|
serĉado :
|

H.-G.Kaiser : Ege kolera
Eugeniusz Matkowski
Al niaj malamikoj !
Frenezulaĉoj !!
Vi, majstroj de mensogaj klaĉoj
Vipantaj nin per stulto-skurĝoj,
Ke kvazaŭ ni nun iĝis burĝoj,
Ke ni – iamaj komunistoj
Skribataj sur nigraj listoj,
Socidanĝeraj ruĝspiritoj
Estiĝis nun kosmopolitoj
Kun sia propra kateĥism‘
En servo al kapitalism‘
Ho vi – viktimoj de l‘ Destin‘ –
Ekaŭdu min !!
Kaj vi – "Karulo" mister Stiller",
Vi – anglofil‘ kaj diskutanto
Pri la "sentaug’ " de Esperanto,
Pro ĝia "mank" de stilistiko,
Ho vi – laiko sen logiko
Ho vi – hom-vermoj, homo-kuloj,
Vi – kiuj nin en klaĉoj banas,
Malice mokas kaj rikanas,
Vi, kiuj nin per koto ŝmiras
Kaj ĉiam volas kaj deziras
Ekvidi nin sub gilotin‘ –
Ekaŭdu min !!
Mi jam ne plu kun vi diskutos,
Sed kiel vi samklaĉos, sputos...
Rikanos, mokos kaj priridos,
kun rim‘ kaj vorto vin insidos,
Ĉar mi vin traktas homo-nuloj,
Ne diskutantoj, sed klaĉuloj,
Klaĉuloj, kiujn mi ne flatos,
Sed senpardone vipos, batos
Per rimo-manoj, vort-piedoj...
Laŭ viaj propraj klaĉ-rimedoj,
Mi vin bategos ĝis moment‘,
En kiu muto kaj silent‘
Al vi, ho tipoj klaĉ-malplaĉaj,
Sigelos viajn buŝojn aĉajn,
Ĝis krevos via klaĉ-maŝin ‘ !
Nu, maŝinistoj !
GARDU vin !
el la gazeto Monda Literaturo !

Nu, rigardu ilin atente, ĉu vi ne jam vidis kelkajn el ili :) ? Jesuo mem tute ne plu atentas ilin, ĉar li jam sufiĉe detale konas la tutan fian sencerban brutalan bandon, kiu turmentos lin ĝismorte, ĉar homafabla dio ne ekzistas. Ke oni faris diofilon el li , do el ekzistinta homo,, kiu preĝis la komunismon kaj homamon, estis kaj estas nur plia malica truko de la regantaj klasoj. (HGK)
Sama rubriko :
5241 : Por unueco !
Matkowski : Al niaj malamikoj !
Miĥalski : La espero
Izgur : Mi estas
Asensi : Andaluzia Ciganino
H. Dresen : Ne cedu
Rìos : Tiu ĉi nokto...
Ríos : El malproksime
Doumegnon : Tamtamo
Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?
Pluvpoemoj
Kretinsky : Kiel ekspliki ?
Valano : Havena nokto
Auld : Koŝmaro