sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










5241 : Por unueco !

rimpoemo




5241 : Por unueco 


(rimpoemo)

Ne kredas mi, ke frat’ al frato
Venenon sendos en leter’,
Ne kredas mi, ke la premato
Perfidos kontraŭ la liber’.

Sen partieca disputado,
Sen nacieca diferenc’
Per kuna longa laborado
Aliros ni al la potenc’.

Ĉar ĝusta estas vojo nia,
Do vivu nuna nia SAT !
Nur pro laboro ĝusta ĝia
Ni venkos, laborulo - frat’ !


5241


El Sennaciulo, 1926

Sama rubriko :


puce 5241 : Por unueco !

puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

puce Miĥalski : La espero

puce Izgur : Mi estas

puce Asensi : Andaluzia Ciganino

puce H. Dresen : Ne cedu

puce Rìos : Tiu ĉi nokto...

puce Ríos : El malproksime

puce Doumegnon : Tamtamo

puce Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?

puce Pluvpoemoj

puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?

puce Valano : Havena nokto

puce Auld : Koŝmaro

::: Ĉiuj :::



Supren