sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










DADA VIVAS

prozpoemo




Hans-Georg Kaiser
DADA VIVAS

DADA VIVAS !

Da ! Da ! Da !
DADA estas aŭtentika, DADA vivas.
La flamengo estas aŭtentika,
ĈAR la flamengo vivas.
Kaj ili dancas riskan flamengon,
la flamantan flamenkon de la unua amo.
Sovaĝe kreskegas la nokto...

SoVAĜe KrESKEGAS DADA :
Ho, DADA, ho Dada !

DADA VIVAS...
Jen ! Jen ! Ĝi vivas !!!

DADA dancas en la ruĝa flamengo !
DADA vivas en la flamanta danco de l’ amo !
DADA vivas en vi.

SED SE vI nE SENTAS tiun DADA -
NI ne POvos DONI ĜIn Al VI.
Ĉar nur vi mem povas esti DADA.

PRENU al vi vian DADA,
estu ĉiutage DADA !
kaj tentu vin mem,
jam hodiaŭ !

DADA, HO DADA !

DADA VIVAS !
DADA VIVAS EN VI !
DADA vivas
en la animo de l’ mondo.


DADA estas Woodstock.
DADA mortos
NENIAM !

Rimarko : La teksto estas inspirita de la afiŝo de Wildwuchs. Nun ĝi nomiĝas C.Wilda.


Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren