Jen kelkaj informoj, kiuj povas esti utilaj dum via restado en Madrido.
Poŝt-afrankoj :
- Por enlandaj normalaj letero aŭ poŝtkarto la afranko kostas 0,37€. Sur kelkaj poŝtmarkoj tiuj tarifoj aperas esprimitaj per la literoj A aŭ respektive B.
- Por normalaj letero aŭ poŝtkarto al eŭropa lando la afranko kostas 0,75€ (C) ; se la sendaĵo pli grandas aŭ pezas pli ol 20 g, la afranko kostas 1,45€.
- Por normalaj letero aŭ poŝtkarto al alikontinenta lando la afranko kostas 0,90€ ; se la sendaĵo pli grandas aŭ pezas pli ol 20 g, la afranko kostas 1,80€.
Konsilindas ke kongresanoj uzu la poŝtoficejon troviĝanta ene de El Corte Inglés ĉe la strato Princesa, 56 (unua etaĝo) : http://goo.gl/maps/CMkM7
Adreso facilege atingebla per metroo linio 6 ekde Metropolitano ĝis Argüelles.
Ĝi estas malferma ĉiutage (eĉ sabate kaj dimanĉe) dum la horoj de malfermo de tiu magazeno. Poŝtoficejo tre trankvila kun malmulte da publiko.
Monaŭtomatoj :
Plej proksimaj estas :
- Bankia (ene de la metrostacio Metropolitano mem) ;
- Bankia (strato Reina Victoria, 70) ;
- Banesto/Santander (strato Reina Victoria, 68).
Restadejo :
- la restadejo disponas littukojn kaj tualettukojn, sed por vin bani en la naĝejo vi bezonos kunporti propran bantukon ;
- ĉiuj ĉambroj disponas kiras-kason ;
- estas sapo por sin lavi la manojn, sed ne ŝampuo ;
- estas lavmaŝinoj, kies utiligo kostas 3 € ; estas ankaŭ gladiloj ;
- se vi planas utiligi ian elektran aparaton rekomendindas kunporti adaptilon por esti certaj ke viaj ŝtopiloj sukcesos kontakti la ekzistantajn ŝtopilingojn ;
- ĉe via alveno vi renkontos neniun vestarkon en la ŝrankoj ; se bezonataj, vi devos peti ilin de la restadeja akceptejo ;
- en la kongresejo estas senkabla interreto-konekto en preskaŭ la tuta teretaĝo ; ankaŭ estas komputil-ĉambro disponanta komputilojn kun senpaga interreto-aliro ; en ĉiuj ĉambroj estas, ankaŭ senpaga, perkabla konekto al interreto, sed la ethernet-kablon oni mem devas kunporti (eblas aĉeti ĝin en la akceptejo de la kongresejo kontraŭ 4 €).
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.