Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
puce  Morta birdo
puce  Pafbudo por hejme
puce  Principo espero
puce Alia ol nun
puce Buntaj teleroj
puce DADA VIVAS
puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
puce Donkiĥoto en labirinto
puce Kapricaj koloroj
puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
puce Kial la najtingalo kantas por mi kaj ne por vi ?
puce La sonĝo
puce Lasu danci la derviŝon en vi

Donkiĥoto en labirinto

prozpoemo



Hans-Georg Kaiser
Donkiĥoto en labirinto


Donkiĥoto kun lanco
enireje
de la labirinto
marde malfermita
transdono de la identigilo

oficejo 1
oficejo 2
oficejo 3

Donkiĥoto
volas havi glason da mosto

ekscitiĝo
stampovizaĝoj
studado de leĝoj
loooooooongedaŭra foliumaaaaaaaaado
tik-tak-ado de horloĝoj laŭ helika tempo
laŭta minacanta nombrado
de la kavaliero de la Mancha :
9
8
7
6
5
4
3
2
1

0,5 ...

Li mallevas la lancon, rapidega forpreno de la lanco
SOS-VOKOJ
ĉefvizaĝoj
viroj kiuj portas la mondon kiel globon sub la brako
post ili iliaj papagoj
kaj iliaj marionetaj pupetoj
kun rabobirdaj vizaĝoj

Donkiĥoto estas tre soifa
kolera ŝŝŝŝ-----ooooooovado de skrib----krkkkkk----tabloj
notado de la okazaĵoj sur notfolion.
fermado de la sekcio por disipo
oficejo 3
oficejo 2
oficejo 1

transpreno
de la identigilo
fare de la tre nekontenta Donkiĥoto
ĉe la orumita elirejo
de la
labi
rin
to

admona rigardo
kaj minaca aludo
ke oni povus trakti ankaŭ alie la ...
fermado de la labirinto
kun
samtempa
elpuŝado de Donkiĥoto de la Mancha
el la
sanktaj haloj...

Finon
kaj punkton !



 PS : Mi verkis la poemon en la glasnost-tempo, pro tio la glaso da mosto, kiun postulas Donkiĥoto. Oni ja ne ĉiam tuj devas laŭte elkrii tion, kion oni celas, ĉu ne ? Sed kelkfoje, speciale dum ribeloj kaj revolucioj necesas, dum jam temas pri la forbalao de reakcia regantaro.

PS : La poemojn de du aliaj modernaj donkiĥotoj bonvolu legi ĉi tie : Modernaj donkiĥotoj


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio