sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Izgur : Mi estas

rimpoemo dediĉita al Miĥalski


Mi estas

Dediĉita al E. Miĥalski

Mi estas kolora ludet’ de subiro,
kanteco de Amo kaj sunaj radioj.
Pri vivo-libero mi estas sopiro,
koncert’ de doloroj de hom’ misteria.

Mi estas poeto, malvirto, profeto,
senkulp’, unuiĝ’ de ĉielo kaj tero,
pasio, konscio, fajrego, lumeto,
brutbesto kaj bildo de dio-hom-ero.

Mi estas movado de akvo fluanta
kaj ondoj ŝanĝemaj en maro senborda.
Mi estas celado al onto el anto,
de tim’ kaj esper’ simfonia akordo.

Mi estas animo eterne senmorta.
Mi estas florado de tempo estanta.
Mi estas konscio — la forto plej forta,
Pilat’-perfidul’ kaj Jezuo amanta.

Mi estas deziro eĉ dion subigi.
Mi estas ekstaz’ de inspiro al kreo ;
beleco, volanta abismojn lumigi,
spirado de floroj, portantaj pereon.

Mi estas sendorma akreco de sento,
rideto kaj larmo, sufero kaj ĝojo :
jen tial mi kantas pri Am’-elemento
kaj al malproksimo mi laŭdas la vojon.

Mi estas sablero, pigmeo kaj stelo,
punkteto en mondo, polvero malgranda :
jen tial senmorton, loĝulo de kelo, —
mi amas, alvenon de ĝi sopirante.

Mi estas tagtage kreinto poveca,
sed manon fortiras mi post pandonaco.
Vestita ĉifone, en ĉenoj sklavecaj,
mi spiras la brilan neteran belecon.

Mi estas senhejma vagulo en mondo,
malsata mizero, pelata de hundoj ;
mi tamen do fajron bruligas de onto,
per revoj lumigas mi vivon en vundoj.

Kaj kvankam mi putras en kotaj ĉifonoj,
mi tronon disĵetas de l’reĝoj de Tero
kaj paŝas fiere mi eĉ sur la kronoj
kun kanto triumfa, portanta liberon.

El kie mi estas ? — Ne scias, amiko.
Mi, ido de besto, al kruco golgota
direktas la paŝojn en melankoliko,
kovrite dum vojo per polvo kaj koto.

Putrante konstante, mi ofte disfloras
per arkoj ĉielaj, per revoj kaj sentoj :
ĉi tio — animo en kre’ bonodoras
sub varma kares’ de kreeca momento.

Mi estas serĉado de kaŭzoj estadaj
kaj strofo el rava kosmosa poemo.
Mi estas la vojo al cel’ nekonata
kaj kanto ĉarmanta, neniam finema.



Publikigita en Sennaciulo, julio 1924

Sama rubriko :


puce 5241 : Por unueco !

puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

puce Miĥalski : La espero

puce Izgur : Mi estas

puce Asensi : Andaluzia Ciganino

puce H. Dresen : Ne cedu

puce Rìos : Tiu ĉi nokto...

puce Ríos : El malproksime

puce Doumegnon : Tamtamo

puce Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?

puce Pluvpoemoj

puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?

puce Valano : Havena nokto

puce Auld : Koŝmaro

::: Ĉiuj :::



Supren