Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Äˆefpa ?o / temaro
puce Ali ?ilo
puce Ali ?intoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj nova ?oj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-lo ?ejo
puce Madridaj ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Toledo (III)

Komplementa informo

elŝuti :


Komplementaj informoj
PDF - 67.4 kio, 0 x 0 pixels

Printebla dokumento :

Komplementaj informoj

1.- Toledo estas nun tro turisma urbo, el kio sekvas avanta ?oj, sed anka ? malavanta ?oj, kiel eksceso de publiko, malfacilo kontakti rekte la lokan popolon, subtakso de homaj cirkonstancoj ktp. Kiam la OKK planis tiun ekskurson, ?i agis movite ne de tiu karakteriza trajto de la urbo, sed de kleriga aspekto, kiu funkcias trioble : unue kiel resumo de la tuta hispana historio, ĉar ĉi-urbe koncentri ?as gravaj epizodoj fare de plej diversaj gentoj kaj homoj en same diversaj epokoj (romianoj, visigotoj, judoj, islamanoj, insurekcioj de la kastiliaj komunumoj, imperia ĉefurbo kaj eĉ konataj eventoj en 1936, kadre de la hispana enlanda milito) ; due, kiel unika loko en Hispanio, kie montri ?as la restoj de la tri kulturoj kiuj floris dum la Mezepoko (judoj, islamanoj kaj kristanoj) kaj kiuj beda ?rinde ne rajtis pluvivi kune en modernaj epokoj. Detalo pri tio estis la Tradukskolo de Toledo, ege grava por la e ?ropa kulturo. Kompreneble, ?uste tiu interkultura aspekto interesas la esperantistojn. Kaj trie, kaj pli partikulare, ekzemplo de la interkultura tradicio de la urbo estas la tiea eklo ?i ?o de grekdevena renesanca pentristo nomata hispane El Greco, esperante La Greko. Eĉ nuntempe, la kultura vivo de la urbo movi ?as plu ĉirka ? tiu figuro. Pri ĉiuj ĉi temoj oni povas trovi detalajn informojn en Vikipedio (ekzemple la artikolo pri Toledo mem) kaj de tie oni povos iri al nacilingvaj versioj.

2.- Fizikaj cirkonstancoj. Komence de a ?gusto en tiu regiono kutime estas ege varme. Do, se tie la vetero estas la normala en tiu sezono, uzu kontra ?varmilojn, nome ĉapelon, sun-okulvitrojn, helajn kaj malpezajn vesta ?ojn, ventumilojn, ?mira ?ojn protektantajn kontra ? la suno, kunportu akvon ktp. Feliĉe, kiel ĉe aliaj mezepokaj urboj, ni promenos tra mallar ?aj ombraj stratetoj ta ?gaj por la somera klimato, tre ofte sena ?taj, kaj, feliĉe, ie tie staras fontanoj kun trinkebla akvo, kie oni povas refre ?i ?i senhonte. En la historia urbo estas multaj deklivoj, kaj la pavimo estas ne 21a-jarcenta, do ne uzu kalkanumojn, sed komfortajn ?uojn. Kvankam vi ricevos mapon, foje atentu, ke ?i ne estas tridimensia, tio estas, ne nepre la distancoj inter punktoj montras la veran dison, ĉar deklivoj povas multe malfaciligi la alvenon ien.

3.- La organizantoj klopodis organizi la viziton tiel, ke oni atingu la plej grandan nombron da vizitinda ?oj : eble kelkaj kongresanoj ne povos facile reveni por vidi plie pli trankvile. Ekzemple, mankos al ni travivi la toledan nokton. Ĉiukaze ni klopodis kaj klopodos kontroli la tempon kaj al ?ustigi ?in al tiu neceso. Ni celis anka ? atenti pri personaj necesoj kaj ne peli la ekskursantaron malhumane rapidege tra tro multaj lokoj. Tial ni unue devis rezigni kelkajn vizitinda ?ojn, kaj due ni koncentris la akcelon en du matenajn horojn, por permesi poste la ?necese proprajn ritmojn kaj eventualan disigon de la grupo, la ? koncernaj instrukcioj. La urbo ne estas tre granda kaj facilas ne perdi ?i.

4.- Por la matena akcelado, oni devas konsideri, ke ni havos grupan enirrajton en almena ? du interesaj lokoj je proksimume preciza horo. Pro tio ?is la eniro en la lasta ni povos nek viziti la lokojn nek promeni surstrate la ? persona plaĉo, ĉar tio malhelpus la planitan celon. Tio ne multe da ?ros kaj poste ĉiu povos iri pli libere, sciante kie estas kaj estos proksimume la grupo. Ekzemple, en la Visigota Muzeo estas turo al kiu oni rajtas supreniri, sed tute malrekomendinde por nelertuloj kaj troaltuloj : la ?tuparo malfacilas ; se nur kelkaj grupanoj ?topi ?as tie, la aliaj vizitoj ne eblos.

5.- La Sefarda Muzeo kaj Sinagogo “Tránsito†estas sama loko, nome grandega salono kiu povas indiki la gravon de la juda komunumo en la urbo, kaj eĉ finance por la monarkio kaj la ?tato. Juda bankiero estis grava por la urbo kaj aperas ties portretoj, surstrata monumento, stratnomo ktp. Beda ?rinde ne estos ?anco por pristudi la perfortan persekutadon kaj postan forpelon de tiu tiama parto de la hispana popolo. Pri sefardoj oni povas rigardi la vikipediajn artikolojn “Sefardoj†kaj “Forpelo de la judoj el Hispanio†. La sinagoga salono montras belan ornamadon, kaj oni redonis al ?i la originalan aspekton post ol ?i estis katolika pre ?ejo dum jarcentoj : la tiama “katolika†aspekto videblas sur ĉefsalonaj bildoj, kaj la tute originala aspekto videblas en maketo fine de la muzea galerio. La muzeo estas muntita en flanka galerio. La muzeaj klarigoj estas foje nur en la hispana, foje kaj hispane kaj angle kaj, escepte kaj aparte en kelkaj lokoj, en pli da lingvoj, kiel ekzemple ĉine, hebree, arabe ktp en la sefarda muzeo. Ni ne povis munti infrastrukturon por traduki ĉion esperanten.

6.- La Muzeo Greko havas duoblan intereson, nome pri figuro de pentristo kaj kiel iama nobeldomo. En la unua senco oni montras kaj pentra ?ojn kaj klerigan informon pri la pentristo kaj lia pentrarto. En la dua senco estas apartaj anguloj, terasoj kaj ?ardenetoj, kie eblas trankvile ripozi kaj sopiri la iamajn epokojn kaj oni povas ?ui la fre ?econ de subteraj areoj. Post eliro el tiuj du ?tataj muzeoj, ne ĉiam estos facile atingeblaj necesejoj. Tie jes, kaptu la ?ancon.

7.- Pri tio, kion ni ne vizitos tutgrupe : Jam oni menciis, ke ni devis rezigni pri parto de Toledo. Ĉiukaze ni faros du kategoriojn kaj en unuan ni metos du apudajn vidinda ?ojn, kiujn oni eble povos facile viziti etgrupe, kaj en duan ni metos aliajn vizitinda ?ojn, kiujn pli malfacile iu povus viziti la ? sia propra organizado. La Muzeo Greko estos vizitata la ? du sinsekvaj grupoj. Unu el la grupoj devos atendi duonhoron. Dum atendo eblas viziti apudan lokon, kie oni montras nur unu pentra ?on, nome la “Entombigo de la grafo Orgaz†(rigardu Viki). Tiu meritas la penon kaj eĉ pagi aparte 2,50 €. La tagon anta ? la ekskurso, kaj dum la busveturado, la organizanto kolektos tiun apartan monon kaj faros la liston de tiuj, kiuj vizitos la grafon. Tiu grupo eniros en la Muzeon Greko ne la unua, sed la dua. Kaj dume ?i vizitos la pentra ?on. Dum la atendado kaj ene de la pentra ?ejo oni klopodos ampleksigi la prian informon. Se nur duono de la grupo volos viziti la pentra ?on, ĉio iros glate. Se ĉiuj volos, ni organizos du sinsekvajn grupojn amba ?loke.

