sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Doumegnon : Tamtamo

prozpoemo


Doumegnon
Tamtamo

Afrika tamtamo, vi kundancigas nin,
vi, kiu anoncas al ni bonajn novaĵojn,
vi ankaŭ, kiu anoncas la malbonajn
novaĵojn al ni ;
estas vi, al kiu mi parolas.

Tamtamo por la semotempo
miksita kun la ardaj ritmoj
kaj la dolĉaj kantoj de l’ kokoj,
vi, kiu metas la ĝojon en la korojn
de la homoj ;
mi vin salutas.

Vi, tamtamo, tamtamo,
kiam vi venas kun la funebra tembro
kiel la blekado de otuso
por anonci la morton,
ĉiuj afrikanoj ploras.

Tamtamo, tamtamo skulptita el tiu
beninda arbaro,
tiu esenco, kiu faras la famecon de nia
kontinento.
Vi por la velkemaj kaj sopiremaj ritmoj,
vi, kiu estas plena je gracio,
mi vin dankas sincere.

Vi, tamtamo, kiu vidis mian praulon
naskiĝi.
Vi, kiu pensigas ankaŭ ĉiujn niajn mortintojn,
vi estos ĉiam la sama,
vi neniam estingiĝos.


Detajpis D. Kaiser

Ni trovis la tekston en la gazeto „Laŭte“ (numero 117 de majo-junio el 1995). La originala teksto troviĝas en la togolanda E-gazeto „ONDO da VERO“, n-ro 4 (HGK).

Gloso :
 otuso = longorela strigo


Sama rubriko :


puce 5241 : Por unueco !

puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

puce Miĥalski : La espero

puce Izgur : Mi estas

puce Asensi : Andaluzia Ciganino

puce H. Dresen : Ne cedu

puce Rìos : Tiu ĉi nokto...

puce Ríos : El malproksime

puce Doumegnon : Tamtamo

puce Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?

puce Pluvpoemoj

puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?

puce Valano : Havena nokto

puce Auld : Koŝmaro

::: Ĉiuj :::



Supren