|
serĉado :
|

La nigro senpene estingis la ruĝon
kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentigon,
ĝis ĝi fine – kiel la ruĝo – fariĝis kateno.
Nigro, kiu komencas gorĝopremi homon,
oni povas bridi nur per grandioza lazuro,
kaj tiel mi ekamis la lazuron de la ĉielo.

Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro
de la paradizo, mi ne longe eltenis
la bluon kaj sopiris la ekscitigajn kolorojn
la sennubeco de la ĉiela bluo.

Mi furiozis en flavo kaj oranĝo
kun la kreanta impeto de giganto,
sed aĥ, la flavo kaj la oranĝo subite fariĝis ruĝaj,
kaj la ruĝo kriis kiel krias perditaj animoj,
kaj nigriĝis antaŭ miaj okuloj kaj mi sopiris ree
la lazuron de la ĉielo.

La ĉielo fariĝis blua, kaj ĉio, kio estis
je turmento kaj doloro kaj malamo en mi,
retiriĝis en la bluan horizonton,
kie la nigraj sentoj fine tute perdiĝis.

Kaj tiam mi vidis la bluan floron,
kaj mi kuris al la blua floro, sed kiam
mi atingis ĝin, ĝi jam ne estis blua.
La suno estis subiranta en flavo kaj oranĝo.

Kaj mi volis firmteni min en tiuj flavo kaj oranĝo,
sed la suno fariĝis pli kaj pli ruĝa,
kaj la nigra nokto falis sur min.

Kaj mi, kiu ne povas elteni ĝin
dum longa tempo en nur unu koloro,
jam sopiregis la bluon
de la sekvanta tago.

Sama rubriko :
Buntaj teleroj
Reichsbahn-bluso
Alia ol nun
DADA VIVAS
Kapricaj koloroj
LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)
Pafbudo por hejme
Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
Mian dankon al la neniofarulo
Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
Ĉu tro malfrue ?
Ordono estas ankoraŭ ordono
Tombejaj anĝeloj