Kiam tio fini ?os, oni tagman ?os apude. Anta ?e a ? poste, interesatoj povos viziti la ?vole proksiman sinagogon, nune nomatan Sankta Maria la Blanka, interesan la ? arkitektura vidpunkto (mude ?ara). Fakte kaj judoj kaj kristanoj uzis en la urbo la profesian superecon de islamaj masonistoj. Krom la arka mude ?ara salono, videblas kiel la sukceda katolikeklezia posedanto ?an ?is precipe la ĉefan retablan lokon. La prezo estos anka ? po 2,50 €.

8.- En duan kategorion ni metos aliajn vizitindajn lokojn en la okazo, se iu volos per propra iniciato viziti iun el ili ; ekzemple, de la tagman ?-areo eblas atingi la mona ?ejon Sankta Johano de la Re ?oj, eĉ de ekstere videblas renesanca fasado. Interne (postpage) estas interesa klostro. Pri apartaj vizitoj elektataj unuope, vi trovos mapdorse indikojn i.a. pri prezo. Ĉefa vizitinda ?o, kiun ni devis rezigni, estas la Katedralo, kie trovi ?as interesa retablo, aparta montro de troornamita baroka stilo, nome “Transparente†, kaj aliaj aferoj. La vizito kostas minimume po 8 e ?rojn kaj reali ?as la ? preciza vizithoraro. La katedrala fasado senpage rigardeblas. Proprainiciate oni povas viziti moskeojn, romiajn ruinojn ktp. Kvankam la urbon ĉirka ?fluas rivero, ne planu sinbanadon, la polueco de la akvo faras ?in malrekomendinda.

9.- Posttagmeze ni vizitos la areon ĉirka ? la Alkazaro, kie okazis batalo dum la enlanda milito, kio povus instigi nin al debateto, se ni trovos ta ?gan ombrejon. Tiu parto de la vizito estos pli trankvila, eblos eĉ butikumi.

10.- Pri aĉetado, suveniraj vendejoj svarmas tra la tuta urbo. En ili, plej ofte eblas aĉeti anka ? malvarmajn trinka ?ojn pli malmultekoste ol ĉe trinkejoj. Restoracioj montras surstrate la ?eneralan prezon de tagman ?menuo, de 8 ?is 10 a ? 12 e ?roj. Oni devas kontroli kion oni ricevas kontra ? tiu prezo, kutime temas pri du pladoj, pano, deserto kaj unu trinka ?o. Se oni jam pagis por la pano, oni ne devas pagi dufoje. Se oni ne pagis por kafo, kaj poste oni proponas kafon, kroman trinka ?on ktp, kaj vi mendas, kompreneble estos aparta pago. Ni klarigu tion, ĉar foje oni ?telaltigetas la prezon ĉefe por eksterlandaj turistoj. Tipaj aĉetoj estas dolĉa ?oj kaj glavoj, amba ? el tradicia industrio, glavoj nun kiel suveniro a ? ornamo, sed, krom pri iliaj prezoj kaj la malkomforto kunporti ilin, aĉetuntoj pensu pri malfacilo en flughaveno. Tipa dolĉa ?o estas “mazapán†, esperante marcipano, tre dolĉa kaj tradicie man ?ata kristnaske kaj tute ne a ?guste. Po ?tkartoj kostas proksimume po 0,30 €, ne aĉetu la unuajn, kiujn vi vidos. Tre diversas la prezoj.

11.- Muzeo Sankta Kruco estas senpaga, do ĉiu estas libera eniri sole a ? grupe. Tie interesas renesanca fasado kaj desktre kuglospuroj de la batalo por la Alkazaro. Rigardu ĉe fenestro en angulo. En iama klostro videblas resta ?oj el diversaj epokoj ; interesa ?tuparo ; sur la supra eta ?o, muzeeto pri ceramiko ; kaj en iama pre ?ejo, muzeo kun pentra ?oj de Greko interalie.

12.- El centra placo Zokodovero oni malsupreniras vidante pordegojn, dume kontrolu la horon por ne malfrui ĉe la busatendejo.

13.- El la Sun-pordego oni povas tuj atingi la moskeon “Kristo de Lumo†, iom sube kaj maldekstre estas ?tupareto kaj... jen ?i.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio