|
serĉado :
|

Hans-Georg Kaiser
Lasu danci la derviŝon en vi
Ne ignoru plu vian internan voĉon.
Ankaŭ vi estas grava !
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,
volas kapti fajron
en la eterna rondodanco de l’ kosmo.
Ankaŭ via karesemo estas bezonata !
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
sur nia blua planedo.
Ek do, ekkuraĝiĝu.
Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi
kaj ekkonu vin mem.
Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.
Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.
Dancu laŭ via propra melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj !
Kantu vian stormbirdokanton.
Malkovru kiel packolombulo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l’ homaro.
Lasu danci la derviŝon en vi !
Kaj ne nur por turistoj !
Sama rubriko :
Buntaj teleroj
Reichsbahn-bluso
Alia ol nun
DADA VIVAS
Kapricaj koloroj
LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)
Pafbudo por hejme
Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
Mian dankon al la neniofarulo
Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
Ĉu tro malfrue ?
Ordono estas ankoraŭ ordono
Tombejaj anĝeloj