sendas ilin al la tradukisto. Ili devas rapide respondi kaj resendi tradukaĵojn akuratajn sen eraroj ktp.
LabourStart uzas diversajn lingvojn kaj la tradukisto povus mem elekti la artikolojn de LabourStart aŭ aliaj fontoj. La artikoloj devas esti pri sindikataj aferoj ne pri ĝeneralaj politikaj aferoj.
Pro kopjrajtaj leĝoj ni ne rajtas traduki artikolojn rekte do vere la tradukaĵo devas esti resumado de artikoloj.
Bonvolu noti ke mi kelkfoje ricevis mesaĝojn de volontuloj sed mi trovis ke ofte ili vere ne kapablas senerare traduki.

Paul Hewitt

Ĉielarka frakcio

En Junio 2009, japanaj anoj de la frakcio sendis solidaran mesaĝon kaj
helpmonon al komitato de Ĉielarka Marŝo en Sapporo.

NISHIKAWA Satoru

Pacista Frakcio

De la lasta Kongreso, la Pacista Frakcio ĉefe rigardis al la Konvencio de Oslo, kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj, por scii, kiam tiu Konvencio validiĝos. Ĝi validiĝos la 1-an de aŭgusto 2010. Tamen ĝi aplikiĝos nur en la tridek unuaj ratifintaj landoj. Inter tiuj landoj troviĝas precipe etaj landoj. La plejparto de grandaj landoj ne subskribis, nek ratifis la Konvencion de Oslo. Same ili ne subskribis, nek ratifis la Konvencion de Otavo, kiu malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn. Tial la Pacista Frakcio proponos en la venonta Kongreso, ke tiu ĉi sendu leteron al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono en Rumanio por peti, ke tiuj landoj subskribu kaj ratifu tiujn du Konvenciojn.

Marto 2010
Colette Weiss/André Weiss

Sennaciisma Frakcio

— Estis starigita dissendolisto de la Frakcio, kiu havas 12 membrojn. Ĝi ebligas interkonsiliĝon kaj decidotrovadon en la Frakcio, kies membroj en la granda plimulto estas retligitaj.
— La dissendolisto ĝenerala plu funkciis kiel en pasintaj jaroj kaj havas 81 membrojn.
— Kiel membromatrikulo funkcias la anaro de la frakcia dissendolisto (12 k-doj) plus la listo de eksterretaj membroj, kiuj sin anoncis (aktuale 1 k-do).
— La utiligo de la Frakcia paĝo en S-ulo estas minimuma. Ni eluzis la principe disponatan spacon nur unufoje dum la pasinta jaro. Pri frakcia emblemo, utila interalie por la frakcia paĝo, oni ekdiskutis surbaze de proponoj de Serĝo Siro, sed ankoraŭ ne decidis.
— La reeldono de verkoj de Lanti kaj Kolĉinski progresas. Temas pri la Manifesto de la Sennaciistoj (Lanti) kaj ABC de sennaciismo (Kolĉinski). La verkoj pretas en diĝita formo por reeldono ĉe la Eldona Fako Kooperativa, ankaŭ antaŭparolo verkita de Geri Mikle.
— Eksteraj kontaktoj estis minimumaj. Vinko Markov restas en kontakto kun la Internacia Marksisma Tendenco, kies pensado relative proksimas al nia.

Gary Mickle

Liberpensula Frakcio

Pro malfrua organizado la esperanta partopreno en la paska festeno de nekredantoj, tuj antaŭ la SAT-Amikara kongreso en San-Briego, estis multe pli diskreta ol pasintjare. Krome la departementa federacio de la Libera Penso en franca departemento Jonio (Yonne, 89) eldonas laikajn kalendarojn kun esperantaj skribaĵoj.

Komunista Frakcio

Daŭre okazas tre sukcesa Esperanto-budo en la festo de la Homaro la duan semajnfinon de Septembro en Parizo, kiu ebligas konatigi esperanton al pluraj centmiloj da personoj. Krome okazis budeto okaze de departementa festo en Ortezo (Suda Francio) en junio 2009, kaj la multlingva komunista retejo "Marxist.com" de julio havas regule nutratan esperanto-rubrikon.

Liberecana Frakcio

Ĉi-jare menciindas interalie :

 ĉiusemajnaj radio-elsendoj kadre de liberecana radio en Parizo (89.4 Mhz) ;
 apero de kelkaj artikoloj (pri Manuel Suarez kaj pri la kongreso en la gazeto de la hispana CNT) ;
 deklaro de hispana CGT pri esperanto kaj daŭra nutrado de la esperanta reta rubriko en "royoinegro.info" ;
 kursoj en anarĥiismaj rondoj en Alikanto kaj Splito.

Verdula Frakcio

AVE (verduloj Esperantistaj) formale kunlaboras kun SAT ekde 1999, malgraŭ la fakto ke Verda Politiko ne nur temas pri ekologio, nia loko ene de SAT estas la ekologiisma frakcio. Por ĝenerala informo mi kunmetas nian aktualan informilon, kie la kunlaboro kun SAT kaj UEA estas menciita. Enhave ni subtenis la agadon kontraŭ la pafaĵoĵetaj bomboj, kaj aparte per traduko de "100 Bonaj Argumentoj kontraŭ la Atomenergio" - trovebla sur nia retejo - kie ankaŭ estas multaj dokumentoj kiamaniere kapital-interesoj damaĝas la naturon, sanon kaj bremsas la evoluon de laborlokoj sur la kampo de regajneblaj energioj. Prelego pri tio kaj pri "videblaj kaj nevideblaj plastajhoj en la akvaroj" diskutas simile la rilaton inter industriaj teknikoj, komforto kaj damaĝo de la sano de homoj kaj bestoj tutmonde. En Bulgario mi prelegos pri ambaŭ temoj. Mi mem verkis artikolon por S-ulo pri eŭtanazio en Germanio - nuntempa kaj dum la nazia epoko ; kaj aktuale mi
verkas por la temo GMO, kiu denove montras ke la kapital-interesoj de Monsanto k.a. ofte neglektas la vivajn. Nia "blogo" AVENO, rete ĉiusemajne, papere per jara kolekto, enhavas multajn temojn ofte ankaŭ verkitaj de aliaj AVE-anoj el la tuta mondo.

Tamen, AVE ne simple kontraŭas la teknologian progreson, sed ni postulas pli amplekse antaŭvidi kaj esplori la riskojn kaj sekvojn de novaj teknologioj. Kompreneble AVE kunlaboras kun la Verdaj Partioj, kio ne signifas unu-kolorecon ; pluraj AVE-anoj grupiĝas en ruĝ-verda frakcio ene de AVE.

Bedaŭrinde nia kontakto al N.I. Sekvojo reduktiĝis pro malfacila kunlaboro kun li al regula sendo de la ret-mesaĝoj kaj de la papera eldono. Ni ĝojas pri la tendenco en Usono abolicii la mortpunon kaj subtenas la organizaĵon NCADP.

Retmesaĝoj al : ave@verduloj.org - nia retejo : http://www.verduloj.org

Manfred Westermayer

Venontaj kongresoj

Proponoj jam estas pristudataj por 2012 kaj 2013. Por 2011, plej verŝajne la kongreso okazos en Sarajevo. Tieaj kamaradoj antaŭvidas sendi vojaĝi al Braŝovo por prezenti la projekton.

Perspektive

SAT daŭre vivas kaj tre aktivas, sed povos elteni la nunan agadoritmon nur se novaj kamaradoj iom post iom anonciĝos por helpi en diversaj taskoj.

El Sennaciulo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio