La prezo de la ekskurso estos po 10 €, sed tiun prezon ni devos iom altigi se ni ne plenigas la luitan buson. Ni petas al tiuj, kiuj jam havas firman decidon partopreni la ekskurson, informi pri tio al la OKK.
Äœuste je 09:30 nia buso startos de apud la kongresejo. Tio signifas, ke, se ĉio iros bonorde, je 10:45 ni troviÄ os ĉe fama toleda belvidejo, kie oni kutime faras fotojn. Temas pri loko tre oportuna por ke vizitantoj ricevu Ä eneralan bildon de la urbo. Tie ni restos nelonge, maksimume dek minutojn. De tie la buso portos nin al la koro de Toledo. Ni alvenos al la fama placo nomata Plaza de Zocodover je 11:15. Piedirado tra la tradicia komerca urbocentro igos nin Ä ui mirinde provincecan etoson kaj abundon da artaj restaĵoj, ĉefe mudeÄ¥araj (mudeÄ¥aro : “ano de la araba gento restinta en Hispanio post la rekonkero kristana†, NPIV).
Ni faros nian unuan halton por viziti la Visigotan Muzeon, kie videblas valoraj artaĵoj, kiaj estas i.a. la kopioj de la t.n. visigota ora trezoro (ornamokronoj) kaj de romi-epoka sarkofago kun interesa bildo de tri saÄ uloj, antaÅuloj de la tri magoj el la kristana legendo.
Nia deziro Ä ui kiel eble plej multe da toledaj vidindaĵoj konsilas al ni resti ĉi-loke maksimume Ä is 12:00. Tiam ni komencos nian piediradon tra la juda kvartalo ale al la Sinagogo kaj Sefarda Muzeo. Temas pri restaÅrita sinagogo, al kiu ni ĵetos rapidan rigardon, kaj muzeo pri la historio de la hispanaj judoj, nomataj sefardoj, kiun ni vizitos iom pli detale. La judoj en Toledo konsistigis komunumon gravan kaj eĉ nepran por la financa bonfarto de la kristana monarkio.
Ĉi-muzee ni povas resti relative longe : duonhoron. Por la sekva vizito, la Muzeo Greko, kiu devus eki je 12:30, nepros disiÄ i en du grupojn, ĉar ne konvenus al tiel trankvila loko la neevitebla bruo el multnombra vizitantaro. Äœis ĉi momento niaj ekskursantoj iru kunaj, ĉar nur tiel ni ricevos senpagan eniron en la tri Ä is nun menciitajn muzeojn. De tiam, la kompanoj emaj disgrupiÄ i por adopti propran ritmon aÅ rapidecon, halti en aliaj lokoj, butikumi ktp povas tion fari. Rendevuo por la reveno estos klare indikita. Iel aÅ alie, la komuna programo iros sian antaÅviditan vojon.
En la Muzeo Greko Ä ueblas pentraĵoj de la fama greka pentristo Doménikos Theotokópoulos (1541-1614), alnomata “el Greco†(la Greko), kiu vivis kaj mortis en ĉi urbo kaj senmortigis Ä in per kelkaj el siaj verkoj. Tamen, krom lia Vidaĵo kaj mapo de Toledo, unu el la unuaj konataj turismaj mapoj, kaj liaj portretoj de kelkaj apostoloj, ĉi tie ne troveblas aliaj elpenikaĵoj de la Greko, kvankam la aliaÅtoraj pentraĵoj en Ä i helpas la vizitanton spiri la etoson propran al la epoko de la greka majstro.
Por aranÄ i ĉi muzeon oni rekonstruis domon laÅe al la modelo de tiutempaj nobelaj domoj, sed la loÄ ejo de la pentristo fakte staris apude, Ä uste sur la sama loko, kie nun troviÄ as la Ä ardeno.
Krom rigardi la pentraĵojn, eblas ĉi tie ankaÅ spekti filmetojn kaj eĉ ripozi en subteraj areoj friskaj kaj refreÅ igaj. Cetere, ĉe la pordo estas tre agrabla Ä ardeno kun rigardejo, ombro kaj fontano, kaj tie eblus tagmanÄ i. Ĉiu povas mem elekti.
La unua el la du priparolitaj grupoj eniros proksimume je 12:30 ; la dua, je 13:00. Dum tiu duona horo, la anoj de ĉi lasta grupo povus viziti apudan lokon, kie videblas nur unu pentraĵo, sed certe la plej fama el la verkoj de la Greko, nome La entombigo de la grafo Orgaz. La prezo de la ekskurso ne inkluzivas ĉi viziton, kiu kostas po 2,50 eÅrojn kaj daÅras dek minutojn, al kiuj aldonendas eventuala tempo de vic-atendo. Konvenus, ke la interesatoj en tio kolektu la enirpagon antaÅ la alveno al Toledo. Nu, de 12:30 Ä is 13:00, parto de la grupo Ä uos la “entombigon de la grafo†, dum alia parto delektiÄ os en “la domo de la Greko†, kaj de 13:00 Ä is 13:30, homoj, kiuj rigardis “la entombigon†vizitos la muzeon de la greka pentristo, dum la aliaj ripozos, manÄ os aÅ eĉ vizitos “la grafon de Orgaz†, se ili tion deziras.
ManÄ oj povas okazi ekde la 13a, se la planita horaro plenumiÄ as. Plej malfrue, ekde la 14a, se konsideri eventualajn tempoperdojn. La kongreseja manÄ o-servo aranÄ os sake porteblan ekskursan menuon. La ekskursantoj aÅ volantaj komplementi tiun servon aÅ eksteraj al Ä i povos aĉeti manÄ ojn survoje. Proksime de nia haltloko estas manÄ ejo. Cetere, ĉi-urbe svarmas trinkejoj kaj restoracioj.
Alia duma ebla vizito, same pagenda aparte kaj sampreze kiel “la entombigo†, estus la Sinagogo de Sankta Maria La Blanka, sufiĉe proksima kaj vizitebla unuope aÅ etgrupe (ne necesas fari apartan grupon aÅ antaÅkolekti la koston de la eniro). Ĉi vizito samdaÅras kiel tiu al la “grafo Orgaz†, nome, maksimume, 15 minutoj.
Se okazos disiÄ oj dum la tagmanÄ o aÅ iu ajn el la menciitaj eventualaj vizitoj, ni renkontiÄ os je la 16a por pli trankvile promeni surstrate kaj eĉ Ä ui ankoraÅ pliajn vidindaĵojn.
Posttagmeze ni ricevos la helpon kaj la kompanion de toledano (eble toledanoj), kiu(j) akompanos nin al alia Ä ardena belvedero, Sankta Kristoforo, kaj de tie al la urbocentra areo Zocodover-Alkazaro-Sankta Kruco. Se ni trovos taÅgan ombrejon ĉe Alkazaro, ni povos paroli pri la fama sieÄ o al Ä i farita en 1936 kadre de la hispana enlanda milito kaj pri aliaj aferoj rilataj al la urbo. Oni povas viziti la kafejon ene de la alkazaro (unuope aÅ etgrupe). De tie kontempleblas superba pejzaÄ o de Toledo.
Sur la renesanca fasado de la senpage vizitebla Muzeo Sankta Kruco vidiÄ as kuglo-spuroj el la menciita epizodo de la hispana enlanda milito. Interne, same viziteblas muzeeto pri ceramikaĵoj kaj pli ampleksa muzeo kun, inter aliaj kuriozaj objektoj, kelkaj interesaj veraj pentraĵoj de la Greko, kune kun aliaj sam-etosaj.
Tiu vizito al la urbocentro povus finiÄ i je la 18a (maksimume, je 18:30). Tiele, profitante descendan deklivon, ni ankoraÅ povos fari belan promenadon por viziti kvar pordegojn kaj unu apudan moskeon, interesajn ankaÅ de ekstere. La pordegoj jenas : Alarcones, Suno (apud la moskeo), Novaĉarnira kaj Malnovaĉarnira aÅ de Alfonso la 6a. La du lastaj apudas kaj staras sur loko konvena por reenbusiÄ o, kio okazos antaÅ la 19a kaj kvarono, kaj kiel atendejo por fruemuloj, ĉar proksime estas Ä ardeno kaj trinkejoj. Eventualaj perdiÄ intoj povos facile reveni tien ne nur tial, ke ili ĉiuj havos mapon, sed, ĉefe, ĉar ili rekonos ĉi lokon jam viditan el la buso ĉe la alveno al Toledo.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.