SAT-anoj kongresintaj en Madrido (Hispanio) de la 28-a de Julio Ä is la 4-a de AÅgusto 2013
– bonvenigas la baldaÅan aperon de la SAT-Adresaro ;
– bonvenigas la klopodojn reveni al la laÅorda eldonritmo de Sennaciulo kaj alvokas la kamaradojn pli intense helpi Ä ian redaktan skipon, i.a. per alsendo de materialo, transpreno de respondeco por unuopaj temdosieroj, kaj aliÄ o al la skipo ;
– rekomendas, ke la PK konsideru malaltigon de la abonprezo de Sennaciulo cele al la diskonigo de SAT ;
– proponas, ke la PK studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos, interalie por ke PIV estu atingebla per kiel eble plej multaj komputilaj rimedoj kaj daÅre evoluu kun la lingvo-komunumo, kaj pristudu novan paperan eldonon de PIV ;
– proponas, ke la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por Ä ia papera eldono kiel eble plej baldaÅ ;
– mandatas al la PK estigi la teknikan bazon de retpaÄ aro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laÅeble per informado en la angla, kaj - alvokas SAT-anojn tiulingvajn formi skipon de regulaj kunlaborantoj, kiuj regule provizos Ä in per nova materialo ;
– gratulas la SATeH-aktivulojn, kiuj kunlaboris ĉe la produktado de la filmo Mondcivitanoj ;
– kuraÄ igas al SAT-EFK kiel eble plej baldaÅ eldoni la verkojn paperforme : Indignu !, Dek du kugloj breloke muntitaj kaj Varma Mezepoko ; kaj bitlibre : Historio de SAT 1921-1953 kaj Laborista Esperanto-movado antaÅ la mondmilito ;
– petas kunhelpon de ĉiuj SAT-anoj por disvendi kaj utiligi la filmon Esperanto, eldonitan de SAT-EFK, interalie per preparo de diverslingvaj prezentotekstoj en la retejo de la filmo, partopreno en la reteja forumo, organizo de projekciadoj, disponigo de provekzempleroj al recenzontoj kaj al instancoj favoraj al nia movado kaj regule kontaktataj de amaskomunikiloj ;
– alvokas al la membraro subteni la SAT-grupon en Sud-Koreio, i.a. per partopreno en skajpaj kunsidoj, kaj notas, ke la tieaj kamaradoj esprimis intereson pri organizado de SAT-Kongreso ;
– petas la PK-on trovi peranton inter la kubaj SAT-membroj kaj esplori kiel la nunaj SAT-anoj povus kunlabori en okazigo de SAT-kongreso, kiun jam proponis Kuba Esperanto-Asocio ;
– proponas flegi la kontaktojn de SAT-Amikaro en Tunizio kaj provi krei kernon de SAT-aktivuloj, kiuj eventuale povus organizi SAT-kongreson en 2016 aÅ poste ;
– konstatas kun aprobo, ke la LEA-Komitato strebos intensigi la kontakton inter la diversaj LEA-oj kaj la membraro de SAT Ä enerale, kaj ke la Komitato kontaktos la LEA-ojn por reguli la rilatojn, tiel ke ili povu pli efike realigi interhelpon ;
– petas de la LEA-komitato pristudi eblecon proponi rabatojn pro ambaÅaj aliÄ oj al SAT kaj LEA ;
– proponas, por havi klaran superrigardon kaj firmigi niajn du helprimedojn, ke ĉiuj donacitaj monhelpoj eniru la solidarkason kaj la konton “kotizoj†, kaj ke parto de la eventuala prokongresa SAT-profito atingu la konton “helpofonduso kongresontoj†, kaj ke oni plu diskutu eventualan profiton de SAT-EFK kiel rimedon por la “helpofonduso†;
– proponas, ke financaj raportoj enhavu detalajn kongresajn rezultojn ;
– esprimas sin favore, en la senco de la Statuto, al respekto de la opinilibereco de kamaradoj, kies agoj ne malutilas al la Asocio ;
– proponas sendi bonvenigan mesaÄ on poÅ te al ĉiu nova SAT-ano, kiu precizigu praktike la agadon de SAT kaj kiel oni povas kontribui ;
– Ä ojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manÄ i laÅ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manÄ oj.
La 86-a SAT-Kongreso okazinta en Madrido (Hispanio) de la 28-a de Julio Ä is la 4-a de AÅgusto 2013
– gratulas la agantojn kontraÅ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-Å tatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn ;
– kontentas pri la kreskanta preteco en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj ;
– atentigas pri la malekvilibriÄ o de la tuttera ekologia sistemo, kaj pri la neceso Å anÄ i ne nur ekologirilatajn homajn kondutmanierojn, sed ankaÅ la socian sistemon mem al tia, kia ebligas enradikigon de daÅripovaj, ekologie respondecaj praktikoj ;
– instigas al disvolviÄ o de la 15M-movado en Hispanio kaj ties pacema postulado de la rajto mem decidi pri la socia estonteco, kiel ilustrite de la agado de la Ä¥oro Solfónica ;
– energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.